OFICIALAJ INFORMOJ
Numero 36
KONFERENCO DE LA AKADEMIO
La 14an kaj 15an de Decembro 2021, okaze de la Zamenhof-festo, Akademianoj prezentis per Zoom konferencon pri diversaj temoj interesantaj kaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon, inaŭgurante novan kontakton inter nia Institucio kaj la Esperantistaro. Partoprenis sesdeko da spektantoj. La prelegoj estas spekteblaj per Jutubo:
Prelegoj de la unua tago: https://youtu.be/IaajGDIkqO8
Prelegoj de la dua tago: https://youtu.be/kVdvd1zPBII
Krome, ĉiu prelego estas spektebla kiel aparta filmeto:
Probal Dasgupta: Ebloj kaj malebloj en la emfaza ripetado de afiksoj Esperantaj https://youtu.be/FFoDz82OJPM
Sergio Pokrovskij: Maltrafoj (Kiojn mi volis sed ne sukcesis fari en la Akademio) https://youtu.be/j5KD_1zQQXE
Javier Alcalde: Socia historio de Esperanto. Kial? Kiel? Kien? https://youtu.be/tEdEJc2uPIA
Grant Goodall: Schleyer kaj Zamenhof kiel lingvokreantoj: substantiva morfologio en Volapük kaj Esperanto https://youtu.be/XNEieu9ENPE
François Lo Jacomo: Ĉu modernigi la Akademion? https://youtu.be/ZSZ-IuswiTA
Aleksandro Shlafer: Kiel la Akademio kontribuu al Vikipedio? https://youtu.be/vADvBhcIeQU
Cyril Robert Brosch: La Konsultejo de la Akademio https://youtu.be/SOWIKydtyWQ
Bertilo Wennergren: La nun okazanta revizio de PIV, en kiu partoprenas pluraj Akademianoj https://youtu.be/wg6_oBuq29g
Carlo Minnaja: Proklamo de la Laŭro de la Akademio 2021 https://youtu.be/Z7oPh1-jSvk
La laŭron de la Akademio ricevis Mikaelo Bronŝtejn pro sia verko: Mi stelojn jungis al revado.
La Estraro de la Akademio : Probal Dasgupta, prezidanto. Brian Moon, vicprezidanto. Otto Prytz, vicprezidanto, François Lo Jacomo, sekretario.
Karaj samideanoj,
Ĵus mi sendis la ĉi-suban oficialan informilon, sed el mia persona adreso kaj mi forgesis la alkroĉaĵon, pardonu (ĝi enhavas la saman tekston, tamen kun la logobildo). La sama teksto troviĝas krome en nia retejo.
Kun sinceraj bondeziroj al ĉiuj por la nova jaro,
François LO JACOMO
Sekretario de la Akademio
--
La 10/01/2022 10:46, « François LO JACOMO » <fran...@lojacomo.eu> skribis: