OFICIALAJ INFORMOJ
Numero 15 ᅵ– ᅵ2010 12 27
Publika anonco pri la Konsultejo de ties DirektoroKiel direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto, mi volas uzi la okazon por refoje danki mian antaŭulon, Boris Kolker, pro la modele farita laboro kaj pro la glata transiro de la respondeco kaj la kolegojn-akademianojn, kiuj servis en tiu ĉi sekcio de la Akademio antaŭe kaj volontulis plu kontribui al tiu ĉi utila agado.
Mi volas altiri vian atenton al la unika kaj miaopinie plivastiginda rolo de la Konsultejo.ᅵ Dum la Esperanta komunumo atendas de la Akademio detale analizitajn, ĉiuflanke pesitajn kaj, do, nur nerapide formeblajn decidojn, ĝia Konsultejo servas kiel ... konsultejo, facile alirebla grupo de kompetentuloj, kiuj povas rapide kaj efike pridiskuti lingvan demandon kaj respondi ĝin ĝustatempe.ᅵ Tiaj respondoj ne estas oficialaj decidoj de la Akademio de Esperanto, tamen ili estas konsiloj zorge pripensitaj kaj formulitaj de la kompetenta grupo el 18 akademianoj.
Trovi pli detalajn informojn pri la Konsultejo, la instrukciojn kiel oni povas sendi demandon al ĝi, ĝian plenan konsiston kaj la regularon eblas sur la retpaĝo de la Konsultejo:
http://www.akademio-de-esperanto.org/konsultejo/index.html
Tiuj informoj estas ankaŭ kopiitaj ĉi-sekve.
Menciindas, ke turni sin al la Konsultejo kun lingvaj demandoj rajtas ĉiu Esperanta verkisto, redaktoro, lingva kontrolisto kaj – plej notinde! - ĝenerale ĉiu Esperanto-uzanto!
Alexander Shlafer
Direktoro de la Sekcio Konsultejo
Informo
pri la Sekcio “Konsultejo”ᅵ de la
Akademio de Esperanto
========================================
Kiel demandi la Konsultejon?
Vi povas:
ᅵᅵ 1.
ᅵ uzi la demandoformularon (preferinde)
ᅵᅵ 2.
ᅵ sendi retpoŝton al
konsu...@akademio-de-esperanto.org
ᅵᅵ 3.
ᅵ sendi leteron al la direktoro de la
Konsultejo:
Alexander Shlafer, 1017 Northoak Dr, Walnut Creek, CA 94598, Usono
La Konsultejo ne povas akcepti demandojn per telefono.
Klare formulu la
demandojn, kaj demandu
konkrete. Bonvolu indiki ĉe urĝaj demandoj, ĝis kiam vi esperas
ricevi
respondon. Rapidan respondon ni povas garantii nur al
demandintoj, kiuj
indikis sian ret-adreson.
La sekcio petas nepre ne sendi bagatelajn
demandojn, kiujn povas respondi ĉiu sperta esperantisto serĉante
en vortaroj kaj aliaj
konsult-libroj. (Vidu ankaŭ la regularon
sube.)
Membroj
----------
Membroj de la sekcio (en alfabeta ordo de ĉefnomoj):
Marc Bavant,
Gerrit Berveling,
Renato Corsetti,
Paul Gubbins,
Miguel Gutiᅵrrez Adᅵriz,
Lena Karpunina,
Boris Kolker,
Li Shijun,
Jouko Lindstedt,
Franᅵois Lo Jacomo,
Anna Lowenstein,
Geraldo Mattos Gomes dos Santos,
Brian Moon,
Barbara Pietrzak,
Otto Prytz,
Alexander Shlafer,
Amri Wandel,
Bertilo Wennergren.
Regularo de
Konsultejo de la Akademio de
Esperanto
-----------------------------------------------------------
ᅵᅵ 1.
La
demandoj senditaj interrete (per demando-formularo aŭ retpoŝte:
konsu...@akademio-de-esperanto.org) venas rekte al la retgrupo
de la
Konsultejo.
ᅵᅵ 2. Tiuj, kiuj ne povas sendi demandon interrete, povas uzi paperpoŝton. La formala adreso por tiaj demandoj estas tiu de la direktoro. Li akceptas demandojn per ordinara letero, sed ne per telefono. Se oni faras demandon al alia Akademiano, tiu ĉi transdonu ĝin al la direktoro de la Konsultejo. La direktoro analizas la demandon kaj transdonas ĝin, eventuale kun komentoj, al la konsultejanoj.
ᅵᅵ 3.
La
konsultejanoj klopodas respondi kaj pridiskuti la demandon ene
de la
retgrupo de la Konsultejo ĝis la indikita tempolimo (aŭ, se
tempolimo ne estas
indikita, laŭeble plej rapide).
ᅵᅵ 4. Rezulte de la diskutado inter la konsultejanoj, la direktoro verkas la respondon kaj sendas ĝin al la demandinto (kun kopio al la konsulteja ret-grupo) kaj decidas ĉu necesas publikigi la respondon en la retpaĝaro de la konsultejo aŭ/kaj transsendi ĝin al la Esperanto-gazetaro kaj gravaj movadaj instancoj (precipe UEA).
ᅵᅵ 5. Se la demando estas aparte malfacila, sed interesa, la direktoro povas prezenti ĝin al alia koncerna sekcio aŭ al la Pleno de la Akademio por plia studado.
ᅵᅵ 6. La estraro de la Akademio decidas, ĉu aperigi rekomendojn de la konsultejo en siaj cirkuleroj kaj en sia publika informilo.
*ᅵᅵᅵᅵ *ᅵᅵᅵᅵ *
La estraro de la Akademio de Esperanto: John Wells, prezidanto, Brian Moon, vicprezidanto, Probal Dasgupta, vicprezidanto, Renato Corsetti, sekretario, interkonsente kun la direktoro de la Sekcio, Alexander Shlafer.
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------