La Akademio de Esperanto jhus vochdone aprobis la jenan
raporton de la Sekcio pri prononcado (33 akademianoj vochdonis jese, 5
nee kaj 1 sindetene).
* * *
Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj
ortografio
La Akademio de Esperanto konfirmas sian pozicion, jam esprimitan en 1982,
ke la ortografio de Esperanto, kiel ghi estas prezentita en la Fundamento
de Esperanto, konformas perfekte al la karaktero de la lingvo, kaj ke
neniu shangho estas necesa au dezirinda.
Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ghustajn supersignojn, kaj
kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh,
hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstatauigi la supersignajn
literojn per aliaj signoj au signokombinoj. Tian anstatauigon, kiam ghi
estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de
Esperanto, kaj kiam ghi neniel kauzas konfuzon, oni ne rigardu kiel
kontrau-Fundamentan.
Ekzistas ankau aliaj cirkonstancoj, kiam nia lingvo estas prezentata
alimaniere ol per la normala skribo, ekz. en stenografio, morse, brajle,
per fonetika transskribo k.s., kaj kiam teksto Esperanta estas konservata
au transsendata elektronike en cifereca formo lau diversaj kodsistemoj,
kaj ankorau aliaj similaj okazoj. Ankau tiajn manierojn skribi,
transskribi au prezenti nian lingvon oni ne rigardu kiel
kontrau-Fundamentajn.
Geraldo Mattos
Prezidanto de la Akademio de Esperanto
. . .
La chi-antaua Akademia deklaro estas kompletigo de la jena rezolucio
publikigita jam en 1982 ("Aktoj de la Akademio III 1975-1991”):
Pri niaj alfabeto kaj ortografio
La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn proponojn,
inter si malsimilajn, shanghi au modifi la ortografion de Esperanto.
La Akademio konstatas, ke neniu ortografia shangho estas necesa au
dezirinda, au en ligo kun modernaj presmashinoj au komputmashinoj, por
kiuj ghia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj de
aliaj lingvoj, au pro ia ajn alia motivigo.
La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj kulturo
de tiu lingvo, kaj konformighas perfekte al la karaktero de la lingvo. Iu
ajn ortografia shangho nur kompromitus la lingvon kaj ties
tradicion.
Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de
Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldonighas samloke
jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn [sekvas en la
originalo la literoj kun supersignoj] povas anstatau ili uzi ch, gh, hh,
jh, sh, u."
Por la Akademio, ties Prezidanto,
William Auld
* * *
La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la koncernata
direktoro de la Sekcio pri prononcado: Renato Corsetti,
Sekretario, Probal Dasgupta, Vicprezidanto kaj Direktoro de la Sekcio,
Brian Moon, Vicprezidanto, Geraldo Mattos, Prezidanto.