Oficiala Informo n-ro 40 – 2023-10-06
10a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
La 24an de septembro 2023, la Akademio aprobis la 10an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kun 420 novaj radikoj kaj 832 novaj vortoj aŭ plurvortaj terminoj kaj iliaj difinoj. Voĉdonis 41 akademianoj el 45 (91%), 32 aprobis (78%), 4 voĉdonis kontraŭ kaj 5 sindetenis.
La kompleta teksto de la aprobita dokumento troviĝas ĉi-alkroĉe. Ĝi estas libere publikigebla.
La Estraro de la Akademio