Komuniko de la Akademio de Esperanto pri ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj

25 views
Skip to first unread message

sekretario Akademio

unread,
Mar 16, 2021, 10:34:58 AM3/16/21
to ade-oficial...@googlegroups.com, Ĝenerala Listo de la Akademio

Pri ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj.

 

La 15an de marto 2021, per 35 jesaj voĉoj, neniu nea voĉo kaj 1 sindeteno, el 41 nuntempaj Akademianoj, la Akademio aprobis la jenan deklaron proponitan de sia Sekcio pri Ĝenerala Vortaro:

 

“La Akademio de Esperanto deklaras, ke ĝi nun ne alprenas starpunkton pri la uzindeco de ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj (kiel ekzemple ri aŭ ŝli), kaj decidis ne okupiĝi pri tiu temo dum almenaŭ dek jaroj”.

 

La Estraro de la Akademio de Esperanto

 

 

 

 

 

 

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages