La 4-an de novembro 2013 forpasis pro serioza malsano la membro de la Akademio de Esperanto, Lena Karpunina, rusino loĝanta en Germanujo. Ni havis la eblecon kunlabori kun ŝi de la jaro 2010, kiam ŝi estis elektita al la Akademio, ĉefe pro siaj meritoj en la literatura kampo. Ŝi fakte laboris en la Sekcioj Literaturo kaj Konsultejo de la Akademio. Bonvolu vidi la artikolon pri ŝi en http://eo.wikipedia.org/wiki/Lena_Karpunina .
Ŝi estis 51-jara.
La prezidanto de la Akademio esprimis al ŝiaj familianoj la kondolencon de la tuta Akademio.
La estraro de la Akademio de Esperanto