Karaj samideanoj,
Pasintjare, la Akademio de Esperanto kreis novan premion: Laŭro de la Akademio, kiu estu aljuĝita ĉiujare konforme al la ĉi-kuna regularo. La unuan premion gajnis Mikaelo Bronŝtejn pro Mi stelojn jungis al revado.
Normale la limdato por kandidatigi verkojn estas fine de junio. Sed ĉi-jare, pro plurmonata elektoproceduro en la Akademio, ni ne ĝustatempe memorigis pri tiu ĉi premio. Pro tio, esceptaokaze, verkoj proponataj nun ĝis la fino de oktobro estos konsiderataj por tiu ĉi premio, kiu estos aljuĝita meze de decembro. Do se vi konas verkojn eldonitajn depost 2017 (interalie noveldonitajn), arte signifajn, lingve perfektajn kaj evidente kontribuantajn al evoluigo de esperantlingva kulturo, bonvolu proponi ilin ĝis fino de oktobro al la ĵurio: la...@akademio-de-esperanto.org.
Kun antaŭaj dankoj,
François LO JACOMO
72 quai de la Loire
75019 Paris
06 80 88 53 27
--