Karaj samideanoj,
Per granda plimulto de la voĉoj, la Akademio de Esperanto ĵus akceptis partnerecon kun UEA pri KER-ekzamenoj, nome:
· Agnosko kaj funkciigo de la KER-ekzamenoj, interalie en ilia nova reta formo,
· Validigo de la ekzamensistemo kaj lingva kontrolado de la C2-nivela ekzameno.
Al ĉiu el la kvar iom pli detalaj demandoj, pli ol 75% el la tuta 45-membra Akademio respondis “jes”. Nun la KER-ekzamenkomisionoj de UEA kaj de la Akademio oficiale kunlaboros por prepari la venontajn ekzamensesiojn, en junio, aŭgusto kaj novembro.
Kore,
François LO JACOMO
sekretario de la Akademio