Oficialaj Informoj 24 - 2013 11 23 - Informo pri novaj korespondantoj de la Akademio

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2013, 9:30:40 AM11/23/13
to AdE - Oficialaj Informoj, ade - listo ghenerala

OFICIALAJ INFORMOJ
Numero 24 – 2013 11 23


Informo pri novaj korespondantoj de la Akademio


Post invito, interkonsento, kaj decido fare de la estraro de la Akademio
fariĝis korespondantoj la jenaj personoj, ĉiuj eminentaj en siaj fakoj,
por naŭjara periodo, de 2013-12-15 ĝis 2022-12-15.


La Akademio sincere kaj ĝoje bonvenigas siajn novajn korespondantojn.

Wael Al-Mahdi, dentkuracisto kaj trejnisto pri personaj lertecoj de Bahrejno.
Li verkas blogon en la angla kaj araba.


Detlev Blanke, specialisto pri interlingvistiko.

Joakim Enwall, profesoro pri la ĉina lingvo ĉe Upsala universitato. Li doktoriĝis
pri la lingvo mjaŭ (angle Miao), kiu estas parolata de nacia malplimulto en Ĉinio.
Specialisto pri gravaj ne-hindeŭropaj lingvoj.


Sabine Fiedler, profesoro ĉe la Institut für Anglistik, Lepsiko. Specialisto pri frazeologio.

Federico Gobbo, profesiulo pri interlingvistiko kaj esperantologio.
Alvenonta profesoro en Amsterdamo.

Wim Jansen, profesiulo pri la eŭska kaj esperanto.  Emerita profesoro en Amsterdamo.

Ingrid Maier, profesoro pri la rusa lingvo ĉe Upsala universitato. Specialisto pri 
la rusa kaj aliaj slavaj lingvoj.

A. Giridhar Rao, fakulo pri la angla.  Flue parolas la teluguan, hindian kaj urduan.  
Senior Lecturer ĉe International Institute of Information Technology, Hajderabado, 
Barato.  Instruisto kaj aktivulo de la barata movado.

Keyhan Sayadpour Zanjani, asista profesoro pri infankardiologio. Prezidanto 
de la Irana Esperanto-Asocio, tradukanto de La Florejo de Saadi al Esperanto, 
kunlaborinto pri la traduko de La rakonto de Kjeŭ. Profesie li estas kardiologo 
en malsanulejo por infanoj.

Esther Schor, profesoro pri la angla ĉe la Universitato de Princeton, NJ, Usono.  
Ŝi instruas i.a. judan literaturon kaj tradukitan jidan literaturon. Ŝi organizos la 
Esperantologian konferencon en Bonaero en 2014 kune kun José Antonio Vergara.

*   *   *
La estraro de la Akademio de Esperanto

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Oficialaj Informoj de AdE - numero 24-a.doc
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages