Karaj samideanoj,
Trian fojon, la Akademio invitas vin al Konferenco de la Akademio, prelegserio okaze de la Zamenhof-festo. Kiel la unua (2021) kaj la dua (2022), ĝi okazos la 14an kaj 15an de decembro, de la 14a ĝis la 15a40 UTC: naŭ akademianoj prezentos (per Zoom) prelegojn kaj pri la agado de la Akademio mem kaj pri la agado de akademianoj.
Jen la programo de tiu ĉi konferenco:
Ĵaŭdon, la 14an de decembro, de la 14a UTC ĝis la 15a20 UTC:
14:00: Renato Corsetti: Evolutendencoj de la vorttrezoro de Esperanto
14:20: Anna Löwenstein: La difinaro de uea.facila
14:40: Aleksandro Shlafer: Kio do vere igas Esperanton (mal)facila?
15:00: François Lo Jacomo: Ĉu komuna lingvo pacigos la homaron?
Vendredon, la 15an de decembro, de la 14a UTC ĝis la 15a20 UTC:
14:00: Barbara Pietrzak: Jan Baudouin de Courtenay
14:20: Tim Owen: Preteratentitaj leteroj de Zamenhof
14:40: Markos Kramer: La duonvokalo ŭ en Esperanto
15:00: Jesper Jacobsen: La 10a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
15:20: Edmundo Grimley Evans: Proklamo de la Laŭro de la Akademio
Vi povos partopreni tiun ĉi kunsidon per la jena ligilo:
https://us06web.zoom.us/j/85698375952?pwd=sA8Z2q6vRXnyA9mn8DwqvO97cCIo2I.1
ID de la kunveno: 856 9837 5952
Sekreta kodo (pasvorto): 196177
Kore,
François LO JACOMO
Sekretario de la Akademio
.