On Thu, Nov 19, 2015Ewa Bondar
Kun tristeco ni informas vin, ke la 27an de oktobro 2015, en sia hejmo forpasis Ewa Bondar, tre konata pola Cseh-instruisto.
Ewa Bondar naskiĝis la 26an de aŭgusto 1922 en Bjalistoko. Ŝi eklernis Esperanton en sia 60-a jaraĝo kaj tre baldaŭ akiris de Pola Esperanto-Asocio ateston pri instruado. Ewa Bondar partoprenis la Cseh-seminarion, gvidatan de la fama Cseh-instruistino Audrey Childs-Mee en 1985 kaj decidis studi kaj apliki la metodon. Post sia fina ekzameniĝo pri la metodo en 1987 ŝi fariĝis kunlaborantino de Mila van der Horst-Kolinska, transprenante parte la rolon de la forpasinta Audrey. Ŝi ne nur kursojn gvidis en multaj landoj sed ankaŭ trejnis Cseh-metodajn instruistojn kaj plurfoje volontulis farante administrajn laborojn ĉe la Cseh-aranĝoj dum la kongresoj.
Ewa Bondar en 2001 fariĝis honora membro de la Internacia Esperanto-Instituto.
gesehen auf edukado.net
CSEH-METODO
- Kuraĝu paroli kaj ridi ! Parola kurso de Esperanto por veraj komencantoj de ĉiu aĝo.
- La instruantino parolas nur en Esperanto, ne uzas naciajn lingvojn. La lernantoj devus ĉeesti ĉiun lecionon kaj havi kajeron aŭ paperaron por noti la tipajn strukturojn kaj frazojn kiujn la instruanto skribas sur la tabulon kaj laŭeble fiksas sur la muroj. La instruanto demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, samtempe, komune. La lecionetoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn, ankaŭ kantojn kaj dancojn.