Brajlo (kaj Unikodo)

Showing 1-11 of 11 messages
Brajlo (kaj Unikodo) Aaron Irvine 11/19/97 12:00 AM

Saluton,

Baldaux Brajlo estos parto de Unikodo -- cxu ekzistas apartaj Brajlaj
literoj por la supersignitaj literoj de Esperanto?  (Bonvolu retleteri
rekte al mi iajn respondojn.)

Aaron Irvine
a.ir...@apion-tss.com


Postskribo: Estas gxojige ke Tango, Netscape (4.03), Microsoft IE (4.0)
subtenas Unikodon (almenaux ene de Vindozo 95 kun la ses senpagaj WGL4
tiparoj).  WGL4 kompreneble enhavas la E-ajn literojn.


Brajlo (kaj Unikodo) Yves Bellefeuille 11/19/97 12:00 AM

et...@cl.cam.ac.uk (Edmund Grimley-Evans) skribis:

> |> Baldaux Brajlo estos parto de Unikodo -- cxu ekzistas apartaj Brajlaj
> |> literoj por la supersignitaj literoj de Esperanto?  (Bonvolu retleteri
> |> rekte al mi iajn respondojn.)
>
> ^Cu normala E kaj brajla E ekzistos kiel apartaj signoj en Unikodo?
> Kvankam tio donas la grandegan avanta^gon, ke mesa^go celita al
> vidantoj ne estos legebla por blinduloj, dum mesa^go celita al
> blinduloj ne estos legebla por vidantoj, mi tamen ekdemandas min,
> ^cu Unikodo tamen estas granda stulta^jo ...

La chef-pagho de "Unicode Consortium" estas che http://www.unicode.org/.
Tie oni mencias, sub "Proposed New Unicode Characters", la signojn de
"Braille Pattern Symbols" (sume 256 signoj), sed mi ne trovis informojn
pri kiuj estos tiuj simboloj.

Unu proponita aldono kiu amuzas min estas la simboloj de la nova angla
skribo ellaborita lau la testamento de George Bernard Shaw.

Mi volus ret-poshti kopion de tio chi al la originala verkinto, lau lia
peto, sed bedaurinde Edmund fortranchis lian nomon...

Yves

--
Yves Bellefeuille
Ottawa, Canada
y...@storm.ca
Francais / English / Esperanto

Brajlo (kaj Unikodo) Edmund Grimley-Evans 11/20/97 12:00 AM

|> Baldaux Brajlo estos parto de Unikodo -- cxu ekzistas apartaj Brajlaj
|> literoj por la supersignitaj literoj de Esperanto?  (Bonvolu retleteri
|> rekte al mi iajn respondojn.)

^Cu normala E kaj brajla E ekzistos kiel apartaj signoj en Unikodo?


Kvankam tio donas la grandegan avanta^gon, ke mesa^go celita al
vidantoj ne estos legebla por blinduloj, dum mesa^go celita al
blinduloj ne estos legebla por vidantoj, mi tamen ekdemandas min,
^cu Unikodo tamen estas granda stulta^jo ...

Brajlo (kaj Unikodo) Franck Arnaud 11/20/97 12:00 AM

> Mi volus ret-poshti kopion de tio chi al la originala verkinto,
> lau lia sed bedaurinde Edmund fortranchis lian nomon...

ne, simple navigu per la referenca kaplinio kaj vi trovos gxin. oni
ne bezonas meti en la mesagxon mem informon, kiu jam estas en la
kapliniaro.

Brajlo (kaj Unikodo) Bertil Wennergren 11/20/97 12:00 AM

Edmund Grimley-Evans skribis:

Nu, normala A kaj brajla A ambau ekzistas en Unikodo, do kompreneble estus
tute logike, se ankau kaj normala Ch kaj brajla Ch estus tie.

Mi pensas, ke la Unikodaj brajlajhoj ne nur celas efektivan brajlan uzon,
sed ankau celas esti preseblaj kiel ordinaraj signoj surpapere kaj
surekrane (do nelegeble por blindulo).

Mi supozas, ke ekzistas apartaj legiloj por blinduloj. Ili transformas
ajnajn ordinarajn literojn en la respondajn brajlajhojn. Por tia uzo
Unikodaj brajlajhoj estas tute superfluaj, ech sensencaj.


======================================================================
                          Bertilo Wennergren
                  <http://www.algonet.se/~bertilow/>
                      <bert...@hem1.passagen.se>
======================================================================


kaplinia navigado (eks: Re: Brajlo (kaj Unikodo)) Yves Bellefeuille 11/20/97 12:00 AM

sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de> skribis:

> On Thu, 20 Nov 1997, Franck Arnaud wrote:
>
> > ne, simple navigu per la referenca kaplinio kaj vi trovos gxin. oni
> > ne bezonas meti en la mesagxon mem informon, kiu jam estas en la
> > kapliniaro.
>
> kiel oni faras tion?

Mi komunikis per ret-poshto kun Franck pri tio chi. Li simple volis
proponi ke mi sekvu la fadenon ghis mi atingas la unuan afishon, kaj tie
mi vidos la nomon de ghia afishinto. Kompreneble tio ne funkcias se la
afisho perdighis, au jam estas forigita, au ankorau ne alvenis.

Indas mencii ke iuj ankorau uzas novajh-legilojn kiuj ne ordigas la
afishojn lau temo (t.e., ili ne estas "threaded") -- mi scias ke almenau
du regulaj afishantoj tie chi uzas tiajn legilojn -- kaj ke krome oni ne
povas sekvi fadenojn se oni legas la grupon au serchas ghin pere de Alta
Vista, ekzemple. Tial estas konsilinde tamen indiki la autoron de la
afisho al kiu oni respondas, kiel oni kutime faras.

La novajh-legilo de Simon Payne simple fortranchas la tutan linion
"References", kiu estas uzata por ordigi la mesaghojn lau fadenoj, do se
Simon ech unu fojon intervenas en diskuton, la fadeno difektighas. Eble
liaj teqnikajhoj ne estas sufiche pintaj. Au eble li sendas la linion
"References" aparte, per 8-bita ret-poshto.

--
Yves Bellefeuille
Ottawa, Canada
y...@storm.ca
Francais / English / Esperanto

kaplinia navigado (eks: Re: Brajlo (kaj Unikodo)) simono 11/21/97 12:00 AM

En artikolo <3474c46a...@news.storm.ca> skribis Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca> jene:

> La novajh-legilo de Simon Payne simple fortranchas la tutan linion
> "References", kiu estas uzata por ordigi la mesaghojn lau fadenoj, do
> se Simon ech unu fojon intervenas en diskuton, la fadeno difektighas.
> Eble liaj teqnikajhoj ne estas sufiche pintaj. Au eble li sendas la
> linion "References" aparte, per 8-bita ret-poshto.

Kara Ivo

Ne temas pri mia krozilo, temas pri la distribua listo "esperant-l",
kiun mi uzas. Alivorte mi tute ne partoprenas en Uzretejo, mi uzas la
sinkronigitan distribuan liston.
Fakte, la afero estas eæ iomete pli komplikita. Mi legas per Uzreto kaj
sendas per retpoşto.

Simono


--
TTT:
http://ourworld.compuserve.com/homepages/simono/

Retposxto:
1001...@compuserve.com

Brajlo (kaj Unikodo) Otto Prytz 11/21/97 12:00 AM

Responde al kelkaj demandoj kaj miroj en cxi tiu novajxgrupo,
mi unue donas kelkajn bazajn informojn pri brajlo:

Brajla karaktro konsistas el punkto(j) lokitaj en difinita
spaco nomata "cxelo". La grandeco de la cxelo estas tia, ke
gxi facile sentigxas sub montra fingro. La inventinto de la
sistemo, Louis Braille, trovis, ke la ideala grandeco estas 3
pozicioj vertikale kaj 2 horizontale. Cxiu pozicio estas
nomata per cifero laux la cxi-suba tabelo:
     1 4
     2 5
     3 6
Brajla e konsistas el unu punkto en pozicio 1 kaj unu en
pozicio 5. La kutima dirmaniero estas, ke e konsistas el
"punktoj 1 kaj 5". Brajla cxelo do estas komparebla kun 6-bita
komputila karaktro, kaj pozicio en la cxelo estas komparebla
kun binara cifero de la karaktro. Por cxiu pozicio estas du
ebloj: aux estas punkto tie (= binara unuo), aux ne estas
punkto (= binara nulo). La suma nombro da karaktroj en
unucxela brajla karaktraro do estas 2^6 = 64, sed unu el tiuj
karaktroj kompreneble estas la senpunkta cxelo = spaco.

La origina brajla alfabeto estas konstruita jene: por la 10
unuaj literoj (a--j) oni uzas 10 el la 15 eblaj kombinoj el
punktoj 1, 2, 4 kaj 5 (do la suba etagxo estas malplena). Nome
oni uzas tiujn kombinojn, en kiuj estas punkto(j) kaj en la
maldekstra duono kaj en la supra etagxo (a estas nur punkto 1,
kiu samtempe apartenas al la maldekstra duono kaj al la supra
etagxo). Por la postaj 10 literoj (k--t) ripetigxas la sama
serio, sed kun aldono de punkto 3. Por la postaj 10 ripetigxas
la baza serio kun aldono de punktoj 3 kaj 6, sed cxi tie
Braille bazis sian sistemon sur la franca alfabeto, donante
unucxelan reprezenton al cxiu kromsignita litero, kromsignon
post kromsigno. Do la serio kun punktoj 3 kaj 6 reprezentas:
     u v x y z c, e' a` e` u`
En la posta serio estas aldonita nur punkto 6 al la signoj de
la baza serio. Braille dauxrigis la alfabetigon tiel:
     a^ e^ i^ o^ u^ e" i" u" oe w
Do li havis liberan (kvardekan) lokon por "w", kiun li ne
konsideris elemento de la franca alfabeto. Anekdoto (eble
apokrifa) diras, ke li donis al gxi brajlan simbolon kiel
komplezon al anglo, kun kiu li iam dividis cxambron en
malsanulejo.

La baza serio povas ripetigxi en ankoraux unu maniero, nome
movante gxin unu etagxon suben. La karaktroj de tiu serio
estas uzataj kiel interpunkciaj signoj ktp. Restas kelkaj
karaktroj, i.a. tiuj, kiuj okupas nur la dekstran duonon de la
cxelo. Kelkaj el ili estas uzataj kiel "helpaj" signoj, cxu
por marki majusklon, cxu por marki emfazon k.s. Unu el ili,
punktoj 3456, estas metata antaux la unua cifero de numero.
Tiel la 10 "bazaj" simboloj (a--j) estas uzeblaj ankaux kiel
la 10 ciferoj (1--0).

Braille ellaboris ankaux notacion de muziknotoj per la 6-
punkta sistemo. Li uzis la 7 bazajn simbolojn d--j kiel la
notojn do, re, mi, fa, sol, la kaj si. La baza serio
reprezentas okonajn notojn; kun aldono de punktoj 3 kaj 6 la
signifo estas cxu "unuonaj", cxu deksesonaj notoj; kun aldono
de punkto 3 gxi estas cxu duonaj, cxu tridekdu-onaj notoj; kun
aldono de punkto 6 gxi estas kvaronaj notoj.

La brajla reprezento de la ne-latinaj literoj gxenerale samas
al tiu de similsona latina litero. Tiel, cirila r, kiu en
ordinara skribo aspektas kiel latina p, havas la saman brajlan
simbolon, kiel la latina r. Cirila v, kiu aspektas kiel latina
b, havas la saman brajlan simbolon, kiel la latina w, laux
modelo de la pola kaj la germana. Cirila jx (aspekte kvazaux
simetria k) havas la saman brajlan sombolon, kiel latina j,
laux modelo de la franca. Cirila hx, kiu aspektas kiel latina
x, havas la saman brajlan simbolon, kiel la latina h. La
brajla karaktro, kiu reprezentas latinan x-on, estas uzata
ankaux por la cirila sxcx. La brajla simbolo de la cirila cx
estas tiu de la latina q, ktp., ktp.

Pri cxina brajlo mi ne scias multon, sed mi havas ecx E-
lingvan artikolon pri gxi. Sxajnas, ke la cxina brajlo estas
bazita ne sur la ordinara ideograma skribo, sed sur la
fonetiko (supozeble de la mandarena). Cxiu silabo estas
reprezentata per tricxela signo: la unua cxelo enhavas la
antauxvokala(j)n konsonanto(j)n, la dua enhavas la silaban
kernon, do vokalon aux diftongon kaj eventuala(j)n
postvokala(j)n konsonanto(j)n, kaj la tria cxelo markas la
tonemon.

Kaj nun mi redonas la respondon, kiun mi donis al A. Irvine
pri la E-brajlaj literoj:

 From opr...@ulrik.uio.no Fri Nov 21 11:34:24 1997
 Date: Fri, 21 Nov 1997 10:19:24 +0100 (MET)
 From: Otto Prytz <opr...@ulrik.uio.no>
 To: a.ir...@apion-tss.com
 Cc: Ulf Lunde <ulf....@kvatro.no>
 Subject: Brajla reprezento de la E-aj supersignitaj literoj
 
 Mi ne mem legas soc.culture.esperanto, sed amiko plusendis al mi vian
 demandon pri la brajlaj supersignitaj literoj.
 
 La gxenerala principo estas, ke oni aldonas punkton 6 en la sama cxelo,
 laux la cxi-suba tabelo:
         c = punktoj 14                cx = punktoj 146
         g = punktoj 1245        gx = punktoj 12456
         h = punktoj 125                hx = punktoj 1256
         j = punktoj 245                jx = punktoj 2456
         s = punktoj 234                sx = punktoj 2346
         u = punktoj 136                ux = punktoj 346
 
 Kiel evidentigxas el la tabelo, "ux" ne povas reprezentigxi laux la
 gxenerala principo, cxar la sensupersigna "u" jam havas punkton 6. Oni do
 donis al "ux" la formon de "inversa u".
 
 La sistemo necesigas ankaux modifon de alia litero: La konvencia
 reprezento de "w" en brajlo estas punktoj 2456, simbolo egala al tiu de la
 E-a "jx". Se en E-a teksto aperas "w" (ekzemple en propra nomo), oni
 transskribas gxin per punktoj 23456, do aldonante punkton 3 al la
 konvencia signo.
 
 Se vi havas pliajn demandojn pri brajlo, vi povas turni vin rekte al mi.
 Mi estas blinda, do aktiva uzanto de brajlo, kaj mi iom kompetentas pri
 brajlo en pluraj lingvoj (la skandinavaj, la germana, franca, hispana,
 pola, hungara, rusa ...).
 
 Sincere salutas vin,
 
               Otto Prytz <otto....@kri.uio.no>
 Jobb/Trabajo/Laboro:               Bolig/Domicilio/Logxejo:
 Universitetet i Oslo               Hovseterveien 64 A
 Klassisk og romansk institutt      Adresse/Direccio'n/Adreso:
 Postboks 1007 Blindern             Postboks 32 Hovseter
 N-0315  OSLO                       N-0705  OSLO
 -------------------------------------------------------------


Ekzistas ankaux plivastigita brajlo, uzata cxefe komputile,
konsistanta el 8 punktoj:
     1 4
     2 5
     3 6
     7 8
Tiel eblas karaktraro konsistanta el 2^8 = 256 karaktroj, do
oni povas difini unusence cxiujn karaktrojn de 8-bita komputila
karaktraro. Ekzistas diversaj normoj de 8-punkta brajlo, sed
komuna al cxiuj estas, ke por marki majusklon oni aldonas
punkton 7 al la koncerna minusklo. La ciferoj estas
reprezentataj laux almenaux tri normoj: En la usona komputila
brajlo ilin konsistigas la baza serio unu etagxon suben, do
kombinoj el punktoj 2, 3, 5 kaj 6, sed tio necesigas, ke la
interpunkciaj signoj havu alian reprezenton ol en la konvencia
brajlo. En Eurobraille ilin konsistigas la baza serio + punkto
6, do la simboloj, kiujn Braille difinis kiel reprezentojn de
literoj kun cirkumflekso, tremao ktp. La cifero 0 tamen ne
povas esti j + punkto 6, cxar tio ja estas w. Laux tria normo
la ciferojn konsistigas la baza serio + punkto 8. Unu tian
normon verkis mi, ne por krei konfuzon, sed por komforte uzi
la multlingvan kodpagxon IBM 850, kie la serio kun punkto 6
estis urgxe bezonata por reprezenti supersignitajn literojn.

Kiel prave supozas Bertilo Wennergren, ekzistas brajlaj
legiloj - mi nomas ilin brajlaj ekranoj, kvankam ili gxenerale
montras nur unu linion de la ordinara ekrano, sed ili montras
ankaux informojn pri tio, kioma linio estas montrata, kie estas
la "kursoro" ktp., kaj ili havas klavojn, per kiuj la uzanto
povas montrigi alian linion, ekz. la antauxan, la postan, la
plej supran, la plej suban ktp. La brajlaj ekranoj havas 8-
punktajn cxelojn, do eblas doni al cxiu ASCII-kodo
punktkombinon unusencan. Unu brajla ekrano povas montri la
karaktrojn laux diversaj tabeloj, cxu usona komputila brajlo,
cxu Eurobraille, sed gxi ne povas auxtomate distingi inter
ekz. IBM 850 kaj ISO 8859-1. Mi uzas karaktraron kreitan por
IBM 850, en kiu e' (e kun akuto) havas la decimalan ASCII-
numeron 130. Sed se mi legas tekston skribitan laux ISO 8859-1
(kaj ne konvertitan al mia ekrano), e' havas la ASCII-numeron
233, kaj legigxas sub mia montra fingro kiel U' (majuskla U
kun akuto).

Nun mi alproksimigxas al la problemo de brajlo kaj Unikodo. La
granda diferenco inter brajlo kaj ordinara skribo estas, ke
brajlo estas "fajnajta / finia" sistemo, dum ordinara skribo
povas havi teorie senfinan nombron da karaktroj. Por tamen igi
brajlon uzebla por cxiaj notacioj, necesas fari artifikojn:
aux uzi la saman simbolon por diversaj signifoj laux la
kunteksto (tion ankaux faras la vidantoj: vortdivida streko
havas nenion semantike komunan kun minuso, tamen la signo
estas la sama), aux uzi plurcxelajn simbolojn por tio, kio en
ordinara skribo reprezentigxas per unupozicia karaktro. Cxiu
Unikoda normo do devus havi "brajlan tradukon"; sed por
traduki karaktraron pli ol 8-bitan unusence, necesus doni al
cxiu karaktro spacon pli grandan ol unu cxelon, ekz. du
cxelojn por cxiu karaktro de 16-bita karaktraro, kio duobligus
la volumenon de la brajlo, kiu jam estas suficxe volumena. La
unulinia brajla ekrano (kun 80 cxeloj) montrus nur duonan
linion.

Mi supozas, ke la Unikoda brajlo estas nur listigo de la 256
unucxelaj karaktroj de la 8-punkta brajlo, sen precizigo de la
SIGNIFO de cxiu karaktro. Eblus difini kelkajn "shift-
markers", kiuj avertus, ke "ekde nun la brajlaj simboloj
komprenigxu kiel muziknotoj", "ekde nun ili komprenigxu kiel
cirilaj literoj" ktp. Se oni povus igi brajlan ekranon rekoni
tiajn markilojn, eble ecx eblus (kia stilacxo!) igi la ekranon
montri la karaktrojn konforme al la koncerna notacio.

Mi bedauxras la longecon de cxi tiu afisxajxo, sed mi esperas,
ke la demandantoj kaj la mirantoj iom plisagxigxis (kaj ne
male) per gxi. Mi ne estas konstanta leganto de
soc.culture.esperanto, do se vi volas, ke mi ricevu viajn
eventualajn reagojn, bonvolu sendi viajn mesagxojn ankaux al
mia ret-adreso.

Kun sinceraj salutoj,


              Otto Prytz <otto....@kri.uio.no>
Jobb/Trabajo/Laboro:               Bolig/Domicilio/Logxejo:
Universitetet i Oslo               Hovseterveien 64 A
Klassisk og romansk institutt      Adresse/Direccio'n/Adreso:
Postboks 1007 Blindern             Postboks 32 Hovseter
N-0315  OSLO                       N-0705  OSLO
-------------------------------------------------------------
Tel. (+47):
jobb/trabajo/laboro     22854320
bolig/domicilio/logxejo 22495007
mobil/mo'vil/portebla   91161765

kaplinia navigado (eks: Re: Brajlo (kaj Unikodo)) Yves Bellefeuille 11/21/97 12:00 AM

Franck Arnaud <Franck...@stratus.com> skribis:

> oni tute ne bezonas fadenokapablan legilon, oni simple bezonas ke gxi
> havu la funkcion "afisxi la referencit(j)n mesagxo(j)n" kiam oni legas
> mesagxon.

Chu? Mi neniam vidis tian funkcion por "vidi la referencitan afishon".
Mi scias ankau ke la du sen-fadenaj homoj kiujn mi menciis ne povas uzi
tian funkcion.

Chiuokaze, la funkciado de la reto estas tia, ke estas riske supozi ke
leganto povos samtempe konsulti afishon kaj ghian respondon.

Yves

--
Yves Bellefeuille
Ottawa, Canada
y...@storm.ca
Francais / English / Esperanto

kaplinia navigado (eks: Re: Brajlo (kaj Unikodo)) sebastiano hartviga 11/24/97 12:00 AM

On Fri, 21 Nov 1997, Franck Arnaud wrote:

> References: <347331F5.F9D401C5@Apion-tss.com> <6501up$5r6$1...@lyra.csx.cam.ac.uk> <34739ea2...@news.storm.ca> <34740F...@stratus.com> <Pine.SOL.3.91.971120154318.25009A-100000@amor> <3474c46a...@news.storm.ca>

> oni tute ne bezonas fadenokapablan legilon, oni simple bezonas ke gxi
> havu la funkcion "afisxi la referencit(j)n mesagxo(j)n" kiam oni legas
> mesagxon. tio sendependas de la afisxado de la listo de mesagxoj en
> grupo -- kaj estas normale tre facile farebla por la legiloauxtoro,
> multe pli facile ol fadenado.

do jen la referencoj. kiel mi per ili povas trovi la koncernajn leterojn?
la funkcion de automata afishado de la referencitajhjoj mi ne konas.

sebastiano

kaplinia navigado (eks: Re: Brajlo (kaj Unikodo)) Franck Arnaud 11/26/97 12:00 AM

Yves Bellefeuille:

> Chu? Mi neniam vidis tian funkcion por "vidi la referencitan afishon".

ekzemple, la novajxolegilo de netscape 3 havas gxin (en la afisxo de la
kapliniaro, tute same prezentita kiel la sama funkcio cxe dejanews kaj
altavista fakte).

mi malkredas, ke gxi estas unika netscapajxo.