Kompreneble, Esperanto konforme al la esperantismo ne estas disvastigata por
batali kontraŭ la anglan. Aliloke mi donis kelkajn motivojn, pro kiuj miaopinie
esperantistoj povas respekti kaj ami la anglan lingvon. Ĉi tie nun mi nur
memorigos, ke ĝi estas unu el la kvin lingvoj, per kiuj Esperanto estas
difinita en la Fundamento.
Neniu lingvo havas vere denaskajn parolantojn. Tiel nomataj "denaskaj
parolantoj" fakte lernas dum la unuaj jaroj de sia vivo la lingvon de la medio,
en kiu ili vivas, kun ĝiaj eraroj, al kiuj ili spontane aldonas siajn
proprajn kaj tiujn de sia generacio. Tiel funkcias la evoluo de la lingvoj,
kiun eraro estus konfuzi kun sistema progreso. Diversaj faktoroj bremsas aŭ
akcelas tiun evoluon, pro kiu skribita lingvo iĝas nekomprenebla por siaj
uzantoj post averaĝe 4 aŭ 5 jarcentoj.
Ekzemple la verkojn de Rabelais (Rabelezo, 1494-1553) apenaŭ povas kompreni
nuna franco sen traduko kaj multaj klarigaj notoj, sed verkojn de Molière
(Moliero 1622-1673) aŭ Racine (Racino 1639-1699) li komprenas apenaŭ
rimarkante, ke kelkaj esprimoj estas iom arkaikaj. Inter 1553 kaj 1673 estas
120 jaroj. Inter 1673 kaj nun estas 341 jaroj. La diferencon ne faras
"denaskaj" franclingvanoj, sed la Franca Akademio, kreita de Richelieu
(rishelieŭ) en 1635, kaj la franca deviga lerneja instruado.
La bona stato de nia lingvo ne meĥanike dependas de "denaskaj" esperantistoj:
tiuj uzas Esperanton pli flue ol siaj gepatroj, sed ne aŭtomate senerare. Ĝi
dependas de la konscienca zorgemo kaj aktiva ekzercado de ĉiuj esperantistoj.
Petro.