Le lundi 24 novembre 2014 09:09:15 UTC+1, Oto Tekihaki a écrit :
> Il giorno lunedì 24 novembre 2014 07:43:06 UTC+1, LeviPetro ha scritto:
>
> > La katoj, kies fidela homo mi estis, ĉiam bone traktis min.
> > Ili neniam donis al mi motivon por plendi.
Hm pli ĝuste mi devus diri, ke ŝajne neniam mi donis al ili motivon por plendi,
kaj tiel mi gajnis almenaŭ iluzie iom de ilia fido. Mi parolas kompreneble pri
tiuj katoj, kiuj instaliĝis en la intimeco de mia familia hejmo kaj donis al
mi la impreson de sincera amikeco.
En la somero de 1969, katidino de verŝajne plej aristokrata deveno, naskita
en iu nekonata rubujejo, akiris nian familion post zorga ekzameno de multaj
aliaj eblecoj. Post nia instalo en la domo, kiu ankoraŭ nun estas mia, ŝi
vizitis ĉiujn najbarajn domojn, kun kies loĝantoj ni havis konversaciajn
rilatojn. Kiam ŝi fariĝis plenkreska, ŝiaj dimensioj klare estis sub la
mezaj. Alivorte ŝi ĉiam restis tre malgranda; sed la voĉo de ŝiaj miaŭegoj
povus pensigi, ke ĝi estas tiu de kato almenaŭ kvin- aŭ sesoble pli granda
kaj forta. Post kelkaj monatoj, iun matenon ŝi revenis en nian domon,
kvazaŭ ŝi ĵus estus forlasinta ĝin, kaj ŝi instaliĝis tie definitive. Ni
aldonis unu virtualan stelon al nia porkata hotelrestoracio.
Por montri sian noblan dankemon, ŝi donacis al ni multajn sukoplenajn
kadavrojn de musoj, kiujn ŝi fiere prezentis al ni kun laŭtegaj triumfaj
miaŭoj. Kompreneble ni plej hipokrite provis ŝajnigi al ŝi, ke ŝiaj
donacoj estas ege ŝatataj kaj valoraj. Ni provis agi tiel, ke ŝi neniam
sciu, kion ni vere faris el ili. Ŝi ĉesis, laŭ mia supozo, kiam la tuta
musaro de la ĉirkaŭaĵo praktike estis ekstermita.
Ŝi mortis pro diabeto en sia 19-a jaro. Intertempe ni ĉiam nur havis plej
amikajn rilatojn. Kiam mi laboris en nia ĝardeno, ŝi kutimis salti sur
mian dorson kaj provis instaliĝi kiel eble plej komforte (por si) sur mia
nuko. Neniu alia besto (krom tri belegaj virkatoj, de tempo al tempo) estis
tolerata. Vagantajn hundojn ŝi kraĉante atakis furioze per dekses akraj
ungoj, kaj ili malfiere retiriĝis kun vosto en kapitulaca pozicio. Ŝi timis
nur unu dikan katinon, kiu adoptis najbaran familion.
Tiu ĉi katino estis almenaŭ duoble pli ampleksa ol ŝi, kaj estis ĵaluza,
ĉar ŝi ne estis tiel lerta ĉasistino. Ŝi provis konstante kovarde
surprizataki nian katinon (ĉi ties nomo estis tre originala "Minette",
t.e. "Katineto", ĉar ni tro malfrue komprenis, ke ni estas definitive
ŝiaj gehomoj), sed ŝi neniam sukcesis lastmomente sufiĉe rapide ataki.
Minette trovis nesupereblan defendarmilon: ĝi estis truo en dratreto
sufiĉe granda por ŝi mem sed tro malgranda por la kapo de la malamikino.
Kiam tiu ĉi provis ĉirkaŭiri la obstaklon, Minette trankvile repasis
aliflanken kaj kun moka mieno kontemplis la vanajn klopodojn de la
malamikino.
Tio kompreneble nur povas esti resumo.
Petro.