Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

La fiasko de la Strategia Plano kuntrenas ĝian verkinton

464 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jun 3, 2016, 5:59:28 AM6/3/16
to
Vi esperantistoj, membroj de UEA, havos novan, pli ageman prezidanton, se vi volas.

En 2011 Mark Fettes estis lanĉita kun multe da fanfaronado, du jarojn antaŭ fine li estis elektita.
Sed de la Strategia Plano, ellaborita sub lia gvidado, realiĝis preskaŭ nenio.
Legu pri tio la artikolon en Libera Folio “UEA forgesis sian Strategian Laborplanon”
(http://www.liberafolio.org/2015/uea-forgesis-sian-strategian-laborplanon#1437983336540454).
Mi skribis tie komenton:
Dum sia unua elpaŝo dum Universala Kongreso (Kopenhago?) pri siaj intencoj kun UEA Fettes faris la bazan eraron postuli,
ke oni kreu planon ne surbaze de konkreta analizo de la fortoj kaj malfortoj de UEA, sed surbaze de desupre lanĉita celaro
(strategia plano de el la blua aero). Eĉ li havis la sintrotakson dividi la realigadon de tiu plano en fazo de tri jaroj.
Tiel li prezentis sin en la okuloj de multaj kiel la savanto de la movado.

Tiuj tri jaroj pasis kaj nenio alia okazis ol la modere sukcesaj AMO-kunvenoj, organizitaj de Stefan MacGill.
Ankaŭ la altrudita Konsilio (sen sinprentintaj kandidatoj, sen elektoj) fariĝis fosilio.
En 2013 mi avertis en la Komitato kontraŭ la danĝero, ke ĝi forprenos respondecojn de la Komitato, kiun la Komitato mem devus gardi.
Fettes eĉ ne respondis al tiu averto tiel certa li estis pri sia supera kompreno pri propra venko.
Tiel nia nura restinta espero je AKTIVA demokratio estis la komitatanoj mem.

Formale ili nun rajtas mem iniciati iun proponon al la Estraro, sed tio okazis en la pasinta jaro unu- aŭ dufoje.
(Se vi interesiĝas pri la kaŭzoj de tio, legu http://uea.org/teko/regularoj/regularo_interreta_vochdonado.
La sekretario kaj prezidanto povas prokrasti la voĉdonadon kiom longe ili volas pro “interkonsiliĝo”.)
Ankaŭ Lillo pasis kaj estas forgesita. La Estraro tie jam konfesis sian fiaskon.
(Legu denove la objektivan raporton en http://www.liberafolio.org/2015/la-100-a-universala-kongreso-inaugurita#1438007419338913)

Laŭ la Elekta Komitato la asocio daǔre suferas pro manko de taǔgaj kandidatoj por la nova estraro.
Estas hontige, ke Ulrich Lins kuraĝas aserti tion, dum li persiste rifuzis dum antaŭaj UK-oj – ekde Jokohamo –
en Movada Foiro publike reklami la sinkandidatigon por posteno en la Estraro.
(Cetere, la regulo, ke nur komitatanoj povas fariĝi estrarano estas arĥaikaĵo, kiu ekzistas en preskaŭ neniu moderna ŝtato.)
Se la Elekta Komisiono ne ekzistus, se Humphrey Tonkin ne puŝus, la katastrofo, kiu nomiĝas Fettes, ne estus okazinta.

La esperantismo suferas pro filozofoj kaj lingvistoj kaj ĝenerale pro adorado de homoj kun akademia titolo.
La plej granda ŝoko, kiun produktis doktoro filozofo Mark Fettes estis lia neniiga recenzo pri la libro “UEA en la konscio de la esperantistoj”,
verkita de niaj eminentaj sociologoj Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen. Legu – sed ne kredu! – paĝon 257 de la decembra numero de revuo Esperanto 2015.
Pliaj tri jaroj sub Mark Fettes estos katastrofo.
Martin Schäffer, Stefan MacGill ambaŭ estus pli bonaj prezidantoj ol d-ro Fettes.
Ĉu la Elekta Komisiono sub prezidanto Ulrich Lins ne konscias pri la manko de inspiro kun Mark?

Humphrey Tonkin skribis en revuo Esperanto antaŭ kvar jaroj:
Unue, ni bezonas homon, kiu povas inspiri – homon kapablan mobilizi la fortojn de la Asocio, kapablan kunigi la homojn ĉirkaŭ komunaj taskoj, kapablan doni al la homoj senton de direkto.
Tiu homo devas esti bona juĝanto de homoj, kiu povas arigi ĉirkaŭ si kompetentajn kunlaborantojn (Kaj ni vidis, ke la Konsilio fariĝis fiasko ........, JD)
Due, ni bezonas homon kun bona kompreno de profesiaj organizaĵoj, kiu scias kiel mastrumi komplikajn strukturojn, plani por ili kaj plenumi la planojn.
(sed la retejo de UEA estas senespere malzorgata ........., J.D.)
Trie, ni bezonas homon, kiu samtempe komprenas la novajn mediojn de komunikado kaj respektas la tradiciojn
(Komunikado? Mark Fettes en tuta jaro kvarfoje sendis mesaĝon en uea-m...@yahoogroups.com............. J.D.).

Ankoraŭ ekzistas espero. Mi konas sufiĉe da komitatanoj, kiuj farus bonan prezidanton. Nur ili ne estas konataj kaj timas la inspiritan de la establita elito malrekomendon de la Elekta Komisiono.
Kiu estas tiu elito? Mi ne scias precize, sed nur, kara leganto, konsciu kiom da jaroj la ŝipo UEA jam estas stirata de jenaj komitatanoj:
Ulrich Lins, 10; Prince Henry Ogúinye, 12; Flory Witdoeckt, 13; Spomenka Štimec, 14; Ileana Schrøder, 14; Rubén Diaconu, 15; Rob Moerbeek, LIBE, 15; Torstein Kvakland, 16;
Mireille Grosjean, ILEI, 18; Claude Nourmont, 18; Aurora Bute, 21; Gianfranco Polerani, 22; Eŭĥeno Kovtonjuk, 22; Yu Tao, 24; Renato Corsetti, 25; Povilas Jegorovas, 26; Brian Moon, 33.

En la malferma artikolo de “Balkana Verda Stelo” mi pledas por tute alia komitatano: Sviso Dietrich Michael Weidmann. Nur legi lian freŝan kaj ageman vizion sur la necesa reformo de UEA.
Li ne babilaĉas pri strategia plano, sed preparis pretan proponon de nova statuto (kiu ne venis ĝustatempe por publikigi en BVS).
Legu lian vivpriskribon en https://eo.wikipedia.org/wiki/Dietrich_Michael_Weidmann. Li povus esti membro de SAT, sed ekkomprenis ĝustatempe la malnovecon de ĝia mondobildo,
ĝustatempe vidis la danĝeron de Esperanto-Civito kaj tial eniris la estraron de Svisa Esperanto–Societo. Li ne nur estas aktivulo, sed aktivisto.
Tian homon ni bezonas. Li konas la komitaton, dek jarojn kiel A-komitatano de TEJO, kvar jarojn kiel komitatano de SES.
Malmultaj konas lin, sed mi legis de li en la komitata listo kaj tiel vi povas iom ekkoni lin en la malferma artikolo:

Mi deziras al vi multe da legoplezuroj kun “Balkana Verda Stelo”, elshutebla per
https://drive.google.com/open?id=0B73gFFtIyHmEelRWY3RYYVA3VTA
Redaktanto Johan Derks

PS: Bonvolu memori, ke tiu ĉi revuo ne estas nur reta revuo, sed estas eldonata por esperantistoj en dek unu sud-orientaj landoj, kiuj apartenas au limas al Balkano.
Vi povas aboni por unu jaro kontraŭ pago de 16 eŭroj al konto kun kodo bvst-n ĉe UEA (plej malmultekosta pagomaniero per PAYPAL kaj fina...@co.uea.org).
Pri rabato en kazo de pluraj abon(jar)oj petu johan...@gmail.com.
Tiu ĉi mesaĝo estas sendita nur al retdiskutlistoj. Bonvolu vaste dissendi ĝin al tiuj kiuj eble ne membras en via retdiskutlisto.

Marko Rauhamaa

unread,
Jun 3, 2016, 7:49:59 AM6/3/16
to
Johan Derks <johan...@gmail.com>:
> Vi esperantistoj, membroj de UEA, havos novan, pli ageman prezidanton,
> se vi volas.

Pensiga pamfleto, dankon.


Marko

Roland Schnell

unread,
Jun 4, 2016, 4:47:09 AM6/4/16
to
Am Freitag, 3. Juni 2016 11:59:28 UTC+2 schrieb Johan Derks:

> Mi deziras al vi multe da legoplezuroj kun “Balkana Verda Stelo”, elshutebla per
> https://drive.google.com/open?id=0B73gFFtIyHmEelRWY3RYYVA3VTA
> Redaktanto Johan Derks
>
Kutime mi hezitas, kiam bonvolema samideano eldonas novan revuon.

La enhavo ofte estas la samaj esperantistaĵoj kiel en "revuo Esperanto" aŭ "Ondo de Esperanto". Abundas historiaj temoj kaj estas prezentitaj maljunaj personoj, kiujn eble la maljuna legantaro konas.

La pozitiva trajto de “Balkana Verda Stelo” estas, ke ĝi almenaŭ laŭ la nomo evitas esti "nacia" produkto, kvankam la "serba" aspekto estas rimarkebla.

En tempo, en kiu Esperantistoj aktive flegas la naciismon per landaj kongresoj kaj inklino antaŭ reprezentantoj de nacia ŝtatoj, ls ptojekto de "regiona" revuo estas aŭdaca kaj laŭninda. Kaj riska, ĉar la balkano disfalas pro la egoismaj naciaj tendendoj de la gvidantoj. Kaj la Esperantistoj ne kontraŭagas. Tute male!

Mi dezirus pli praktikajn kaj utilajn informojn el balkana regiono, kiuj pruvas la koherecon de la disbatitaj ŝatoj. Estas pli ol la ortotoksa religio. Ekzemple por esterulo la kuirarto estas relative homogena, kvankam la prononco de la pladoj diferas. Simile la muzuko.

En germana radiostacio "Funkhaus Europa" estas regula elsendo de la "Balkanizer", kiu prezentas la modernan muzikon de la regiono. Junaj muzikistoj kunlaboras translimen, dum Esperantistoj provas flegi fikcian "nacian kulturon"

Pri ĉi tiuj aktualaj esperigaj aferoj mi ŝatus legi en “Balkana Verda Stelo” kaj ĝi gajnus pli da intereson ol per la lamaj aferoj el la historio. Kompreneble la konatuloj de la redaktoro estas maljunuloj, kiel li, kaj li sentas la deziron honorigi ilin (aŭ verki nekrologojn). Sed la privataj inklinoj neniam estas bona konsilo por meti revuon sur la merkaton.

Roland Schnell, Berlin, DE

LeviPetro

unread,
Jun 4, 2016, 11:55:42 AM6/4/16
to
La internaj aferoj de UEA malmulte koncernas min: mia pozicio pri
ili estas amike neŭtrala. Eble interesa estus la koncepto de
Johano Derks pri la "malnoveco de la mondbildo" de SAT. La mondbildo,
kiun spegulas ĉi ties statuto, estas laŭ mia kompreno diversa kaj
nedeviga.

Petro.



Oto Tekihaki

unread,
Jun 5, 2016, 7:13:00 AM6/5/16
to
Jes. Estas vere. Mankas la junularo. Estas strange ĉar en "Duolingo" estas pli ol 20 000 enskribintoj. Kie ili estas? Min zorgigas eĉ pli certaj ŝercoj kiuj prezentas esperantistojn kiel trudemuloj, eĉ perfortuloj. Jen unu el multaj ekzemploj: https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1050790908347610&set=gm.10154041768055289

Oto Tekihaki

unread,
Jun 5, 2016, 8:24:45 AM6/5/16
to

Roland Schnell

unread,
Jun 7, 2016, 2:51:31 AM6/7/16
to
Am Sonntag, 5. Juni 2016 14:24:45 UTC+2 schrieb Oto Tekihaki:

>
> PS: Jen la alia: https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1376732135676717&set=pcb.10154034217690289&type=3&relevant_count=4
> -----
Mi ne scias, al kiu utilas la grafikajn ludojn?

La slogano en Esperanto ne estas komprenebla ekster Esperantistoj.

Mia propra sperto pri grafika manipulado montras, ke Esperantistoj ne havas humoron kaj ne pretas akcepti, se iu mizuzas la lingvon.

Oto Tekihaki

unread,
Jun 8, 2016, 3:45:33 PM6/8/16
to
Oto: En la supra desegno ne estas misuzata la lingvo sed la vero. Mi citas kion diris Zamenhof:
"la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn. (kiel tiu "sufoka" varbanto sur la bildo) Dum la homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la honoran nomon de "instruituloj" aŭ "utilaj publikaj agantoj" ktp.... Grave estas ke la desegnisto ne rimarkas ke li subtenas certajn stereotipatajn negativajn opiniojn de la averaĝa homo pri Esperanto kaj esperantistoj.
La desegnon komprenas ankaŭ tiuj kiuj ne parolas Esperanton kaj ili tuj konsentas ĉar averaĝa homo ĉiam pensis ke Esperanto estas se ne malutila, tute senutila ĉar la vera internacia lingvo estas la angla.

http://www.steloj.de/esperanto/esenco/index.html
-----
Oto

LeviPetro

unread,
Jun 9, 2016, 10:14:03 AM6/9/16
to
En Francio, Esperanto post la Dua mondmilito estis relative populara dum
mallonga tempo: ĝis la komenco de la malvarma milito. Poste iom post iom
informrimedoj sisteme bojkotis kaj mokis ĝin.

Petro.

Oto Tekihaki

unread,
Jun 9, 2016, 5:55:36 PM6/9/16
to
Bedaŭrinde estas tiel ankaŭ en Italio kaj eble en la tuta mondo Kara Petro. Jen reago de politikistoj se vi proponas al ili Esperanton: http://ridejo.ikso.net/assets/img/upload/original/77.jpeg
-----
Oto :-)

Roland Schnell

unread,
Jun 10, 2016, 2:18:13 AM6/10/16
to
Am Donnerstag, 9. Juni 2016 16:14:03 UTC+2 schrieb LeviPetro:

> En Francio, Esperanto post la Dua mondmilito estis relative populara dum
> mallonga tempo: ĝis la komenco de la malvarma milito.

Eble estas certa koincido kun la agado de iu S-ro Lapenna?

Kutime oni prezentas lin kiel kaŭzo de granda sukceso.

Mia tezo estas, ke ne kulpas la malvarma milito, sed la sistema detruo de Esperanto kiel bazdemokrata socia movado (kontraste al rigida, de supre kontrolita strukturo).

Per la naiva amikeco trans limoj la esperanto movado povis agi ekster la frontlinioj de la malvarma milito. Sed ne uzis la eblecojn.

LeviPetro

unread,
Jun 10, 2016, 7:46:57 AM6/10/16
to
Ankaux mi ne kulpigas la malvarman militon. Tio estus kiel kulpigi
aŭtovojon pri aŭtomobila paneo. Ankaŭ S-ron Lapenna aŭ iun alian
difinitan personon mi ne kulpigus. Homoj havis aliajn zorgojn en
akordo kun la regantaj ideoj, kiuj ne favoris intereson por rimedo
de bazdemokrata socia movado.

Petro.

Kara M'bola

unread,
Jun 10, 2016, 11:13:53 AM6/10/16
to

LeviPetro

unread,
Jun 11, 2016, 11:27:58 AM6/11/16
to
Tamen la disvastigo de Esperanto ne nur frontis indiferentecon. Ĝi ankaŭ
renkontis klare esprimitan malfavoron aŭ malamikecon, kaj efike praktikatan
kontraŭecon bazitan sur diversaj motivoj. Ligitaj al la malvarma milito
estas prefero al la angla aŭ al la rusa kiel internacia lingvo. Plej
ordinara eble estas pretendita respekto al gepatraj lingvoj, malgraŭ la
firma pozicio de la "Deklaracio pri Esperantismo". En politike maldekstraj
medioj certan rolon ludis unuflanke prezentita opinio, kiun Gramsci esprimis
dum nefinita debato kun italaj socialistaj esperantistoj, kun la falsa
aserto, ke la malfavora opinio de Gramsci "estas scienca kaj marksista".

Petro.

"Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ AŬ Aŭ aŭ EŬ Eŭ eŭ"

Oto Tekihaki

unread,
Jun 11, 2016, 5:20:47 PM6/11/16
to
Mi estas scivola pri la identeco de tiu serioza portreto. Kiun ĝi raprezentas? Ĉu tiu estas vi Kara M'bola?
-----
Oto

Roland Schnell

unread,
Jun 12, 2016, 5:16:51 AM6/12/16
to
Am Samstag, 11. Juni 2016 17:27:58 UTC+2 schrieb LeviPetro:

>
> Tamen la disvastigo de Esperanto ne nur frontis indiferentecon. Ĝi ankaŭ
> renkontis klare esprimitan malfavoron aŭ malamikecon, kaj efike praktikatan
> kontraŭecon bazitan sur diversaj motivoj.
>

Estas tradicio inter Esperantistoj, serĉi la kulpon ĉe la aliaj, neniam ĉe la Esperantistoj, la Espererantistaj organizoj, la speciala ideologio kaj la prezento en la publiko.

La sukceso de ideo dependas de la kapablo reagi al ekstera kaj interna kritiko.

Ni memoras, ke Esperanto starigis vanan kampanjon kontraŭ la "lingva imperiiso" (de la angla) en okcidento. Tio estis facile travideble truko aliĝi al la kontraŭimperiisma movado en la mondo kaj prezenti Esperanto kiel utila ilo en la batalo.

Similan trukon oni post kelkaj jardekoj intencis apliki per la "Mondaj sociaj forumoj"

Sed fakte la Esperantistoj ne vere kontribuis en la menciitaj movadoj, ili nur deziris "vendi" sian lingvon.

La inteligenta agado de kelkaj Esperantistoj en socialismaj landoj montris, ke oni povas redukti la premon per modesta laboro, kiu kongruis kun la celoj de la ekstera socio.

La ordinara Esperantisto kaj precipe la gvidantoj, ne komprenas, ke Esperanto nur estas akceptata, sed ĝi kontribuas al la bonfarto de la socio. La Esperanto-Movado kutime nur petas ion de la socio (plej vaste: akcepti kiel mondlingvo), sed ne kapablas montri, kie Esperanto kaj la Esperantistoj nun povas kontribui.

Ekzemple: Esperanto aranĝoj de la universala kongreso ĝis simpla renkontiĝo estas fermitaj aferoj sen aliro de la loka publiko. Lastatempe oni komencas pli kaj malfermi la kulturan parton por ekstera publiko aŭ iri per kultura prezento en la centron de la urbo. Do la ne-Esperanstistoj havas la eblecon profiti de la ekzisto de Esperanto.

Similan efikon oni teorie povus havi per la kontrubuo en la ĝemelurba movado. Sed bedaŭrinde la ĝemelurba agado reduktiĝi al primitiva verbado por Esperanto sen praktika utilo por la koncerajn ĝemelurboj (esceptoj ekzistas).

La primitivecon de la merkatiga ideo de Esperantistoj oni vidis en la plej grandaj kampanjoj: Ekzeple se oni postulas "LERNU!" tio signifas ke aliaj malpli rigoraj manieroj rilati al Esperanto ne estas tolerataj. Oni ne celas al amikoj de Esperanto, sed sole al adeptoj. Tio draste limigas la efikon kaj redonas certan selekton, kiu reagas la la postulo.

Roland Schnell, Berlin, DE

Kara M'bola

unread,
Jun 12, 2016, 6:39:51 AM6/12/16
to
2016-06-11, Oto Tekihaki wrote:
> Il giorno venerdì 10 giugno 2016 17:13:53 UTC+2, Kara M'bola ha scritto:
>> 2016-06-09, Oto Tekihaki wrote:
>> >
>> > Jen reago de politikistoj se vi proponas al ili Esperanton:
>> > http://ridejo.ikso.net/assets/img/upload/original/77.jpeg
>>
>> https://images.cdn.yle.fi/image/upload/fl_keep_iptc,f_auto/q_80/w_300/v1429007399/17-24171552cebf18649c.jpg
>>
>
> Mi estas scivola pri la identeco de tiu serioza portreto. Kiun ĝi
> raprezentas? Ĉu tiu estas vi Kara M'bola?

La mieno sur lia vizaĝo perfekte reprezentas kiom amuza la ŝerco estis
miaopinie. Tio estas: tute ne.

Fonto: https://www.youtube.com/watch?v=mHvBvkSCx2w

--
:q!

Oto Tekihaki

unread,
Jun 12, 2016, 8:35:38 AM6/12/16
to
Il giorno domenica 12 giugno 2016 12:39:51 UTC+2, Kara M'bola ha scritto:

>
> La mieno sur lia vizaĝo perfekte reprezentas kiom amuza la ŝerco estis
> miaopinie. Tio estas: tute ne.
>
> Fonto: https://www.youtube.com/watch?v=mHvBvkSCx2w
>
> --
> :q!

Mi rigardis la videon sed mi ne komprenis kial li ne volis doni la ĝustan reston al sia kliento? Ĉu la kliento ŝuldis al li? Ĉu la monbileto estis falsa? Bo! :-)
----
Oto

Kara M'bola

unread,
Jun 12, 2016, 8:57:26 AM6/12/16
to
2016-06-12, Oto Tekihaki wrote:
> Il giorno domenica 12 giugno 2016 12:39:51 UTC+2, Kara M'bola ha scritto:
>
>>
>> La mieno sur lia vizaĝo perfekte reprezentas kiom amuza la ŝerco estis
>> miaopinie. Tio estas: tute ne.
>>
>> Fonto: https://www.youtube.com/watch?v=mHvBvkSCx2w
>>
>
> Mi rigardis la videon sed mi ne komprenis kial li ne volis doni la
> ĝustan reston al sia kliento? Ĉu la kliento ŝuldis al li? Ĉu la
> monbileto estis falsa? Bo! :-)

Tion la skeĉo ne klarigas al ni. Tial ĝi al mi plaĉas.

--
:q!

LeviPetro

unread,
Jun 12, 2016, 10:44:09 AM6/12/16
to
Mi povas preskaŭ tute konsenti kun Roland, sed mi kulpigis neniun nek ion.
Oni parolis pri obstakloj frontataj. Sen konsidero pri ili nenia adekvata
reago estas ebla. Cetere en miaj okuloj Esperanto ne estas varo prezentota
por vendo en iu merkato.

Petro

Oto Tekihaki

unread,
Jun 13, 2016, 8:53:37 AM6/13/16
to
Il giorno domenica 12 giugno 2016 11:16:51 UTC+2, Roland Schnell ha scritto:
> La primitivecon de la merkatiga ideo de Esperantistoj oni vidis en la plej grandaj kampanjoj: Ekzeple se oni postulas "LERNU!" tio signifas ke aliaj malpli rigoraj manieroj rilati al Esperanto ne estas tolerataj. Oni ne celas al amikoj de Esperanto, sed sole al adeptoj. Tio draste limigas la efikon kaj redonas certan selekton, kiu reagas la la postulo.
>
> Roland Schnell, Berlin, DE

Rolando: La primitivecon de la merkatiga ideo de Esperantistoj oni vidis en la plej grandaj kampanjoj: Ekzeple se oni postulas "LERNU!" tio signifas ke aliaj malpli rigoraj manieroj rilati al Esperanto ne estas tolerataj.

Oto: Kial ne? Nu, kompreneble, lingvo kiun oni parolas plejparte nur eternaj komencantoj devas zorgi por akirado de fluaj parolantoj de la lingvo.
Ni predikas ke Esperanto estas facila lingvo kaj en realeco ni estas plenaj de eternaj komencantoj. Kiel tion ni povas klarigi al novuloj?

Rolando: Oni ne celas al amikoj de Esperanto, sed sole al adeptoj. Tio draste limigas la efikon kaj redonas certan selekton, kiu reagas al la postulo.

Oto: Adepto aŭ ne, esperantisto estas tiu kiu parolas Esperanton. Amikoj de Esperanto kiuj ne parolas Esperanton, nur pruvas ke neniu lingvo estas tiel facila ke oni povu akiri ĝin sen lernado. Ĉu estus bona propagando por ni havi multajn amikojn kiuj tute ne parolas nian lingvon? Ĉu abundo de amikecoj similaj al tiu de la hungara humoristo Karinthi Frigyes estus dezirinda?

Hungara humoristo Karinthi Frigyes konfesas:
http://autodidactproject.org/other/karinthy_hv/karinthy_prelego.html
-----
Oto

Roland Schnell

unread,
Jun 13, 2016, 11:16:50 AM6/13/16
to
Am Montag, 13. Juni 2016 14:53:37 UTC+2 schrieb Oto Tekihaki:

>
> Oto: Adepto aŭ ne, esperantisto estas tiu kiu parolas Esperanton. Amikoj de Esperanto kiuj ne parolas Esperanton,

Amiko de Esperanto estas persono, kiu subtenas la (internan) ideon de Esperanto, sed ankoraux ne havis tempon por lerni. Per la rigoreco, ke oni devus paroli, oni rezignas pri multaj utilaj kontaktoj. Estas kialo por la malforto de Esperanto.

UNESKO estas unu ebla amiko kaj oni ne postulu de ili,lerni Esperanton.

Oto Tekihaki

unread,
Jun 13, 2016, 3:18:06 PM6/13/16
to
Nun mi komprenis. Jes, vi pravas. De neniu oni povas postuli ke li lernu Esperanton.

Oto

LeviPetro

unread,
Jun 14, 2016, 11:14:58 AM6/14/16
to
La fakto, ke la franca ministro pri edukado kaj instruado Jean Zay verkis
en la franca cirkuleron, per kiu Esperanto estis oficiale enkondukita en
la francan nacian edukadon, estas la plej grava politika ago iam ajn ĝis
nun farita en Francio favore al Esperanto, kaj ĝi estas efektive miloble
pli grava ol la demando, ĉu jes au ne li mem parolis Esperanton.

Aliflanke, la fakto (kontrolinda!) ke Esperanto efektive estus uzata en
la koridoroj de la Eŭropunia Parlamento, estus pli grava ol ĉiuj petskriboj
postulantaj la enkondukon de Esperanto en la oficialajn instancojn de
Eŭropunio.

Petro.

LeviPetro

unread,
Jun 14, 2016, 12:48:02 PM6/14/16
to

Jen ekstrakto el franca gazeta artikolo, kiun ni devas konsideri kiel
inter la plej seriozaj kaj favoraj al nia afero:

"La recette du "Doktor Espéranto"? Sur une base de langue romane (notamment italien et français), incorporer un peu de grammaire germanique (principalement allemand et anglais). Bien mélanger. Y ajouter un soupçon de grec ancien et enfin, une larme de langue slave (russe et polonais). Mélangez et vous obtenez une langue universelle, censée être compréhensible par le plus grand nombre."

(Traduko: "La recepto de "Doktor Espéranto"? Surbaze de latinida lingvo (notinde
itala kaj franca), enkorpigu iom da ĝermana gramatiko (ĉefe germana kaj angla).
Bone miksu. Aldonu iomete da antikva greka kaj fine unu larmon da slava lingvo
(rusa kaj pola). Miksu kaj vi ricevos universalan lingvon, supoze komprenebla
por la plimulto de homoj.")

El la legantoj, kies scivolemon povus veki tia frandinda salato?

Petro.

Roland Schnell

unread,
Jun 14, 2016, 2:50:23 PM6/14/16
to
Am Dienstag, 14. Juni 2016 17:14:58 UTC+2 schrieb LeviPetro:

>
> La fakto, ke la franca ministro pri edukado kaj instruado Jean Zay verkis
> en la franca cirkuleron, per kiu Esperanto estis oficiale enkondukita en
> la francan nacian edukadon,

Kaj nun estas amaso de Esperantistoj en Francio? Min ne vidas ilin!

Desuprismo neniam funkcias, sed bezonas tempon, gxis la plej lasta adepto formortis.

SIMONET Noël

unread,
Jun 15, 2016, 3:35:35 AM6/15/16
to

- Jes Jenis verajho .
- El desupre oni neniam povos imponi internacie alfabeton el kiu pluraj literoj neniam ekzistis en jam ekzistanta lingvo .
- Estas domaghe char la amaso da dezirantuloj por internacia lingvo estas pruvata .

Noël
.
.
.
.

LeviPetro

unread,
Jun 15, 2016, 10:00:56 AM6/15/16
to
Vi konfuzas ebligon kun desuprismo. La cirkulero de Jean Zay ebligis kaj plu
ebligas en Francio al esperantistoj, oficistoj de nacia instruado kaj edukado,
ke ili malfermu nedevigan kurson pri Esperanto. Mi ne disponas statistikon,
sed mia filino, nun emerita, malfermis tian kurson en sia liceo surbaze de
la cirkulero de Jean Zay, kaj pluraj el siaj lernantoj plu estas aktivaj
esperantistoj. La iniciato apartenas al la esperantistoj kaj estas do
_demalsupra_. La cirkulero ne estas magia bastono.

Kiam la cirkulero de Jean Zay estis publikigita en 1937, mi estis lernanto en
Liceo "Henri IV" en Parizo, kie la memoro pri Théophile Cart, iama profesoro
pri germanna lingvo en tiu liceo, ankoraŭ estis vigla. Samtempe aperis la
cirkulero, kiu kreis la eblecon de liberaj aktivecoj en la nacia edukado.
Tiu cirkulero estis tuj aplikata, kaj aperis en la Liceo Esperanto-klubo
kun pluraj dekoj da partoprenantoj, inter kiuj mi NE estis la plej aktiva.

Pri "desuprismo", en oktobro 1940 estis gluita sur la muro de la Liceo, en
strato Descartes, fronte al la Centra Librejo de Esperanto, la cirkulero de
Léon Bérard, ministro de la nazia registaro de Pétain, kiu MALPERMESIS disvastigon kaj instruadon de Esperanto. Ĉia libro en aŭ pri Esperanto aŭ
afiŝo pri Esperanto malaperis el la montrofenestro de la butiko, sed mi
plu okupiĝis pri mia amata ĉevaleto, Esperanto, sen ia respekto pri la
ordono de Bérard.

Mi ne scias, kie en la mondo estas amaso da Esperantistoj, sed estas fakto,
ke plej ĝenerale la disvastigo kaj instruado de Esperanto estas la laboro nur
de volontuloj, kiuj uzas por tio parton de sia disponebla tempo kaj plej
ofte aktivas nur je propra kosto. Tamen ili pagas impostojn same kiel tiuj
civitanoj, kiuj profesie instruas ne nur la anglan, la germanan, la hispanan
sed iun ajn lingvon aŭ dialekton (la diferenco inter lingvo kaj dialekto nur
estas politika), por kiu trovebla estas ekzamenisto. Tio havas nenian
rilaton kun "desuprismo" sed kun egalrajteco.

Ankaŭ estas fakto, ke esceptoj estas la lingvaj fakuloj (instruistoj,
sciencistoj, tradukistoj, interpretistoj), ĵurnalistoj kaj politikistoj,
kiuj honeste konfesas, kiam demanditaj, ke ili praktike nenion scias pri
Esperanto pli ol iu ajn malklerulo, krom la nomo (kiu tamen estas en ĉiuj
seriozaj vortaroj).

Petro.


"Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ AŬ Aŭ aŭ EŬ Eŭ eŭ"

Petro.

LeviPetro

unread,
Jun 15, 2016, 10:08:30 AM6/15/16
to
siaj lernantoj -> ŝiaj lernantoj.
Message has been deleted

LeviPetro

unread,
Jun 15, 2016, 11:24:11 AM6/15/16
to
La alfabeto de Esperanto kun siaj principe nedevigaj tipaj oportunaj literoj
ne estas pli "desupre trudata" ol kiu ajn alfabeto de kiu ajn lingvo.

Anstatau la karakterizaj literoj de Esperanto, chiu esperantisto rajtas uzi
ch, gh, hh, jh, sh kaj u, sed anstatau tiuj digramoj por mi vi povus uzi
kion ajn. Ech tekstojn, en kiuj la h'o de tiuj digramoj estas anstatauigita
per nenio kaj la digramoj mem per ?, mi facile legas.

Se tamen vi deziras uzi la specialajn literojn de Esperanto kaj tamen ne
trovas alian rimedon por tajpi ilin, vi povas (tio absolute ne estas deviga)
uzi la sekvantajn per simpla kopii/glui.

"Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ AŬ Aŭ aŭ EŬ Eŭ eŭ"

Cetere mi ne scias, kie estas la pruvita amaso da dezirantoj por internacia
lingvo. Pli amasa estas la inside trudita opinio, ke tiu deziro estas utopia.

Petro.
Message has been deleted

LeviPetro

unread,
Jun 15, 2016, 2:06:57 PM6/15/16
to


http://www.ina.fr/video/I00012375

"Chateaubriant, Goethe, Dante, ne estus multe servintaj Europon, se ili
estus iuj senpatriuloj, uzantaj iun integrigitan esperanton au volapukon."

(ridoj)

Roland Schnell

unread,
Jun 16, 2016, 4:38:00 AM6/16/16
to
Am Mittwoch, 15. Juni 2016 16:00:56 UTC+2 schrieb LeviPetro:

>
> Kiam la cirkulero de Jean Zay estis publikigita en 1937,
>

Mi komprenas, ke la efiko estas limigita, se 1940 okazis malpermeso de varbado por Esperanto.

Do estis episodo, kiu ne postlasis sxpurojn.

"Desuprismo" laux mia komprenso signifas, ke Esperantistoj atendas ion en la direkto de "fina venko" per agado de la nacia sxtato (intertempe ankaux UN kaj EU).

Kompreneble la instigo al la sxtataj instancoj estas de malsupre.

Desupristo petegas de la sxtato la instruadon de Esperanto - anstataux mem instrui sen permeso de iu alia instanco.

LeviPetro

unread,
Jun 16, 2016, 11:45:05 AM6/16/16
to
Mi ne komprenas, pri kio vi diras, ke ĝi estis epizodo, kiu ne lasis spurojn.
Ĉu temas pri la cirkulero de Jean Zay, aŭ pri la malpermeso de Bérard?
Fakte ambaŭ lasis spurojn almenaŭ en la dosiero "Esperanto" de la ministrejo
pri edukado kaj instruado.

Cetere desuprismo kaj demalsuprismo normale renkontiĝas kaj dialogas en
demokratio. Kiam mia urbo havis maldekstran urbestraron, mi mem demalsupre
instruis Esperanton en ejo afable desupre disponata de la urbestraro. Mi instruis Esperanton demalsupre ankaŭ en la desupra kadro de aktivaĵoj de la
entreprenkomitato de mia laborejo ĝis mia emeritiĝo. Mi desupre instruis
Esperanton al miaj infanoj kun ilia demalsupra konsento.

Mi ne atendas nek bezonas "finan venkon" por uzi Esperanton, nek identigas
min kiel membron de kultura diasporo esperantista.

Petro.

Oto Tekihaki

unread,
Jun 22, 2016, 9:15:49 AM6/22/16
to
BREXIT-anekdoto: En raportaĵo pri la referendumo ĉu Britio forlasu aŭ ne la Eŭropan Uninion, oni legas la jenan kurizaĵon "mi ne volas ke ĉiuj ĉirkaŭe kuru en lignoŝuoj parolante Esperanton" = "I don't want everybody running around in clogs, speaking Esperanto"

Mi ne komprenas. Devas esti ia miso ĉi tie. La lignoŝuoj probable reprezentas Nederlandon. Sed Esperanto kion reprezentas? Ĉu mikslingvon parolatan de turistoj? Ĉu temas pri tuteŭropeca piĝino?
Ekzemple: malbone parolata angla lingvo spicita kun kelkaj francaj, italaj, rusaj aŭ germanaj esprimoj? Ŝajnas ke por averaĝa eŭropano ekzistas nur tia Esperanto. La vera Esperanto, kiun nur ni konas, por ili jam delonge mortis.
------
Oto

Fabian Eugen

unread,
Jul 1, 2016, 2:04:32 PM7/1/16
to
Il giorno domenica 12 giugno 2016 11:16:51 UTC+2, Roland Schnell ha scritto:

Estas tradicio inter Esperantistoj, serĉi la kulpon ĉe la aliaj, neniam ĉe la Esperantistoj, la Espererantistaj organizoj, la speciala ideologio kaj la prezento en la publiko. La sukceso de ideo dependas de la kapablo reagi al ekstera kaj interna kritiko.

Eugenio: -Laŭ mia vidpunkto, la interna kritiko estas problemo sed la eksterna kritiko estas multe pli grava problemo. Ĝi estas simple neniiga. Zamenhof montris la kialon: http://www.steloj.de/esperanto/esenco/index.html


Rolando: Ni memoras, ke Esperanto starigis vanan kampanjon kontraŭ la "lingva imperiiso" (de la angla) en okcidento. Tio estis facile travideble truko aliĝi al la kontraŭimperiisma movado en la mondo kaj prezenti Esperanton kiel utila ilo en la batalo.

Eugenio: -Mi konsentas kun vi ke tiu kampanjo estis damaĝa por Esperanto. La kontraŭimperiisma movado estas tempoperdo por esperantistoj kiuj devas solvi problemon preskaŭ nesolveblan kaj multe pli gravan: Instrui lingvon al homoj kiuj plejparte tute ne havas emon lerni fremdajn lingvojn.

Rolando: Similan trukon oni post kelkaj jardekoj intencis apliki per la "Mondaj sociaj forumoj"

Eugenio: -Tiun trukon eble uzis tiuj forumoj, kaj ne inverse, por altiri nin en aferon kiu tute ne koncernas nian movadon kaj internacian lingvon ĝenerale.

Rolando: Sed fakte la Esperantistoj ne vere kontribuis en la menciitaj movadoj, ili nur deziris "vendi" sian lingvon.

Eugenio: -Esperanto estas ideo ĝis nun miskomprenata. Ĝi ne estas varo. Oni gajnis tre malmultan monon per Esperanto. Oni gajnis milfoje pli per la angla. Bonvolu informiĝi pri ĉi tiu fakto.

Rolando: La inteligenta agado de kelkaj Esperantistoj en socialismaj landoj montris, ke oni povas redukti la premon per modesta laboro, kiu kongruis kun la celoj de la ekstera socio.

Eugenio: -La inteligenta agado fare de la stalinisma diktaturo por entiri esperantistojn en siajn interesojn estis notinda. Ĝis kiam esperantistoj helpis ilin por havi informojn pri la okcidentaj "malamikaj landoj" ili estis subtenataj. Kiam ili ne plu estis utilaj ili estis senskrupule forigitaj, eĉ mortigitaj.

Rolando: La ordinara Esperantisto kaj precipe la gvidantoj, ne komprenas, ke Esperanto nur estas akceptata, se ĝi kontribuas al la bonfarto de la socio.

Eugenio: -Daŭrigante ĉi tiun tre disvastiĝintan pensmanieron, internacia lingvo estas tute senutila. Oni devas okupiĝi pri la bonfarto de la socio. La lingvon de la lando oni jam scias sen lerni ĝin. La angla ne estas problemo. Mi lernos ĝin morgaŭ aŭ postmorgaŭ, aŭ neniam, ne gravas. Sekve "esperantistoj lasu ilian fiksan ideon krei internacian lingvon". Ili okupiĝu pri la bonfarto de la socio. Mi diras bone?


Rolando: La Esperanto-Movado kutime nur petas ion de la socio (plej vaste: akcepti kiel mondlingvo), sed ne kapablas montri, kie Esperanto kaj la Esperantistoj nun povas kontribui.

-Estus tre malfacile montri tion al homoj por kiuj la ideo de internacia lingvo valoras nenion. De esperantistoj oni atendas ĉion ajn sed ne internacian lingvon, ĉar por averaĝa homo tiu niĉo estas jam okupita. Ĝi estas okupita de la angla lingvo. Sekve, esperantistoj okupiĝu pri io pli utila por la socio.Ktp… Parizaj ĵurnalistoj kiuj siatempe priridis Stephenson kiu havis la "ridindan" ideon krei kaleŝon senĉevalan, pensis iomete simile. Lian problemon solvis la tempo. Ni esperas ke ĝi solvos ankaŭ nian problemegon.

Eugenio

http://www.steloj.de/esperanto/esenco/index.html

Roland Schnell

unread,
Jul 5, 2016, 2:26:18 AM7/5/16
to
Am Freitag, 1. Juli 2016 20:04:32 UTC+2 schrieb Fabian Eugen:
> Il giorno domenica 12 giugno 2016 11:16:51 UTC+2, Roland Schnell ha scritto:
>
> Estas tradicio inter Esperantistoj, serĉi la kulpon ĉe la aliaj, neniam ĉe la Esperantistoj, la Espererantistaj organizoj, la speciala ideologio kaj la prezento en la publiko. La sukceso de ideo dependas de la kapablo reagi al ekstera kaj interna kritiko.
>
> Eugenio: -Laŭ mia vidpunkto, la interna kritiko estas problemo sed la eksterna kritiko estas multe pli grava problemo. Ĝi estas simple neniiga. Zamenhof montris la kialon: http://www.steloj.de/esperanto/esenco/index.html
>

Estas interesa sperto, kiel "Esperantisto" kapabals ignori cxiun kritikan ideon kaj dauxrigi sian vojon en la tradicia maniero.

La respondoj motras, ke Eugenio komprenis nenion! Kaj supozeble neniam komprenos.

Fabian Eugen

unread,
Jul 5, 2016, 5:11:36 AM7/5/16
to
Il giorno martedì 5 luglio 2016 08:26:18 UTC+2, Roland Schnell ha scritto:

> >
>
> Estas interesa sperto, kiel "Esperantisto" kapabals ignori cxiun kritikan ideon kaj dauxrigi sian vojon en la tradicia maniero.
>
> La respondoj motras, ke Eugenio komprenis nenion! Kaj supozeble neniam komprenos.

Ĝuste tion mi volis diri pri vi. Nun jam ne valoras la penon perdi eĉ vorton pli. Ne akuzu min ke mi ne naskiĝis en via lando kaj ke mi ne plu estas juna. Mi diras tion ĉar vi kapablas akuzi esperantistojn eĉ pri tio. Okazas ke persono kiu nenion faris por Esperanto, trovas ĉiam vortojn por akuzi esperantistojn.
Nenio nova sub la suno.

http://www.google.com/url?q=http%3A%2F%2Fwww.steloj.de%2Fesperanto%2Fesenco%2Findex.html&sa=D&sntz=1&usg=AFQjCNE4Xm1S3VJ4g1XQAkIUlN07amtpoA

Eugenio

Fabian Eugen

unread,
Jul 5, 2016, 7:32:54 AM7/5/16
to
Il giorno martedì 7 giugno 2016 08:51:31 UTC+2, Roland Schnell ha scritto:
> Am Sonntag, 5. Juni 2016 14:24:45 UTC+2 schrieb Oto Tekihaki:
>
> >
> > PS: Jen la alia: https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1376732135676717&set=pcb.10154034217690289&type=3&relevant_count=4
> > -----
> Mi ne scias, al kiu utilas la grafikajn ludojn?
>
> La slogano en Esperanto ne estas komprenebla ekster Esperantistoj.
>
> Mia propra sperto pri grafika manipulado montras, ke Esperantistoj ne havas humoron kaj ne pretas akcepti, se iu mizuzas la lingvon.

-Mi konstatis ĝuste la kontraŭon. Vi diris: *Mi ne scias, al kiu utilas la grafikajn ludojn?* kaj neniu esperantisto protestis pro via sisterona akuzativo. Ĉu vi ne pensas esti iomete tro kritikema? Kian malbonon faris al vi la esperantistoj?

Eugenio

LeviPetro

unread,
Jul 5, 2016, 12:34:12 PM7/5/16
to
Estas tamen evidente, ke sen la esperantistoj la problemo pri Esperanto
jam de longe estus solvita. :-)

Petro.

Fabian Eugen

unread,
Jul 5, 2016, 8:38:22 PM7/5/16
to
Kiamaniere? :-)

Eugenio

LeviPetro

unread,
Jul 6, 2016, 4:08:05 AM7/6/16
to
Tute kontentige por neesperanistoj. :-)

Petro.

Fabian Eugen

unread,
Jul 6, 2016, 6:55:35 AM7/6/16
to
Il giorno mercoledì 6 luglio 2016 10:08:05 UTC+2, LeviPetro ha scritto:
> > > Estas tamen evidente, ke sen la esperantistoj la problemo pri Esperanto
> > > jam de longe estus solvita. :-)
> > >
> > > Petro.
> >
> > Kiamaniere? :-)
> >
> > Eugenio
>
> Tute kontentige por neesperanistoj. :-)
>
> Petro.

La ĝusta tempo alvenos, sufiĉas havi paciencon gxis kiam "la plej lasta adepto formortis".

Eugenio ;-)

LeviPetro

unread,
Jul 6, 2016, 5:51:39 PM7/6/16
to
Ve! Tio estas vana espero: la sperto montras, ke kie Esperanto shajnas definitive mortinta, suficha estas hazarda renkontigho de scivolemulo
kun elementa lernolibro por revivigi la movadon. 8-D

Petro.

Fabian Eugen

unread,
Jul 15, 2016, 5:05:14 PM7/15/16
to
Fakte ankaŭ por mi temis pri hazarda renkontiĝo de scivolemulo kun elementa lernolibro kiun mi ekvidis en la montrofenestro de fotisto. Tiu lernolibro estis la revuo "Nuntema Bulgario". Almenaŭ je la komenco mi lernis Esperanton preskaŭ nur aŭtodidakte, divenante ĝiajn gramatikerojn. Poste mi alĝustigis kelkajn miajn erarojn legante esperantajn librojn kaj revuojn. Sed mi jam estis dulingvulo. Por unulingvulo la afero estas multe pli malfacila. Ekzistas ankaŭ la fakto ke la mondo ŝanĝiĝis. Je la komenco de la 20-a jarcento, kiam la latina lingvo estis deviga studobjekto, Esperanto ŝajnis ekstreme facila lingvo. Nuntempe, junuloj kiuj rezonas laŭ anglalingvaj gramatikaj terminoj, ne tuj komprenas la Fundamenton. Inter diversaj etnoj povas esti granda diferenco. Ekzemple, italoj lernas pli facile la vortostokon,  hungaroj lernas pli facile la gramatikon. Ne ekzistas fremda lingvo kiun oni ne devus lerni. Bedaŭrinde oni povas ekregi eĉ ne Esperanton sen lerni ĝin. Kio ege malfaciligas lernadon de etnaj lingvoj estas la sennombraj esceptoj. Lernante Esperanton oni ŝparas multe da tempo, ĉar ĝia gramatiko estas preskaŭ senescepta.

Eugenio

Fabian Eugen

unread,
Jul 23, 2016, 10:11:18 AM7/23/16
to
Il giorno domenica 12 giugno 2016 14:57:26 UTC+2, Kara M'bola ha scritto:
> 2016-06-12, Oto Tekihaki wrote:
> > Il giorno domenica 12 giugno 2016 12:39:51 UTC+2, Kara M'bola ha scritto:
> >
> >>
> >> La mieno sur lia vizaĝo perfekte reprezentas kiom amuza la ŝerco estis
> >> miaopinie. Tio estas: tute ne.
> >>
> >> Fonto: https://www.youtube.com/watch?v=mHvBvkSCx2w
> >>
> >
> > Mi rigardis la videon sed mi ne komprenis kial li ne volis doni la
> > ĝustan reston al sia kliento? Ĉu la kliento ŝuldis al li? Ĉu la
> > monbileto estis falsa? Bo! :-)
>
> Tion la skeĉo ne klarigas al ni. Tial ĝi al mi plaĉas.
>
> --
> :q!

- Evidente vi pensas ke politikistoj estas entuziasmaj kiam ili aŭdas paroli pri Esperanto. :-)
------
Eugenio

Fabian Eugen

unread,
Jul 28, 2016, 8:08:53 AM7/28/16
to
Il giorno venerdì 3 giugno 2016 11:59:28 UTC+2, Johan Derks ha scritto:

>
> Mi deziras al vi multe da legoplezuroj kun “Balkana Verda Stelo”, elshutebla per
> https://drive.google.com/open?id=0B73gFFtIyHmEelRWY3RYYVA3VTA
> Redaktanto Johan Derks

Tre interese. Elkoran dankon Johano. La fejsbukaj diskutoj forprenas tiom da tempo ke restas preskaŭ neniom por aliaj legaĵoj. Bedaŭrinde ĉar ekzistas interesaj legindaĵoj kiel ekzemple Balkana Verda Stelo. Mi konsilas ĝin ankaŭ por komencantoj kaj progresantoj.

https://drive.google.com/open?id=0B73gFFtIyHmEelRWY3RYYVA3VTA
--------
Eugenio

------------------------
> PS: Bonvolu memori, ke tiu ĉi revuo ne estas nur reta revuo, sed estas eldonata por esperantistoj en dek unu sud-orientaj landoj, kiuj apartenas au limas al Balkano.
> Vi povas aboni por unu jaro kontraŭ pago de 16 eŭroj al konto kun kodo bvst-n ĉe UEA (plej malmultekosta pagomaniero per PAYPAL kaj fina...@co.uea.org).
> Pri rabato en kazo de pluraj abon(jar)oj petu johan...@gmail.com.
> Tiu ĉi mesaĝo estas sendita nur al retdiskutlistoj. Bonvolu vaste dissendi ĝin al tiuj kiuj eble ne membras en via retdiskutlisto.

Fabian Eugen

unread,
Aug 9, 2016, 1:58:16 AM8/9/16
to
Internacia alfabeto kun literoj legataj same de ĉiuj nacioj, ne ekzistas. Ekzemple la literon J kiun ĉeĥoj slovakoj, slovenoj, kroatoj, hungaroj, germanoj, italoj legas kiel ni, angloj(ĝ), francoj, rumanoj(ĵ), hispanoj(h) legas tute malsame.

Eugenio

LeviPetro

unread,
Aug 14, 2016, 10:45:45 AM8/14/16
to
La literoj kun supersignoj estas precipe oportunaj por tiuj, kiuj nepre
bezonas esprimiĝi, kvankam ili havas nenion por diri.

Petro.

Fabian Eugen

unread,
Aug 15, 2016, 1:08:53 AM8/15/16
to
Tiuj estas ĉeĥoj, slovakoj, slovenoj, kroatoj, francoj, hispanoj ktp. ĉu ne Petro?
Mi persone preferas tiujn kiuj parolas malmulte ĉar kiuj havas multon por diri, ofte intencas ĵeti polvon en viajn okulojn.

Vin salutas Eugenio!

Fabian Eugen

unread,
Aug 15, 2016, 11:15:11 AM8/15/16
to
Il giorno domenica 12 giugno 2016 12:39:51 UTC+2, Kara M'bola ha scritto:
> 2016-06-11, Oto Tekihaki wrote:
> > Il giorno venerdì 10 giugno 2016 17:13:53 UTC+2, Kara M'bola ha scritto:
> >> 2016-06-09, Oto Tekihaki wrote:
> >> >
> >> > Jen reago de politikistoj se vi proponas al ili Esperanton:
> >> > http://ridejo.ikso.net/assets/img/upload/original/77.jpeg
> >>
> >> https://images.cdn.yle.fi/image/upload/fl_keep_iptc,f_auto/q_80/w_300/v1429007399/17-24171552cebf18649c.jpg
> >>
> >
> > Mi estas scivola pri la identeco de tiu serioza portreto. Kiun ĝi
> > raprezentas? Ĉu tiu estas vi Kara M'bola?
>
> La mieno sur lia vizaĝo perfekte reprezentas kiom amuza la ŝerco estis
> miaopinie. Tio estas: tute ne.
>
> Fonto: https://www.youtube.com/watch?v=mHvBvkSCx2w


>
> --
> :q!

Eble por vi estas pli amuza ĉi tiu: https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1050790908347610&set=gm.10154041768055289
-------
Eugenio :-)

Fabian Eugen

unread,
Aug 15, 2016, 11:28:31 AM8/15/16
to
Il giorno mercoledì 15 giugno 2016 09:35:35 UTC+2, SIMONET Noël ha scritto:
> - Jes Jenis verajho .
> - El desupre oni neniam povos imponi internacie alfabeton el kiu pluraj literoj neniam ekzistis en jam ekzistanta lingvo .

> Noël

Certe. Ĉar nun ni vivas en demokratio. En antikveco al romianoj estis permesite ne imiti blinde la grekan alfabeton. En demokratio ne ekzistas tia libereco. La mono parolas, la hundo bojas. ;-)

Eugenio

http://www.steloj.de/esperanto/esenco/index.html

Kara M'bola

unread,
Aug 15, 2016, 2:18:08 PM8/15/16
to
2016-08-15, Fabian Eugen wrote:
> Il giorno domenica 12 giugno 2016 12:39:51 UTC+2, Kara M'bola ha scritto:
>> 2016-06-11, Oto Tekihaki wrote:
>> > Il giorno venerdì 10 giugno 2016 17:13:53 UTC+2, Kara M'bola ha scritto:
>> >> 2016-06-09, Oto Tekihaki wrote:
>> >> >
>> >> > Jen reago de politikistoj se vi proponas al ili Esperanton:
>> >> > http://ridejo.ikso.net/assets/img/upload/original/77.jpeg
>> >>
>> >> https://images.cdn.yle.fi/image/upload/fl_keep_iptc,f_auto/q_80/w_300/v1429007399/17-24171552cebf18649c.jpg
>> >>
>> >
>> > Mi estas scivola pri la identeco de tiu serioza portreto. Kiun ĝi
>> > raprezentas? Ĉu tiu estas vi Kara M'bola?
>>
>> La mieno sur lia vizaĝo perfekte reprezentas kiom amuza la ŝerco estis
>> miaopinie. Tio estas: tute ne.
>>
>> Fonto: https://www.youtube.com/watch?v=mHvBvkSCx2w
>
>
Vi pravas. Temas pri _iomete_ pli amuza ŝerco.

--
:q!

LeviPetro

unread,
Aug 15, 2016, 2:34:21 PM8/15/16
to
Tiu perforta konvinkprocedo ne ŝajnas al mi tre esperantista...:-(

Petro.

Kara M'bola

unread,
Aug 15, 2016, 6:02:36 PM8/15/16
to
Eble temas pri bazteĥnikoj de Vespertviro, ne pri esperantismo.

--
:q!

0 new messages