Jesuo en la dezerto, tentata de la diablo
http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/14022016.pdf
El la evangelio laŭ Luko 4, 1-13
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)
1a Dimanĉo de Karesmo – 14a de februaro 2016
La unuan dimanĉon de Karesmo la liturgio prezentas la tentadon en la Dezerto, laŭ la interpreto de Luko.
Ni legu. “Jesuo, plena de Sankta Spirito …”. Tio okazas post la bapto. Sur Jesuon post la bapto descendis la Sankta Spirito, kiu igis Lin la videbla bildo de la pardono kaj amo de Dio. “…, revenis el la regiono de Jordano, kaj la Spirito Lin kondukis por kvardek tagoj en la dezerton…”. La dezerto memorigas la eliron de Izraelo, kiam, post la sklaveco en Egiptujo, komenciĝis la vojaĝo al la promesita lando. Nun la promesita lando iĝis mem lando de sklaveco, de kiu Jesuo liberigu.
La religia institucio, por sia avantaĝo, prenis Dion kiel propraĵon sian, kaj celo de Jesuo estas la liberigo de tiu kondiĉo.
…
“Tiam la diablo, fininte la tentadon…,” Pri tentado Luko parolos pli malfrue, Lk 11,16) por difini ekdisputon de leĝmajstroj kontraŭ Jesuo: la sinnomantaj defendantoj de la doktrino estas perantoj de la diablo.
“…foriris de Li ĝis difinita momento. Kiu povas esti tiu difinita momento? Laŭ niaj konoj, tiu momento “estas tiu de la kruco, momento kruda, tragika de la fino de Jesuo”.,, kiam Lin mokis la estroj de la popolo dirante “se Li estas la Kristo, Li savu sin mem” (Lk 23, 35). Do Li uzu Sian kapablon por tio.
Sed Sian forton, Sian energion, Sian kapablon Jesuo neniam uzis por si mem, ĉiam por bono de aliaj. Ne por avantaĝo Sia sed por avantaĝo de la homoj, ne por vivo Sia, sed por vivo de aliaj. Kiu estas la diferenco inter Dio kaj la diablo? Dio estas amo celanta bonon por aliaj; la diablo estas povo reganta por bono sia.
Plej amike kaj frate
Marko