The accusative is _many times simpler_ than the many devices used in _so called_
"natural languages", which don't have it, to distinguish object from subject.
La akuzativo estas multajn fojojn pli simpla ol la multaj rimedoj uzataj en
_tiel nomataj_ "naturaj lingvoj", kiuj ne havas ĝin, por distingi objekton
disde subjekto. Ĉar Elhana ĉiam manovras por provoki rebatojn, kiuj povus
ŝajni atakoj kontraŭ la angla, mi donos ekzemplon el la franca.
"Marquise, vos beaux yeux me font mourir d'amour."
(Markizino, viaj belaj okuloj mortigas min pro amo.)
Tiu franca frazo estas preskaŭ same fleksebla, kiel ĝia ekvivalento en Esperanto. Kial?
- La verbo "font" indikas, ke la subjekto estas plurala kaj triapersona.
Aliaj formoj de la prezenco de "faire" (infinitivo de "font") estas, laŭ
personoj kaj nombroj: fais, fais, fait, faisons, faites. Sekve la subjekto
de la frazo nur povas esti plurala "vos beaux yeux". La ununombro de "vos"
estas "votre", de "beaux" (ina: belles) estas "beau" (ina: belle), de
"yeux" estas oeil (virgenra! sed "oreille" /orelo/ estas ingenra!).
- La rekta objekto nur povas esti "me", kiu laŭ formo nepre nur povas
esti komplemento. Ĝia loko nepre nur povas esti rekte antaŭ la verbo.
- Mi preterlasas rilatojn inter ortografio kaj fonetiko.
Dank'al tiuj "simplaj" faktoj, la sekvantaj vortgrupoj teorie estas
meteblaj en ajna ordo:
- Marquise
- vos beaux yeux
- me font
- mourir
- d'amour
Dankon por la "simpleco" de la senakuzativeco!
Petro.