Il giorno venerdì 2 dicembre 2011 22:11:58 UTC+1,
bko...@gmail.com ha scritto:
> Esperanta libromerkato 2001-2010
>
> "Vojaĝo en Esperanto-lando" - ĉampiono de la jardeko
>
> Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker okupis la unuan lokon en la
> furorlistoj de la Libroservo de UEA dum pluraj jaroj ekde la apero de
> ĝia reviziita kaj abunde ilustrita dua eldono en 2002. Ne mirinde, ke
> kun 3127 ekzempleroj tiu “perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro
> pri la Esperanto-kulturo” fariĝis la ĉampiono de la tuta jardeko
> 2001-2010.
>
> La jaraj furorlistoj de la Libroservo estas longa tradicio en nia
> revuo. Antaŭ 10 jaroj oni faris la unuan paŝon por komenci ankaŭ
> tradicion de jardekaj furorlistoj, kiam en la julia-aŭgusta numero
> 2001 aperis listo de 100 plej multe venditaj libroj kaj 20 ne-libroj
> en la periodo 1989-2000. La unua periodo estis 12-jara por inkluzivi
> ankaŭ la unuajn du jarojn ekde la komenco (en 1989) de la komputila
> administrado de la stokoj kaj vendoj de la Libroservo. Survoje al
> tradicio, jen la listo pri la unua jardeko de tiu ĉi jarmilo.
> Same kiel nun, ankaŭ en la listo de 2001 la unuan lokon gajnis
> lernolibro, Saluton! de Audrey Childs-Mee, de kiu dum 12 jaroj
> vendiĝis 3 233 ekz. Apero de aliaj lerniloj kaj de retaj kursoj
> duonigis ĝiajn vendojn (1 488 ekz.), sed ĝia nuna tria loko montras,
> ke ĝi plu estas ŝatata. Sur la dua loko en 2001 estis la adresaro de
> Pasporta Servo de TEJO, kiu konservis ĝin ankaŭ ĉi-foje (resp. 3 138
> kaj 2 960ekz.).
>
> Lerniloj, legolibroj, vortaroj k.a prilingvaj libroj tute nature estas
> la ĉefa grupo inter la plej furoraj titoloj. La plej vendita
> beletraĵo, ne verkita kun lingvoinstrua celo, estas la rakontaro
> Patrina koro de N. Nedelĉeva sur la 22-a loko (417 ekz.) – krom se
> estas fikcia ankaŭ La libro de la mirindaĵoj de Marko Polo (20-a kun
> 427 ekz.). La plej furora ne-prilingva scienca libro estas La kosmo
> kaj ni de D. Galadi-Enríquez kaj A. Wandel (84-a kun 190 ekz.).
>
> Oni atentu, ke temas pri furorlisto de la Libroservo de UEA kaj ne de
> la tuta Esperanta libromerkato. Por la titoloj eldonitaj de UEA/TEJO
> (indikitaj per *) la nombroj indikas iliajn totalajn vendojn, sed por
> la titoloj de aliaj eldonejoj nur tiujn vendojn, kiuj okazis tra UEA.
> La efektivaj vendokvantoj de ĉi-lastaj estas pli grandaj, ĉar iliaj
> eldonejoj vendis siajn varojn ankaŭ al aliaj libroservoj kaj
> individuaj klientoj. Tamen, nuntempe verŝajne tuta duono de la
> Esperanta libromerkato realiĝas tra UEA. Ankaŭ la nombro de UEA-
> eldonaĵoj en la jardeka listo kreskis: 38 en 2001; ĉi-foje 51.
>
> La mona vendosumo dum 2001-2010 estis € 1 253 530; dum 1991-2000 ĝi
> estis € 1 222 850. La sumo do kreskis 2,5%, kvankam malkreskis la ĉefa
> merkato de la Libroservo, la membraro de UEA. La averaĝa jara nombro
> de individuaj membroj estis 7280 dum 1991-2010 kaj 5860 dum 2001-2010,
> t.e. falo de 19,5%. Aliflanke, A. Korĵenkov kalkulis en La Ondo de
> Esperanto, ke la averaĝa prezo de novaj libroj plialtiĝis 38% (de €
> 8,22 al € 11,40). Ke la vendosumo de la Libroservo ne falis, nur parte
> dankindas al pli altaj prezoj. La ĉefa porcio konsistis el eldonaĵoj
> de UEA, kies prezoj estas regule reduktataj en postaj jaroj. Krome,
> multaj libroj, ĉu de UEA ĉu de aliaj, estis eldonitaj antaŭ longe – la
> plej malnovaj du en 1919 – kaj dum la lastaj 20 jaroj iliaj prezoj
> restis senŝanĝaj aŭ maplialtiĝis. Kiel ajn, lastatempe la vendiĝo de
> libroj ja malkreskas kaj tiu de DVD-oj k.a. ne kompensas tion. Kiel
> montras la listeto pri diskoj, en konkurso kun libroj nur tri el ili
> enirus la grandan liston.
>
> Osmo Buller
>
> Revuo ESPERANTO, n-ro 1253 (12), Decembro 2011
> p. 246-247
-------------------
OPINIOJ PRI "VOJAĜO" Donald Broadribb:

"La libro estas nedika, sed neordinare peza (duonkilograma!), ĉar presita sur altkvalita papero. Ampleksa kolekto de bildoj pri lokoj, homoj kaj libroj de Esperanto-lando kontribuas al la unikeco de tiu lernolibro-gvidlibro. Salutinda verko, kiu abunde plenumas la promeson de sia subtitolo: "Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo".
(Donald Broadribb, honora membro de UEA, eksa membro de la Akademio de Esperanto – AŬSTRALIO)
----------------------------
Proponas Eugenio