Le vendredi 3 avril 2015 13:33:42 UTC+2, Oto Tekihaki a écrit :
> Il giorno venerdì 3 aprile 2015 09:58:13 UTC+2, Marko Rauhamaa ha scritto:
> > Oto Tekihaki <neniu.adreso?gmail.eo>:
La ĉefa kaŭzo pri malfacileco de la akuzativo estas la misfamo, ke ĝi estas
malfacila. Kiam oni kredigas al komencanto, ke la akuzativo estas la plej
granda malfacilaĵo en Esperanto, li tuj pensas: "Mi do ne lernu tion nun,
sed pli malfrue". Pli malfrue estas tro malfrue: intertempe li kutimis
uzi ĝin kiel ajn, imite al multaj malnovaj esperantistoj.
Dua kaŭzo, pro kiu la akuzativo ŝajnas malfacila, estas ĝia neevitebla
alterno kun la nominativo, aldonita al la fakto, ke la vortero "n",
marko de la akuzativo, estas la dua el la plej oftaj vorteroj en Esperanto:
laŭ la "Statistiko de 50000 tekstvortoj" de Leo Blaas (Esperantologio
n-oj 2 kaj 3, Kopenhago 1951) ĝi situas ĝuste inter la "o", marko de
la substantivo kaj la "a", marko de la adjektivo. La okazoj "erari pri
la akuzativo" (manko aŭ misuzo) estas absolute la plej oftaj okazoj
erari en Esperanto. Ĉiuj vorteroj povas esti okazoj de eraro, sed la
plej oftaj vorteroj memkompreneble plej ofte donas la eblon erari. Oni
evidente pli malofte eraras pri "volont'", plej malofta vortero listigita
de Blaas.
La reguloj pri la akuzativo tamen principe estas tre simplaj: oni uzas
ĝin por tri celoj:
1- por indiki la objekton de aktiva verbo,
2- por indiki la direkton de movo,
2- anstataŭ la prepozicio "je", uzebla kiam mankas pli klare signifa
prepozicio.
Petro.
P.S. Mi estas "latinidulo". En mia gepatra lingvo, la akuzativo ne
ekzistas. Anstataŭ ĝi ekzistas diversaj rimedoj, kies lernado certe
estas pli komplika kaj subtila ol tiu de la akuzativo de Esperanto.
Tiu komplikeco de la gepatra lingvo estas la ĉefa kaŭzo pro kiu
Esperanto ŝajnas komplika al tiuj, kiuj ne provis lerni alian lingvon.