Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

oldaj pra-vortoj mi kaj ci kaj kiu

8 views
Skip to first unread message

Frans Cobben

unread,
Feb 18, 2019, 6:30:04 AM2/18/19
to
Sanskrita=mam
Hitita=ammuk
Greka=eme
Latina=me
Angla=me
Litova=mane
Albana=mua
Esperanta=mi

Sanskrita=tuvam
Greka=su
Latina=tu
Angla=thou
Armena=du
Toĥaria=twe
Olda Irlanda=tu
Litova=tu
Albana=ti
Esperanta=ci

Sanskrita=kas
Hitita=kuis
Greka=tis
Latina=quis
Angla=who?
Armena=ov
Toĥaria=kuse
Olda Irlanda=cia
Litova=kas
Albana=kush
Esperanta=kiu?

mian lindan dolĉan dankon al dokta klera Jayaram V(Hindu Website),





Marko Rauhamaa

unread,
Feb 18, 2019, 11:40:05 AM2/18/19
to
Frans Cobben <frans...@gmail.com>:

> Sanskrita=mam
> Hitita=ammuk
> Greka=eme
> Latina=me
> Angla=me
> Litova=mane
> Albana=mua
> Esperanta=mi

suome = minä (praurala)

<URL: https://en.wiktionary.org/wiki/Reconstruction:Proto-Uralic/min%C3%A4>

> Sanskrita=tuvam
> Greka=su
> Latina=tu
> Angla=thou
> Armena=du
> Toĥaria=twe
> Olda Irlanda=tu
> Litova=tu
> Albana=ti
> Esperanta=ci

suome = sinä < *cinä < *tinä (praurala)

<URL: https://en.wiktionary.org/wiki/Reconstruction:Proto-Uralic/tin%C3%A4>

> Sanskrita=kas
> Hitita=kuis
> Greka=tis
> Latina=quis
> Angla=who?
> Armena=ov
> Toĥaria=kuse
> Olda Irlanda=cia
> Litova=kas
> Albana=kush
> Esperanta=kiu?

suome = kuka (praurala)

<URL: https://en.wiktionary.org/wiki/Reconstruction:Proto-Uralic/ku->


Ĉu esperanto estas urala lingvo?!


Marko

LeviPetro

unread,
Feb 20, 2019, 11:05:29 AM2/20/19
to
Le lundi 18 février 2019 17:40:05 UTC+1, Marko Rauhamaa a écrit :
> Frans Cobben <franscobbenagmail.com>:
Laŭ iuj lingvistikaj fontoj, kies iuj spureroj restas al mi el frua juneco (t.e. de antaŭ duona jarcento plus kelkaj jardekoj), la hindeŭropaj, la finnugraj (ankaŭ nomataj uralaltajaj kaj samojedaj) kaj la semidaj lingvoj estus probable pra-prae parencaj.

"Samojeda" estas probable kalumnia nomo donita de rusoj al koncerna popolo. Ĝia signifo estas "kanibala". Tio povus rezulti de konfuzo inter "kanibalo" kaj "manĝanto de nekuirita viando".

La strukturo de Esperanto estas tiu de komercaj kodoj aranĝita por ŝajni familiara al hindeŭroplingvanoj. Tion Zamenhof ne tiel koncize esprimis sed detale prezentis en artikolo “El la Unua libro de la lingvo Esperanto”, kiun ĉiu povas retrovi en la Fundamenta Krestomatio (deksesa eldono 1939), p.241 kaj sekvantaj.

La vortaron de Esperanto prenis Zamenhof esence el latino. Li disiĝis de tiu principo ĉefe por eviti homonimojn, por nomi nociojn, kiujn oni ne trovas en latino aŭ por aliaj motivoj, kiujn oni pli malpli facile povas diveni. Iujn vortojn li tiris ne rekte el latino, sed el latinida lingvo, ofte el la franca kvankam ofte kun alia, specialigita senco. Elstara ekzemplo estas la vortoj “polvo, pulvoro, pudro, pulvo”, prenitaj el diversaj evoluaĵoj de la latina “pulvis”. Kelkajn tre ofte uzatajn vortojn li prenis el ĝermana fonto, sub meza formo inter la angla kaj la germana; ekzemple “ŝtono” el la angla “stone” kaj la germana “Ŝtein”.

Tio validas por la lingvo de la Fundamento (1905). De tiam la lingvo evoluis per aldono de vortoj, kiel en ĉiu ajn vivanta lingvo, ne ĉiam oportune, sed tio estus alia debato. Dank’al la Fundamento, la verkoj de la unuaj jaroj de Esperanto restas tute kompreneblaj. La aldonitaj vortoj pli kaj pli estas tiritaj el internacia komuna fonto. Neeviteble, la "falsaj amikoj" (vortoj similaj al aliaj, kiuj havas alian signifon) relative svarmas en Esperanto kiel en inter si parencaj lingvoj.

Petro.

LeviPetro

unread,
Feb 20, 2019, 11:15:32 AM2/20/19
to
Kompreneble, ne Ŝtein, sed Stein.

Petro.

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 20, 2019, 12:22:46 PM2/20/19
to
LeviPetro <levipes...@yahoo.fr>:
> Laŭ iuj lingvistikaj fontoj, kies iuj spureroj restas al mi el frua
> juneco (t.e. de antaŭ duona jarcento plus kelkaj jardekoj), la
> hindeŭropaj, la finnugraj (ankaŭ nomataj uralaltajaj kaj samojedaj) kaj
> la semidaj lingvoj estus probable pra-prae parencaj.

Tio estas probabla sed ne science pruvebla kaj do restas diveno.

Estas multegaj similaj divenoj. Ekzemple fama suoma asiriologo dilete
sed serioze proponas, ke la sumera estas urala lingvo.


Marko
0 new messages