Il giorno mercoledì 15 novembre 2017 15:03:35 UTC+1, LeviPetro ha scritto:
...................
Fakte tiu vorteto,
> placha au ne, estas necesa, kvankam iuj lingvoj ne distingas inter "chiu" kaj
> "chiuj"; interalie la china uzas ghin kiel formo de (difinita) pluralo.
>
> Petro.
Ĝi estas sendube necesa. Laŭ mi, estas neeble trovi vorton kiu senescepte plaĉas al ĉiuj teranoj. Foje eĉ en la propra gepatra lingvo estas vortoj kiuj ne plaĉas ĉar ili estas miskompreneblaj. Ekzemple en la hungara oni diras "Egészségedre!"= Je via sano! Sed se vi misprononcas la duan vokalon "é", ĝi signifas: "Sur vian tutan postaĵon!" :-) Tamen, neniu hungaro pensas reformi ĝin.… Esperanto estas tia kia ĝi estas. Estas du eblecoj: Aŭ akcepti ĝin, aŭ kabei. Reformado ne estas laboro por komencantoj kaj eternaj komencantoj... Cetere, la tempo por reformado estas ankoraŭ tre malproksime.:-)
Amike, Eugenio