<URL:
http://yle.fi/uutiset/kiinalaisten_heikko_englannin_taito_vaati
i_lentokentalta_erityispanostuksen__jopa_300000_lapikulkijaa_vuositta
in/9101706>
La nombro de ĉinaj turistoj tre kreskas dum la pasintaj jaroj.
[...] La plimulto de la ĉinoj ne scias la anglan lingvon. Do oni
devas servi ilin per la ĉina.
[...]
Ĝentileco kaj bona konduto estas laŭ Li la ĉefaĵoj, kiujn oni devas
atenti dum oni intertraktas kun ĉinoj. Ekzemple en vendejo ĉinon
ĉagrenas tio, se vendisto dum parolo uzas rektan nean esprimon.
– En Ĉinujo neniu volas ekhonti ĉe alia homo, do se vi volas servi la
klienton pli bone, estas preferinde eviti la vorton "ne". Estas pli
bone diri, ke eble mi povas helpi al vi alimaniere, konsilas Li.
Ĉinoj estas entuziasmaj aĉetantoj. Iam ĉinoj volas peti rabaton pri
varo. Ankaŭ tiam estas pli bone eviti la uzon de la vorto "ne".
– La mesaĝon estas pli bone esprimi nerekte. Oni povas diri ekzemple,
ke temas pri la norma prezo de la varo kaj ke nia praktiko estas
vendi la varon je ĉi tiu prezo, Li diras.
La ĉinoj mem ŝatas la servojn de la flughaveno de Helsinki. Yu Ang
Shen diras, ke li volis fari aĉetojn ĉe la flughaveno sed li iom
hezitis pri sia malbona scio de la angla lingvo. – Sed mi ekvidis la
ĉinlingvajn servejojn kaj gvidŝildojn. Servado ĉi tie estas bonega.
La homoj estas afablaj kaj ĝentilaj. Estas laŭdinde, ke oni servas
nin per la ĉina lingvo ĉie ĉe la flughaveno, Shen bondiras.
La flughaveno de Helsinki agis konkrete pro la kreskanta nombro de
ĉinaj pasaĝeroj por plibonigi la servojn. Ĉe la flughaveno nun estas
du servejoj celitaj speciale por ĉinoj [...] Eĉ dum nur junio kaj
julio 20 000 ĉinaj pasaĝeroj ricevis ĉe la flughaveno personan servon
per sia propra patrinlingvo.