Vi tro simpligas la problemon.
En Israelo estas historia tradicio akcepti la araban oficiale, simile
kiel la franca ne nur en Kebeko sed en tuta Kanado.
En Hindujo estas konscia kompromiso akcepti la anglan, por ke la hinda
lingvo ne estu trudata al aliaj lingvuloj, kiuj havas siajn proprajn
lingvojn, alfabetojn, kulturojn, k. t. p. La angla estas fremda por ĉiuj
kaj ne avantaĝigas unu etnon super diversaj aliaj. Same en Singapuro.
Tia kompromiso estas la espero de multaj Esperantistoj.
La plej malfacila problemo estas tiu de trudo de unu lingvo al aliaj per
migrado. Antaŭ centoj da jaroj oni akceptas, ke la germana kaj la latina
anstataŭis la keltan, la hungara venkis en Hungarujo, la turka en antaŭe
greka Turkujo. Eĉ antaŭ nur kelkcent jaroj la hispana, la portugala, kaj
la angla venkis en la Amerikoj, Aŭstralio, k. t. p.
Sed antaŭ nur cent-ducent jaroj restas disputoj. Laŭ mia takso, popoloj,
kiuj troviĝas en lokoj pro persekutoj kaj forpeloj, rajtas propravole
resti tie, kie ili nun estas, ekz. ciganoj, judoj, k. t. p. Estas aparte
malfacila problemo de albanoj, truditaj en Serbion per islamigemaj
turkoj, ne de sia propra intenco.
Sed trudo per konkero estas nesolvebla problemo por iuj, sovebla por
aliaj. Irlandanoj sendependiĝis sed ne kapablas revigligi la irlandan
keltan lingvon. Finnlando neniam estis sendependa aŭ memrega lando antaŭ
la lasta jarcento. Estas juste, ke tie oni akceptas koloniojn de svedoj
kaj rusoj, kiuj ne estas kreskantaj per enmigrado. Simile en Bulgario
oni akceptas turkan kaj tjurkan koloniojn, sed sen oficialigo de ties
lingvoj.
Tamen en Baltio, kie jam estis rusa malplimulto ek de la konkero de
Pollando dum la dekoka jarcento, oni perceptas danĝeron de perdo de
lingvo kaj kulturo per amasa enmigrado post perforta aneksiĝo dum Dua
mondomilito. Klare komprenante la senhelpan angligon de Irlando, la tri
baltaj landoj malakceptas oficialigon de la rusa, kaj devigas ĉiun
enloĝanton aspirantan al civitaneco regi la lokan lingvon. Simile en
Ĉinio lokanoj kontraŭas al entrudo de hanĉinoj, sed mankas al ili
rimedoj juste uzataj en baltaj landoj.
Estas speco de naciismo supozi, ke la finna solvo taŭgas ĉie.
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++