Elhana :
> LeviPetro:
> > Ĉiuj literoj de ĉiuj alfabetoj kaj ĉiuj karaktroj de ĉiuj skribsistemoj
> > estas "elpensitaj". :-)
>
> Absolutely not.
Absolute jes, ili senescepte ĉiuj estas 100% elpensitaj!
>
> There is an international writing system,
100% elpensita.
> consisting of 26 Latin letters (A-Z),
ĉiuj elpensitaj kaj arte modifitaj (per elpensitaj modifoj)!
> Arabic digits (0-9)
100% elpensitaj (la nulo plej malfrue)!
> and basic punctuation,
tute elpensita!
> and math signs.
Ĉiuj elpensitaj!
>
> There are various extensions of this set, to 256 characters or more.
Evidente, senescepte ĉiuj elpensitaj! ... kaj la organizo mem de la
tuto ankaŭ estas elpensita!
> Characters, comprising the Esperanto alphabet, are not found in the basic or any extended set,
Tiu manko estis konscia (elpensita!) elekto de la elpensintoj. Tamen en ASCII
256 jam principe estis la ebleco konstrui la esperantajn literojn per ^ kaj
"Backspace". Tiun principan eblecon pli malpli difektis praktiko de presistoj.
> therefore they are missing from the fonts.
ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ
> Also i want to remember, that the first condition of acceptance of Esperanto as League of Nations' working language was its adaptation to the international alphabet.
Elhana "volas memorigi" du mensogojn. Kontraŭe al ili:
1) Kiel Klivo jam rebatis, Esperanto estis kreita kun adapto al sensupersigna
alfabeto (Elhana mensoge nomas "internacia" la strikte minimuman anglan
alfabeton, per kiu ekzemple la angla vorto "attaché" ne estas skribebla). La
"kondiĉo de akcepto de la Ligo de Nacioj" estas elpensita de Elhana.
2) La neakcepto de Esperanto en la Ligo de Nacioj rezultis ne de teknika
motivo, sed de la rifuzo pro klarvorte esprimita ŝoviniste politika motivo
de la franca tiama registaro.
> Almost 100 years has passed, and no progress is observed here.
Efektive, tiurilata konduto de la registaroj apenaŭ progresis. Post 128 jaroj
da memstara disvolviĝo, Esperanto plu vivas esence per la propraj fortoj de
la esperantistoj, sendepende de registaroj, kiuj havas ja aliajn zorgojn ol
la internacian komunikadon en la intereso de la popoloj. La konstanta pozicio
de la franca registaro post la Dua mondmilito estas bazita sur stranga miksaĵo de la cirkulero de la ministro Léon Bérard (mortkondamnita post la Dua
mondmilito pro kunlaborado kun la nazioj), kiu malpermesis la instruadon de
Esperanto en la francaj lernejoj, kaj de la cirkulero de la ministro Jean Zay
(murdita de naziaj banditoj iom antaŭ la fino de la milito), mem esperantisto,
kiu favoris ĝin.
Memorinda tamen estas, ke la tezo pri kreo de Esperanto je la servo de juda
komploto celanta la sklavigon de la tutmonda nejudaro profite al la judaro,
baza motivo de la kontraŭesperantisma krucmilito de Elhana, nur estas kretena
antisemita elpensaĵo.
Petro.