Daŭrigo
> István Kovács: Eugen Fabian "Mi staras en mia ĉambro kaj elrigardas tra la fenestro rekte al la montaroj."
>
> Sufixcas "mi rigardas tra la fenestro", sed pro la KUNTEKSTO ankaux cxi tiu frazo estas tute bone komprenebla....Esperanto estas elasta lingvo. ...
DAŬRIGO 2-a
Eugen Fabian: Fakte la vorto "elrigardi" ( kinézni) havas duoblan sencon ankaű en la hungara: 1)*Úgy néz ki, hogy az idő meg fog változni* 2) *Úgy nézett ki az ablakból, mintha ki akarna ugrani.*

Gabányi Zoltán: Jes, vi pravas. Sed ekz. angla look out signifas atentu, kvankam look estas rigardu kaj out estas el. Se vi elrigardas el la fenestro de vagono, kaj oni diras al vi ke look out, tuj enprenu vian kapon aŭ akcidento povas okazi al vi.

István Kovács: Gabányi Zoltán La esprimoj de angla lingvo ne estas la temo de nia diskuto. Tio estas la afero de angla lingvo. Ankaux la hungaraj esprimoj devas ne influi Esperanton.

Gabányi Zoltán: Vorto elrigardi devenas el la rusa lingvo. La simileco de la rusa kaj hungara signifoj estas nura koincido.

István Kovács: Gabányi Zoltán Tio ne influas, ke la KUNTEKSTO ankaux en Esperanto bone orientigas, kion signifas la konkreta derivajxo.

Gabányi Zoltán: Jes, la kunteksto povas multe helpi. Laŭ la signifo de el kaj rigard| oni ne povas kompreni signifon de la Zamenhofa frazo: kiel belege la vestoj elrigardis!

Živanko Novakov: Gabányi Zoltán La sama signifo estas ankaŭ en la serba. Kvankam iel komprenebla ĝi estas nenatura kaj evitinda arkaikaĵo. Mi evitas ĝin ĉar uzo de "el" prefikse en "elrigardi" estas tiom fora de la ĉefa kaj figura signifoj ĝiaj, ke neniu kunteksto pova...Vidu pli

Živanko Novakov: Se en e-o oni multon pravigadus per kunteksto oni povus multegon eviti kaj fine E-o similus al la angla. Se oni faras vorton penu fari precizan kaj klaran vorton se estas eble - se ne estas eble tiam apogu sin al la kunteksto!

Gabányi Zoltán: István Kovács Mi volis demonstri ke elrigardi ne signifas la saman en ĉiu lingvo, kvankam ĝiaj morfemoj havas la saman signifojn en rusa, hungara, Esperanta kaj angla lingvoj.

Živanko Novakov: Eĉ se signifus tio ne sufiĉus akcepti ĝin. E-o ne estas nura kopiado de la lingvoj. La komprenebleco ne estas sufiĉa kialo por akcepto de iu esprimo.

Gabányi Zoltán: Živanko Novakov Tamen oni ne uzas verbon subpagi, kvankam en la hungara estas simila vorto (lefizet, le - suben, fizet - pagi).

Gabányi Zoltán: Tamen oni transprenis multajn stukturojn el Eŭropaj lingvoj.

Živanko Novakov: (ankaŭ en la serba estas "podplatiti", tamen en E-o ne funkcias "subpagi").Ĝuste pri tio mi komentas - oni ja prenas iujn logikojn, kutimojn de iuj lingvoj sed NE ĉiujn, eĉ se ili estas en ĉiuj aperantaj.
Antaŭ ol iu esprimo Esperantiĝu ĝi tamen devas esti analizata kelkaspekte - do ne senkritike (laŭ nur unu aspekto). Ankaŭ la jam ekzistantajn esprimojn oni rajtas anlizi kaj kritiki.

Gabányi Zoltán: Mi pensas ke celo de Zamenhof estis ke ĉiu vorto havu nur unusolan signifon. Ekzemple el la latina vorto tabula li faris tablon, tabulon kaj tabelon.

István Kovács: Gabányi Zoltán "celo de Zamenhof estis ke ĉiu vorto havu nur unusolan signifon"
Oni ja scias, ke tiu sopiro estas absolute neebla. La funkcimaniero de lingvoj (de ajna lingvo) malebligas tion.

Gabányi Zoltán: István Kovács Jes, sed Zamenhof ne estis lingvisto.

István Kovács: Gabányi Zoltán Lia lingvo tamen pli bone funkcias, ol iu ajn alia.

István Kovács: planlingvo

Gabányi Zoltán: Ĉu vere?

István Kovács: Gabányi Zoltán Cxu vi konas funkciantan internacian planlingvon de konsiderinda publiko krom Esperanto?

Gabányi Zoltán: Ne. Sed tio ne signifas ke Esperanto estas la plej bone funkcianta planlingvo en la mondo. Ekz. Bahasa Indonesia havas multe pli da parolantoj.

Chuck Smith: Ne.

Lazar-Jan Pospíšil Poustevník: post-el-ŝuto (klarigas Vikipedio
https://eo.wikipedia.org/wiki/Podkasto)Manage
Podkasto - Vikipedio
eo.wikipedia.org

Michał Ryszard Balicki: „Elŝuto”, jes. Sed de kie venis „post”?

Sergio de Sersank: "Podkasto (transliterumo de la anglalingva vorto podcast) aŭ postelŝuto, estas programo eldonita per la Interreto, en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni puŝkanalon kaj ricevi la novajn sonajn aŭ videajn dosierojn aŭtomate. Ĝi estas esence blogo, kies...Vidu pli

Michał Ryszard Balicki: Ne, la menciita nomo estas neuzata mistraduko aŭ simple tajperaro.

Gabányi Zoltán: Michał Ryszard Balicki Pod- devenas el iPod, -cast devenas el broadcast (dissendo).

Toño DB: Mi vidis ofte la vorton "retradio". Fakte, ĝi aperas en la nomo de du el la klasikaj podkastoj, "Pola retradio" kaj "Esperanta retradio".
Mi ankaŭ legis iam la vorton "ŝutradio", sed tio okazis antaŭlonge

Marek Mazurkiewicz: Retradio kaj podkasto diversaj ideoj

Toño DB: Bv ekspliki

Marek Mazurkiewicz: Radio signifas ke ke vi auskultas tiam kiam volas autoro(j). Podkasto havas RRSon. Do podkasto Pola Retradio ne estas radio.

Toño DB: Marek, tiu estas detalo, kaj ne pravigas novan vorton. Radio superis grandan evoluon, laŭlonge de sia historio, kaj ne pro tio necesis ŝanĝi la nomon. Vidu: nun oni aŭskultas ĝin per la reto, krom per la "radioj" (kiuj donis al ĝi ties nomon). Ĉu vi aŭskultas en la momento aŭ en aparta dosiero ne estas kialo por ne plu konsideri ĝin "radio"

Marek Mazurkiewicz: Mi pensas ke tio estas granda diferenco ne nur detalo.

Lee MillerGroup Admin: Ne.

Martin Thorenz: Ĉu ne "anstataŭigi"?

Sylvain Auclair Tia vorto anstataŭus la malnovan. Vi anstataŭigus la malnovan vorton per la nova.

Michał Ryszard Balicki: Mi opinias, ke ambaŭ vortoj estus ĝustaj. Kiam malantaŭ „por” staras i-verbo, ĝi povas uzi la objekton aperintan antaŭe kaj kiel sian subjekton, kaj kiel sian objekton.
Tial en la antaŭparolo de la „Dua Libro de l’ lingvo Internacia” Zamenhof skribis,...Vidu pli
César Dorneles:
Hieraŭ je 12:30ptm · Porto Alegre, Rio Grande do Sul, Brazil
Kial PIV (almenaŭ) ne registras la vortojn "inteligento" kaj "indiferento", tute naturajn derivaĵojn el la adjektivoj "indiferenta" kaj "inteligenta" - kapvortoj? Kial oni simple devas diri "indiferentECo-n" kaj "inteligentECo-n"? Mi vidas nenian logikon pri tio!
João José Santos: La vortaroj ne havas la devon prezenti ĉiujn derivaĵojn kaj kunmetitaĵojn.
La aldono de -o al adjektiva radiko donas al la nova vorto la sencon -eco. Kiel en "belo = beleco".
Tamen, nur scias tion tiuj, kiuj ellernis esperanton....Vidu pli

João José Santos: Ĉiam egale, do kial la vortaroj devas mencii tion?
Do apartenas al la gramatiko, ne al leksikologio.

Gabányi Zoltán: Beleco estas eco de io, kio esta bela. belo. Belo estas io, kio estas bela, rigardata en abstrakta, absoluta maniero.

João José Santos: Ne, belaĵo estas io bela. Belo estas beleco.

Gabányi Zoltán: Mallogikaj EC-formoj
Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj:...Vidu pli

Gabányi Zoltán: João José Santos Vi batalas kontraŭ PIV
http://vortaro.net/#belo

César Dorneles: Gabányi, danke, sed pri tio havas nenian dubon...

César Dorneles Gabányi, jes, rimarkas tion.

Ferdinand Cesarano: Eblas trovi nuancan malsamon inter "belo" kaj "beleco", inter XXXX-o kaj XXXX-eco, kie XXXX estas substantivo el adjektiva radiko
"Belo" estas la kvalito rigardata kiel fenomeno. Do ni rajtas diri ke la vidaj artoj pritraktas la belon....Vidu pli

Len Marobin: Sed oni devas kompreni, ke beleco ne estas kvalito de bela, sed kvalito de belo, kaj la vorto beleco ne enhavas en sia strukturo la vorton bela, sed nur la radikon bel/.

Lee Miller: Group Admin PIV estas grandega, profunda, kaj utila vortaro. Sed ĝi neniel estas perfekta. (Neniu vortaro estas perfekta). Ĝi estas la rezulto de homa laboro, kaj oni ne atendu ke la verkistoj kaj redaktistoj kapablis atenti ĉiun nuancon de ĉiu vorto.

Len Marobin: Pli kritikinda estas la balasta listigo/difino de > indiferenteco. Eco de iu indiferenta < Mi apenaŭ povus imagi la dikecon (eco de iu dika!) de PIV se oni listigos ĉiujn radikojn + -ec- kun tiu modela difino "eco de iu..." Se la difino ne helpas, almenaŭ la legado de la ekzemploj plej ofte helpas. Sed la konsilo en ĉi tiu fadeno pri la ellernado de la lingvo estas la plej valora.

Harri Laine: Iel mi sentas, ke ĉi tiaj demandoj montras miskomprenon pri la karaktero kaj kreopovo de nia lingvo. Kial oni listigu ĉiujn derivaĵojn en vortaroj, se la deriva sistemo estas bone lernita kaj lernebla? Oni povus same demandi, kial ne ĉiu ebla frazo estas metita en vortarojn (aŭ frazarojn).
La demando estis pri vortoj kiel "inteligento" kaj "indiferento", kaj tiaj demandoj povas havas kompreneblajn motivojn. La plej simpla derivado, anstataŭigo de vortklasa finaĵo per alia, ofte lasas dubojn kaj povas krei vastsignifajn vortojn. Ne estas klare, kion signifu i-vorto rekte derivita el o-vorto. Ege suspektinda estas ankaŭ la nuntempa modo instrui eĉ al komencantoj, ke "verbo el adjektivo" kaj "esti+adjektivo" estas plene egalvaloraj. Pro tiaj konsideroj mi komprenas la sencon de demandoj pri envortarigo de iuj simplaj derivaĵoj.
Mi trovis interesan escepton en Esperanta vortfarado. Oni faras el prepozicioj kaj -ul novajn vortojn per simpla kunmetado: superulo, subulo, antaŭulo, eksterulo, transulo. Sed jen estas escepto: posteulo, verŝajne pro tio ke Zamenhof ne volis uzi vorton postulo kun du malsamaj signifoj:
postulo: nepra kaj firme insista peto;
posteulo: tiu, kiu venas poste en tempo.
14 Balázs Wacha, Vitor Mendes kaj 12 aliaj

Joost Franssen: Simile estas interesa kazo: oni uzas ‘radoaro’ por ‘aro da radoj’ anstataŭ ‘radaro’ por eveti konfuzon kun la aparato ‘radaro’.

Antonio De Salvo: Oni ne miru, se kelkfoje oni devas aldoni ion al vortero, por eviti konfuzon aŭ por esprimi nuancon: ekzemple, radaro estas alia afero ol radoaro (rado-aro), unuenaskito (unue-naskito) estas alia afero ol ununaskito (unu-naskito), unuaaĵo (unua-aĵo) es...Vidu pli

Antonio De Salvo: En "posteulo", "poste" ne estas prepozicio (post), des malpli sufikso, sed adverbo (poste). Do, tute laùregule "poste-ulo", per la kunmeto de la du eroj, laù la 11-a regulo.

Gabányi Zoltán: Post estas prepozicio, -ul estas sufikso. Oni ne uzas vortojn antaŭeulo kaj ekstereulo, nur antaŭulo eksterulo estas uzataj.

István Kovács: Gabányi Zoltán Ripete: "Posteulo" estas derivita ne el "post" sed el "poste" = ulo kiu venis poste. Mortis la regxo, POSTE venis lia POSTEulo.

István Kovács: Vidu: unutaga/unuAtaga ktp.

Gabányi Zoltán: István Kovács El kio estas derivita antaŭulo?

Antonio De Salvo: Cetere: se temas pri prepozicioj, antaù-iri restas alia afero ol antaùen-iri

Gabányi Zoltán: Jes, inter la signifoj de antaŭiri kaj antaŭeniri vere estas diferenco.

Antonio De Salvo: Por refreŝigi mian memoron, mi ĵus konsultis la “Fundamento”-n (tra la jardekoj, oni komplikis la lingvon, pli-malpli “inventante” regulojn, kiuj ne ekzistas). Nenie mi trovis, ke sufiksoj havu malsaman pritrakton ol aliaj vorteroj. La sola regulo, kiu...Vidu pli

Gabányi Zoltán: Pri antaŭenigi mi konsentas kun vi. Sed laŭ mia opinio en posteulo oni lasis -e ĝuste por tio ke ĝi diferencu de postulo.

Janez Jug: Jes.
Fakte la vorto "elrigardi" ( kinézni) havas duoblan sencon ankaű en la hungara: 1)*Úgy néz ki, hogy az idő meg fog változni* 2) *Úgy nézett ki az ablakból, mintha ki akarna ugrani.*

Gabányi Zoltán: Jes, vi pravas. Sed ekz. angla look out signifas atentu, kvankam look estas rigardu kaj out estas el. Se vi elrigardas el la fenestro de vagono, kaj oni diras al vi ke look out, tuj enprenu vian kapon aŭ akcidento povas okazi al vi.

István Kovács: Gabányi Zoltán La esprimoj de angla lingvo ne estas la temo de nia diskuto. Tio estas la afero de angla lingvo. Ankaux la hungaraj esprimoj devas ne influi Esperanton.

Gabányi Zoltán: Vorto elrigardi devenas el la rusa lingvo. La simileco de la rusa kaj hungara signifoj estas nura koincido.

István Kovács: Gabányi Zoltán Tio ne influas, ke la KUNTEKSTO ankaux en Esperanto bone orientigas, kion signifas la konkreta derivajxo.

Gabányi Zoltán: Jes, la kunteksto povas multe helpi. Laŭ la signifo de el kaj rigard| oni ne povas kompreni signifon de la Zamenhofa frazo: kiel belege la vestoj elrigardis!

Živanko Novakov: Gabányi Zoltán La sama signifo estas ankaŭ en la serba. Kvankam iel komprenebla ĝi estas nenatura kaj evitinda arkaikaĵo. Mi evitas ĝin ĉar uzo de "el" prefikse en "elrigardi" estas tiom fora de la ĉefa kaj figura signifoj ĝiaj, ke neniu kunteksto pova...Vidu pli

Živanko Novakov: Se en e-o oni multon pravigadus per kunteksto oni povus multegon eviti kaj fine E-o similus al la angla. Se oni faras vorton penu fari precizan kaj klaran vorton se estas eble - se ne estas eble tiam apogu sin al la kunteksto!

Gabányi Zoltán: István Kovács Mi volis demonstri ke elrigardi ne signifas la saman en ĉiu lingvo, kvankam ĝiaj morfemoj havas la saman signifojn en rusa, hungara, Esperanta kaj angla lingvoj.

Živanko Novakov: Eĉ se signifus tio ne sufiĉus akcepti ĝin. E-o ne estas nura kopiado de la lingvoj. La komprenebleco ne estas sufiĉa kialo por akcepto de iu esprimo.

Gabányi Zoltán: Živanko Novakov Tamen oni ne uzas verbon subpagi, kvankam en la hungara estas simila vorto (lefizet, le - suben, fizet - pagi).

Gabányi Zoltán: Tamen oni transprenis multajn stukturojn el Eŭropaj lingvoj.

Živanko Novakov: (ankaŭ en la serba estas "podplatiti", tamen en E-o ne funkcias "subpagi").Ĝuste pri tio mi komentas - oni ja prenas iujn logikojn, kutimojn de iuj lingvoj sed NE ĉiujn, eĉ se ili estas en ĉiuj aperantaj.
Antaŭ ol iu esprimo Esperantiĝu ĝi tamen devas esti analizata kelkaspekte - do ne senkritike (laŭ nur unu aspekto). Ankaŭ la jam ekzistantajn esprimojn oni rajtas anlizi kaj kritiki.

Gabányi Zoltán: Mi pensas ke celo de Zamenhof estis ke ĉiu vorto havu nur unusolan signifon. Ekzemple el la latina vorto tabula li faris tablon, tabulon kaj tabelon.

István Kovács: Gabányi Zoltán "celo de Zamenhof estis ke ĉiu vorto havu nur unusolan signifon"
Oni ja scias, ke tiu sopiro estas absolute neebla. La funkcimaniero de lingvoj (de ajna lingvo) malebligas tion.

Gabányi Zoltán: István Kovács Jes, sed Zamenhof ne estis lingvisto.

István Kovács: Gabányi Zoltán Lia lingvo tamen pli bone funkcias, ol iu ajn alia.

István Kovács: planlingvo

Gabányi Zoltán: Ĉu vere?

István Kovács: Gabányi Zoltán Cxu vi konas funkciantan internacian planlingvon de konsiderinda publiko krom Esperanto?

Gabányi Zoltán: Ne. Sed tio ne signifas ke Esperanto estas la plej bone funkcianta planlingvo en la mondo. Ekz. Bahasa Indonesia havas multe pli da parolantoj.

Chuck Smith: Ne.

Lazar-Jan Pospíšil Poustevník post-el-ŝuto (klarigas Vikipedio
https://eo.wikipedia.org/wiki/Podkasto)Manage
Podkasto - Vikipedio
eo.wikipedia.org

Michał Ryszard Balicki: „Elŝuto”, jes. Sed de kie venis „post”?

Sergio de Sersank: "Podkasto (transliterumo de la anglalingva vorto podcast) aŭ postelŝuto, estas programo eldonita per la Interreto, en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni puŝkanalon kaj ricevi la novajn sonajn aŭ videajn dosierojn aŭtomate. Ĝi estas esence blogo, kies...Vidu pli

Michał Ryszard Balicki: Ne, la menciita nomo estas neuzata mistraduko aŭ simple tajperaro.

Gabányi Zoltán: Michał Ryszard Balicki Pod- devenas el iPod, -cast devenas el broadcast (dissendo).

Toño DB: Mi vidis ofte la vorton "retradio". Fakte, ĝi aperas en la nomo de du el la klasikaj podkastoj, "Pola retradio" kaj "Esperanta retradio".
Mi ankaŭ legis iam la vorton "ŝutradio", sed tio okazis antaŭlonge

Marek Mazurkiewicz: Retradio kaj podkasto diversaj ideoj

Toño DB: Bv ekspliki

Marek Mazurkiewicz: Radio signifas ke ke vi auskultas tiam kiam volas autoro(j). Podkasto havas RRSon. Do podkasto Pola Retradio ne estas radio.

Toño DB: Marek, tiu estas detalo, kaj ne pravigas novan vorton. Radio superis grandan evoluon, laŭlonge de sia historio, kaj ne pro tio necesis ŝanĝi la nomon. Vidu: nun oni aŭskultas ĝin per la reto, krom per la "radioj" (kiuj donis al ĝi ties nomon). Ĉu vi aŭskultas en la momento aŭ en aparta dosiero ne estas kialo por ne plu konsideri ĝin "radio"

Marek Mazurkiewicz: Mi pensas ke tio estas granda diferenco ne nur detalo.

Lee MillerGroup Admin Ne.

Martin Thorenz: Ĉu ne "anstataŭigi"?

Sylvain Auclair: Tia vorto anstataŭus la malnovan. Vi anstataŭigus la malnovan vorton per la nova.

Michał Ryszard Balicki: Mi opinias, ke ambaŭ vortoj estus ĝustaj. Kiam malantaŭ „por” staras i-verbo, ĝi povas uzi la objekton aperintan antaŭe kaj kiel sian subjekton, kaj kiel sian objekton.
Tial en la antaŭparolo de la „Dua Libro de l’ lingvo Internacia” Zamenhof skribis,...Vidu pli
César Dorneles:
Hieraŭ je 12:30ptm · Porto Alegre, Rio Grande do Sul, Brazil
Kial PIV (almenaŭ) ne registras la vortojn "inteligento" kaj "indiferento", tute naturajn derivaĵojn el la adjektivoj "indiferenta" kaj "inteligenta" - kapvortoj? Kial oni simple devas diri "indiferentECo-n" kaj "inteligentECo-n"? Mi vidas nenian logikon pri tio!
João José Santos La vortaroj ne havas la devon prezenti ĉiujn derivaĵojn kaj kunmetitaĵojn.
La aldono de -o al adjektiva radiko donas al la nova vorto la sencon -eco. Kiel en "belo = beleco".
Tamen, nur scias tion tiuj, kiuj ellernis esperanton....Vidu pli

João José Santos: Ĉiam egale, do kial la vortaroj devas mencii tion?
Do apartenas al la gramatiko, ne al leksikologio.

Gabányi Zoltán: Beleco estas eco de io, kio esta bela. belo. Belo estas io, kio estas bela, rigardata en abstrakta, absoluta maniero.

João José Santos: Ne, belaĵo estas io bela. Belo estas beleco.

Gabányi Zoltán: Mallogikaj EC-formoj
Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj:...Vidu pli

Gabányi Zoltán: João José Santos Vi batalas kontraŭ PIV
http://vortaro.net/#belo

César Dorneles: Gabányi, danke, sed pri tio havas nenian dubon...

César Dorneles: Gabányi, jes, rimarkas tion.

Ferdinand Cesarano: Eblas trovi nuancan malsamon inter "belo" kaj "beleco", inter XXXX-o kaj XXXX-eco, kie XXXX estas substantivo el adjektiva radiko
"Belo" estas la kvalito rigardata kiel fenomeno. Do ni rajtas diri ke la vidaj artoj pritraktas la belon....Vidu pli

Len Marobin: Sed oni devas kompreni, ke beleco ne estas kvalito de bela, sed kvalito de belo, kaj la vorto beleco ne enhavas en sia strukturo la vorton bela, sed nur la radikon bel/.

Lee Miller: Group Admin PIV estas grandega, profunda, kaj utila vortaro. Sed ĝi neniel estas perfekta. (Neniu vortaro estas perfekta). Ĝi estas la rezulto de homa laboro, kaj oni ne atendu ke la verkistoj kaj redaktistoj kapablis atenti ĉiun nuancon de ĉiu vorto.

Len Marobi: n Pli kritikinda estas la balasta listigo/difino de > indiferenteco. Eco de iu indiferenta < Mi apenaŭ povus imagi la dikecon (eco de iu dika!) de PIV se oni listigos ĉiujn radikojn + -ec- kun tiu modela difino "eco de iu..." Se la difino ne helpas, almenaŭ la legado de la ekzemploj plej ofte helpas. Sed la konsilo en ĉi tiu fadeno pri la ellernado de la lingvo estas la plej valora.