Estas donita al Mi ĉia potenco en la ĉielo kaj sur la tero
Fino de la evangelio laŭ Mateo 28, 16-20
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)
Ĉieleniro de Jesuo, 28-an de Majo 2017
Vi povas legi la tutan komenton pri la Evangelio ĉi tie:
https://www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/28052017.pdf
La epizodon de la ĉieleniro de Jesuo ni trovas nur en la evangelio de Luko, kaj en la kroma finaĵo de la evangelio de Marko, sed ne en la ceteraj evangeliistoj, nek en Mateo, nek en Johano, sed la mesaĝo de la evangeliisto Luko estas tute sama kiel tiu de la aliaj: tiu de Jesuo ne estas disiĝo, sed apudeco, ne estas malproksimeco, sed ĉeesto eĉ pli intensa, ĉar Jesuo estas en la pleneco de la dia kondiĉo. La finaĵo de la evangelio de Mateo estas kvin versikloj, en kiuj la evangeliisto enfermas, resumas sian tutan evangelion.
…
La fina certigo de Jesuo: “Kaj sciu, ke Mi estos (pli ĝuste: estas) kun vi”, jen la temo, la gvida principo de la tuta evangelio. Je la unua ĉapitro, versiklo 23-a, la evangeliisto estis indikinta Jesuon kiel “Dion kun ni”; ĉirkaŭ je la mezo de la evangelio Jesuo estis dirinta, ke li estas kun siaj disĉiploj: “kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili”; kaj nun la vortoj de Jesuo konkludas per la certigo pri lia ĉeesto: “kun vi ĉiam, ĝis“, nu, la nova versio de la Itala Episkopara Konferenco (kaj la teksto de la Esperanta Meslibro) skribas “la fino de la mondo”, sed estis pli bona la iama itala versio (kaj la teksto en Esperanto de la Londona Biblio), kiu diris “ĝis la maturiĝo de la mondaĝo”. Ne temas pri fino de la mondo, sed pri fino de la tempo, kio ne indikas datlimon, sed la kvaliton de ĉeesto; jen do la signifo de la lastaj vortoj de Jesuo: “mi estas meze de vi por ĉiam”.
Kaj la evangeliisto, kiu malfermis sian evangelion rilatigante sin al la libro de Genezo (en la greka originalo, la evangelio de Mateo komenciĝas per la esprimo “Libro de genezo de Jesuo Kristo”), ĝin fermas per rilatigo al la lasta libro de la hebrea Biblio, la dua libro de Kronikoj, kie estas la invito de Ciro, reĝo de Persujo, kiu diras al la juda popolo: “La Sinjoro, Dio de la ĉieloj, donis al mi ĉiujn regnojn de la tero, kaj komisiis min konstrui al Li templon en Jerusalemo de Judujo. Ĉiu do el la juda popolo, reiru tiucele kun sia Dio al sia lando.”. Ĝi estas la invito de Ciro al la judoj eliri el lia regno por reiri al Izraelo, kaj konstrui al Li templon. Ankaŭ Jesuo invitas siajn disĉiplojn iri, forlasi la religian institucion, tamen ne konstrui templon, ĉar la komunumo de la disĉiploj estos la nova templo, kie manifestiĝas la amo, la mizerikordo de la Sinjoro.
Plej amike kaj frate
Marko
#homiliojenEsperanto