Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Ĉiuj manĝis kaj satiĝis

9 views
Skip to first unread message

Marko_IT

unread,
May 27, 2016, 3:52:00 PM5/27/16
to
Ĉiuj manĝis kaj satiĝis

http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/Omelie/29052016.pdf

El la evangelio laŭ Luko 9, 11b-17
(Komento de Alberto Maggi, fratulo OSM)

Soleno de la Sanktegaj Korpo kaj Sango de Kristo 22-a de majo 2016

“Jesuo kun siaj disĉiploj estis foririnta aparte al Betsaida, ekster la Judea teritorio. Sed la homamasoj, eksciinte tion, sekvis Lin (Lk 9, 10). La homamasoj sentas sin allogataj de Jesuo, ĉar en Lia mesaĝo ili perceptas la respondon de Dio al la bezono de kompleteco, kiun ĉiu persono portas en si.


Jesuo prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj levante la okulojn al la ĉielo,… (do, estante intime kunligita kun Dio) “ilin benis, …,por komprenigi, ke pano kaj fiŝoj ne plu estas propra posedaĵo, sed donaco de Dio, kaj la donacoj de Dio estas kunpartigendaj, por multobligi la efikon de Lia krea ago.

“…dispecigis kaj liveris al la disĉiploj por disdono al la amaso. La disĉiploj ne posedas la panon: ili estas servistoj, kies tasko estas la disdonado. Ili ne rajtas decidi, kiu prenu tiun panon, kiu partoprenu en tiu manĝo. Ili nur disdonu.

Tamen unuavide io mankas, rito tre grava en juda manĝo: la puriĝo. Kial Jesuo ne postulas, ke la amaso sin purigu por esti inda je tiu manĝo? Luko anticipas la grandan novaĵon de Jesuo: la religio instruas, ke la homo purigu sin por inde akcepti la Sinjoron; laŭ Jesuo la akcepto de la Sinjoro estas per si mem la puriĝo, pro kio oni estas inda je Li.

Kaj jen la konkludo: “Ĉiuj manĝis kaj satiĝis.…” Kiam estas kundivido, por ĉiuj estas abundo.

“…, kaj oni kolektis dek du korbojn da postrestintaj fragmentoj.” Ankoraŭ unu nombro. Kial dek du? Dek du estas la triboj kunformantaj Izraelon. Luko intencas aserti, ke per la kundivido de la panoj solviĝas la problemo de la malsato. Dum la personoj akaparas por si, aperas maljusto kaj malsato; kiam sian havaĵon oni ne rigardas kiel propraĵon, sed oni ĝin kunpartigas por multobligi la krean agon de la Patro, sato kaj abundo prosperas.














Plej amike kaj frate

Marko






























































0 new messages