Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Nia admirinda Universo

46 views
Skip to first unread message

Oto Tekihaki

unread,
Oct 29, 2014, 1:59:24 PM10/29/14
to
Mi citas el Vikipedio:

"La Universo estas tutaĵo de ĉio, kio ekzistas. Universo estas ĉiu lumo, materio kaj energio ekzistanta en la tempo kaj la spaco, kune en la spacotempo, laŭ la teorio de relativeco de Albert Einstein. Laŭ Paskalo, la universo estas sfero, kies centro estas ĉie kaj cirkonferenco nenie. Ĝi estas samsignifa termino kiel "mondo". Oni multe disputis, ĉu la mondo estas eterna aŭ iam estiĝinta. La scienca branĉo, kiu studas la eblan ekeston kaj la fundamentajn leĝojn de la evoluo de la universo, nomiĝas kosmologio. Ĝi baziĝas grandparte sur fizikaj konsideroj kaj astronomiaj datenoj..."

http://eo.wikipedia.org/wiki/Universo

https://www.facebook.com/video.php?v=598709150182180&set=vb.146098378776595
----
Admiras ĝin
Oto Tekihaki

Marko Rauhamaa

unread,
Oct 29, 2014, 2:21:39 PM10/29/14
to
Oto Tekihaki <eugen....@gmail.com>:

> Mi citas el Vikipedio:
>
> "La Universo estas tutaĵo de ĉio, kio ekzistas.

Mi dirus, ke la universo estas ĉio, kun kio ni iel povas interagi. Ĝi
estas la objekto de fiziko kaj aliaj sciencoj.


Marko

Oto Tekihaki

unread,
Oct 29, 2014, 4:30:34 PM10/29/14
to
Il giorno mercoledì 29 ottobre 2014 19:21:39 UTC+1, Marko Rauhamaa ha scritto:

>
> Mi dirus, ke la universo estas ĉio, kun kio ni iel povas interagi.

Kondiĉe ke tiu parto del' universo kun kio ni volas interagi ne estas tro malproksime.
Ni ne povas vidi nunan aspekton de stelo kiu troviĝas je distanco de mil lumjaroj. Ĝia lumo alvenos nur post mil jaroj. Ĉu ekzistos ankoraŭ la homaro post mil jaroj. Pri tio mi ne estas certa.

Oto

> Marko

Marko Rauhamaa

unread,
Oct 29, 2014, 5:16:43 PM10/29/14
to
Oto Tekihaki <eugen....@gmail.com>:

> Il giorno mercoledì 29 ottobre 2014 19:21:39 UTC+1, Marko Rauhamaa ha scritto:
>> Mi dirus, ke la universo estas ĉio, kun kio ni iel povas interagi.
>
> Kondiĉe ke tiu parto del' universo kun kio ni volas interagi ne estas
> tro malproksime.

Tio, kio estas tro malproksime por iel interagi kun ni, estas ekster la
universo.


Marko

Oto Tekihaki

unread,
Oct 30, 2014, 1:31:38 AM10/30/14
to
Il giorno mercoledì 29 ottobre 2014 22:16:43 UTC+1, Marko Rauhamaa ha scritto:

> Tio, kio estas tro malproksime por iel interagi kun ni, estas ekster la
> universo.

Se radiokontakto estus malfacila eĉ kun Marso, imagu kiom malfacila estus kun la plej proksima sunsistemo. Ĝi funkcius iomete simile kiel funkciis iam la poŝto. Oni forsendas leteron kaj oni atendas respondon post kelkaj tagoj aŭ eĉ multe pli.

Oto
-----
https://www.facebook.com/video.php?v=598709150182180&set=vb.146098378776595
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kosmologio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Lumo#Fizikaj_ecoj_de_lumo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Teorio_de_la_relativeco
------

>
>
> Marko

Marko Rauhamaa

unread,
Oct 30, 2014, 5:40:30 AM10/30/14
to
Oto Tekihaki <eugen....@gmail.com>:

> Il giorno mercoledì 29 ottobre 2014 22:16:43 UTC+1, Marko Rauhamaa ha scritto:
>
>> Tio, kio estas tro malproksime por iel interagi kun ni, estas ekster
>> la universo.
>
> Se radiokontakto estus malfacila eĉ kun Marso, imagu kiom malfacila
> estus kun la plej proksima sunsistemo. Ĝi funkcius iomete simile kiel
> funkciis iam la poŝto. Oni forsendas leteron kaj oni atendas respondon
> post kelkaj tagoj aŭ eĉ multe pli.

Por la de mi prezentita difino sufiĉas, ke ni ricevas lumon aŭ aliajn
signalojn de la universero.

Ni ricevadas leterojn de ĉie en la universo. Kelkaj vojaĝis dum dek kvin
miliardoj da jaroj. Tamen laŭ moderna kosmologio (pri kies konkludoj mi
iom dubas) la prauniverso disbloviĝis tiel rapide, ke la plimulto de la
prauniverso definitive eksteriĝis el nia universo.


Marko

Oto Tekihaki

unread,
Oct 30, 2014, 7:44:31 AM10/30/14
to
Il giorno giovedì 30 ottobre 2014 10:40:30 UTC+1, Marko Rauhamaa ha scritto:
>
> Ni ricevadas leterojn de ĉie en la universo. Kelkaj vojaĝis dum dek kvin
> miliardoj da jaroj. Tamen laŭ moderna kosmologio (pri kies konkludoj mi
> iom dubas) la prauniverso disbloviĝis tiel rapide, ke la plimulto de la
> prauniverso definitive eksteriĝis el nia universo.

Laŭ mia kompreno, se io malproksimiĝas de gravitacia centro pli aŭ
malpli frue revenos. Sekve, laŭ mi, tiu eksteriĝo ne povas esti definitiva.

https://www.facebook.com/video.php?v=598709150182180&set=vb.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kosmologio
-----
Oto

>
>
> Marko

Harri Laine

unread,
Oct 30, 2014, 8:24:40 AM10/30/14
to
Oto Tekihaki skribis, 30.10.2014 13:44 +0200:

> Laŭ mia kompreno, se io malproksimiĝas de gravitacia centro
> pli aŭ malpli frue revenos. Sekve, laŭ mi, tiu eksteriĝo
>ne povas esti definitiva.

En tio estas (almenaŭ) du dubigaj punktoj.

Unue, tute ne estas certe, ke ekzistas iu gravita
aŭ alia centro en la universo. Kaj se tia ne
ekzistas, kien la "io" revenu?

Due, laŭ observoj pri la kosmo, ekzistas nenia
ajn tendenco reveni aŭ reiri ien ajn. La distancoj
inter la galaksioj daŭre kreskas. Kaj io eĉ akcelas
la ĉiean maldensiĝon. La distancoj kreskas ĉiam
pli kaj pli rapide.

Povas esti, ke vi iam montriĝos prava, sed laŭ
la nuna stato de la kosmoscienco tio estas neniom
evidenta. Sed via temo estas ege interesa.

Harri


Oto Tekihaki

unread,
Oct 30, 2014, 9:37:22 AM10/30/14
to
Il giorno giovedì 30 ottobre 2014 13:24:40 UTC+1, Harri Laine ha scritto:

> La distancoj inter la galaksioj daŭre kreskas. Kaj io eĉ akcelas
> la ĉiean maldensiĝon. La distancoj kreskas ĉiam pli kaj pli rapide.

Ha! Tre interese.
>
> Povas esti, ke vi iam montriĝos prava, sed laŭ
> la nuna stato de la kosmoscienco tio estas neniom
> evidenta. Sed via temo estas ege interesa.

Dankon!

Oto
----
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kosmologio
https://www.facebook.com/video.php?v=598709150182180&set=vb
>
> Harri

mireille corobu

unread,
Oct 30, 2014, 10:38:53 AM10/30/14
to
> Laŭ mia kompreno, se io malproksimiĝas de gravitacia centro pli aŭ
> malpli frue revenos. Sekve, laŭ mi, tiu eksteriĝo ne povas esti definitiva.

> Oto

Kiam mi pensas pri galaksioj kaj tiel plu mi imagas elastan vezikon kiu
pli kaj pli grandiĝas ĝis iĝi tute plata, pro tio mi ne povas pensi ke
elementoj kiuj pli kaj pli fordistanciĝis unu de la alia iam revenos
proksime unu de la alia.
Mireja

Marko Rauhamaa

unread,
Oct 30, 2014, 11:17:03 AM10/30/14
to
mireille corobu <mnco...@hotmail.com>:

> Kiam mi pensas pri galaksioj kaj tiel plu mi imagas elastan vezikon
> kiu pli kaj pli grandiĝas ĝis iĝi tute plata, pro tio mi ne povas
> pensi ke elementoj kiuj pli kaj pli fordistanciĝis unu de la alia iam
> revenos proksime unu de la alia.

La dioj inklinas obei nian imagokapablon sed la universo ne.

La sciencaj rezultoj de la pasinta jarcento konsternis grandajn mensojn.
Ili estas apenaŭ akcepteblaj — sed la universo ne dependas de nia
akcepto.

Ekzemple:

* Mikroskopa realo ne ekzistas. Aferoj interagas sed intertempe ili
estas ĉie kaj nenie.

* Oni povas prunti energion el nulo kondiĉe, ke oni repagu kaj neniu
rimarku tion. (Kia financa etiko!)

* Oni povas influi al okazoj en la pasinteco. Se reakcio kondukus al
kontraŭleĝa stato post mallonga aŭ longa tempo, la reakcio ne povas
okazi.

* Ni apenaŭ komprenas graviton. Krome ĝi ŝajnas funkcii alie ol Newton
kaj Kopernik teoriis.

* Elektra ŝargo observiĝas nur en triobloj de elementa ŝargo.


Marko

mireille corobu

unread,
Oct 30, 2014, 11:39:51 AM10/30/14
to
>> mireille corobu:
>> Kiam mi pensas pri galaksioj kaj tiel plu mi imagas elastan vezikon
>> kiu pli kaj pli grandiĝas ĝis iĝi tute plata, pro tio mi ne povas
>> pensi ke elementoj kiuj pli kaj pli fordistanciĝis unu de la alia iam
>> revenos proksime unu de la alia.

> Marko Rauhamaa:
> La dioj inklinas obei nian imagokapablon sed la universo ne.
>
> La sciencaj rezultoj de la pasinta jarcento konsternis grandajn mensojn.
> Ili estas apenaŭ akcepteblaj — sed la universo ne dependas de nia
> akcepto.
>
> Ekzemple:
>
> * Mikroskopa realo ne ekzistas. Aferoj interagas sed intertempe ili
> estas ĉie kaj nenie.
>
> * Oni povas prunti energion el nulo kondiĉe, ke oni repagu kaj neniu
> rimarku tion. (Kia financa etiko!)
>
> * Oni povas influi al okazoj en la pasinteco. Se reakcio kondukus al
> kontraŭleĝa stato post mallonga aŭ longa tempo, la reakcio ne povas
> okazi.
>
> * Ni apenaŭ komprenas graviton. Krome ĝi ŝajnas funkcii alie ol Newton
> kaj Kopernik teoriis.
>
> * Elektra ŝargo observiĝas nur en triobloj de elementa ŝargo.
>
>
> Marko

Pardonu, Marko, ke mi ne komprenis vian respondon :-/.
Tamen ne malŝparu vian tempon por lumigi mian komprenon.
Verŝajne estas galaksio inter via cerbo kaj la mia...
Mireja

mireille corobu

unread,
Oct 30, 2014, 12:13:07 PM10/30/14
to
Aliflanke inter niaj vivlokoj ne estas galaksio ĉar en mardo ni ricevis
sur nia roka flusejo jam mortintan kaŝaloton kies longo estas dek kelke
da metroj kaj pezo estas pli ol dek tunoj.
http://www.dailymotion.com/video/x28us6m_cachalot-echoue-a-loctudy_news
Mireja




LeviPetro

unread,
Oct 30, 2014, 7:50:39 PM10/30/14
to
La Tero estas ebena. pruvo pri tio estas, ke oni povas desegni tre ĝustajn
kartojn sur plataj paperfolioj. Kaj tute evidente estas, ke la suno ĉirkaŭiras
ĉirkaŭ la Tero. Facile konstateblas, ke ĝi leviĝas oriente kaj malleviĝas
okcidenten. Ĉar la rapideco de la lumo en vakuo (300000 km/sec) ne estas
superebla la disvastiĝo de la universo nepre ĉesos akceliĝi, kiam ĝi atingos
la rapidecon de la lumo. Neniu povas diri kie estas nun astroj, kies distanco
estas je pluraj lumjarmiloj.

Petro.

Oto Tekihaki

unread,
Oct 31, 2014, 3:14:51 AM10/31/14
to
Il giorno venerdì 31 ottobre 2014 00:50:39 UTC+1, LeviPetro ha scritto:

La Tero estas ebena. pruvo pri tio estas, ke oni povas desegni tre ĝustajn kartojn sur plataj paperfolioj. Kaj tute evidente estas, ke la suno ĉirkaŭiras ĉirkaŭ la Tero. Facile konstateblas, ke ĝi leviĝas oriente kaj malleviĝas okcidenten.

Oto: Mi diris tion al mia kuniklo, Pedro. Ĝi tute konsentas. Ne nur bestoj, sed ankaŭ multaj homoj konsentus pri tiu "evidentaĵo" :-)

Petro: Neniu povas diri kie estas nun astroj, kies distanco
estas je pluraj lumjarmiloj.

Oto: Mi ne povas imagi vojaĝon en la venonton aŭ eĉ ne en prezenton de tiuj malproksimegaj steloj. Tamen, vojaĝo en la pasinton estas ebla. Kion ni vidas de tiuj steloj estas ilia prahistorio. Bedaŭrinde, estas por ni neeble koni ilian nuntempon.
-----------
Oto

> Petro.

0 new messages