LeviPetro <
levipes...@yahoo.fr>:
> En la nederlanda, la nomoj de mezuroj, monunuoj kaj pezunuoj restas en
> la ununombra formo post numeralo kaj post "hoefeel" (kiom). Esceptoj
> estas la nomoj "minuut" (minuto), "week" (semajno) kaj "maand"
> (monato).
>
> En la provenca lingvo (lingvo de sudorienta Francio) la substantivoj
> tute ne havas pluralan formon.
La suoma lingvo havas iom malsimplan sistemon:
1. Post "unu" ("yksi")
La esprimo "unu afero" ("yksi asia") fleksiiĝas, kvazaŭ "unu"
("yksi") estus adjektivo: ununombre kaj samkaze ("en unu afero" =
"yhdessä asiassa").
2. Post aliaj nombrovortoj
Ĉiuj nombroj aliaj ol "yksi" kondutas laŭ alia formulo.
Por la nominativa kazo oni diras *"kvin da afero" ("viisi asiaa").
La akuzativo estas identa kun la nominativo. La nombrovorto mem
estas morfologie ununombra.
Por la aliaj kazoj oni fleksias la esprimon kvazaŭ la nombrovorto
estus ununombra adjektivo: "en kvin aferoj" ("viidessä asiassa").
3. Grupaj nombresprimoj
Ĉiuj nombrovortoj havas ankaŭ plurforman variaĵon, kiun oni uzas
kun paroj kaj grupoj de aferoj: "yhdet kengät" (*"unuj ŝuoj"),
"viidet housut" (*"kvinuj pantalonoj"). Ĉi tiaj esprimoj fleksiiĝas
kiel ordinaraj plurnombraj adjektivesprimoj: "yksissä kengissä"
("en unu ŝuparo"), "viisissä housuissa" ("en kvin pantalonoj").
Marko