2 novzelando/njuzelando estas diskuto kiun mi ne volas partopreni.
Mi preferus la maorian nomon - kvankam mi ne uam sukcesis parkerigi gxin.
aoateroao ? ;-)
3 mi kore subtenus maloficialigon de "civito" en la senco "urbo"
gxis, Ronaldo
Persone, mi uzas "euxropunianoj"; "unianoj" ja estas alia afero (temas pri religia termino, rilatanta la anojn de orient-katolika rito; vidu ekzemple http://www.esperokatolika.org/ek19611965/ek1965_03.htm )
Gxis
Antonio
Kiel kutime, ekzistas kaj konciza, kaj detala maniero esprimi la koncepton.
"Uniano" laŭ mi tute taŭgas, kiam la kunteksto komprenebligas kion oni
celas (ekz. en gazeto pri eŭropuniaj aferoj).
"Eŭropuniano" nepre bezonatas kiam eblas miskompreno: ĉu kun la
religia vorto, ĉu simple kun "ano de Afrika Unio".
Simile, "la butiko situas ĉe la lasta haltejo" tute klaras se ni estas
parolantaj sur buso, sed "la butiko situas ĉe la lasta bushaltejo" pli
taŭgus, se ni estus promenantaj surstrate.