Vat-o

15 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 27, 2014, 6:53:44 PM7/27/14
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Ferdinand Cesarano <ferdinan...@gmail.com>
> Date: Jul 26 08:10PM -0400

> Kiuj akceptas la formon "watto", tiuj estas reformuloj, ne bonalingvuloj.

vivu la falsaj dihxotomioj? Jes, mi estas por iuj reformoj, kaj
kontraw aliaj. Tio ne gravu por la rajto esti cxi tie

> La ?usta Esperanta nomo de tiu mezur-unuo estas "vato".
>
> http://www.reta-vortaro.de/revo/art/vat1.html#vat1.0o

Por mi, "vato" estas tiu kutime blanka, kotona afero, uzata por
pansado kaj sxminkado ktp.

Cetere vi ne sukcesos konvinki ajnan elektrikiston uzi la saman
mallongigon kaj por Watto kaj por Volto


> Pri la direktaj vortoj: la Esperantaj vortoj "orienta" kaj "okcidenta"
> estas internaciaj, estante subtenataj de la lingvoj latina kaj latinidaj;

Povas esti, sed ambaw komencas per O, do ne eblas konvenaj mallongigoj

gxis, Ronaldo N



--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Ferdinand Cesarano

unread,
Jul 27, 2014, 7:30:45 PM7/27/14
to la-bona...@googlegroups.com


La diĥotomio ne estas falsa. 

Vi eble ne komprenas la hontindecon en via deklaro "mi estas por iuj reformoj"; mi do klarigu. Esperanto estas funkcianta sistemo, ne plu projekto; la periodo por reformoj finiĝis je 1905. Post tiu dato, ajna propono pri "reformo" de Esperanto estas laŭ-difine atenco kontraŭ Esperanto. 

Kompreneble oponas ĉion tian ĉiuj kiuj defendas la Fundamenton. Kaj la bonalingvuloj estas baze defendantoj de la Fundamento. Do la subteno de ajna "reformo" estas malharmonia al la pensmaniero bonalinvgvisma.

Plue, defendanto de la Fundamento uzus unu el la du skrib-manieroj kiujn priskribas la Fundamento: aŭ la ĉefan, per niaj veraj literoj; aŭ la provizoran, la H-sistemon (ch, gh, hh, jh, sh, u).

Tiuj aĉ-aspektaj X-oj makulas kaj ridindigas nian lingvon. Kaj plue okul-insulta estas la uzado de W. Malfeliĉigas trovi tian poluadon en komunumo de Fundamento-defendantoj.

Fine, veras ke ambaŭ "orienta" kaj "okcidenta" komenciĝas [notu: ne "komencas"] per O. Do la oportunaj [notu: ne "konvenaj"] mallongigoj evidente estas "Or" kaj "Ok", kiel mi jam menciis.


Feĉjo

Renato Corsetti

unread,
Jul 28, 2014, 2:46:02 AM7/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Ferdinand,

ni estas defendantoj de la Fundamento, sed kelkaj el ni havas iom apartajn ideojn.

Amike

renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Ferdinand Cesarano

unread,
Jul 28, 2014, 4:09:16 AM7/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
<renato....@virgilio.it>

Kara Ferdinand,

ni estas defendantoj de la Fundamento, sed kelkaj el ni havas iom apartajn ideojn.

Kompreneble. Mi certas ke vi memoras mian fojan malkonsenton pri tiu aŭ tiu ĉi konsilo. Temas pri diversaj interpretoj fare de homoj same celantaj, nome: fare de homoj celantaj uzi plejeble laŭ-Fundamente la lingvon. 

Tio ne egalas al la akcepto de la legitimateco de la reformado. La celoj de reformuloj estas tute malaj al la strebado pri la laŭ-Fundamenta uzado. La reformismo estas danĝera kaj estas nepre denuncinda.

Feĉjo

Renato Corsetti

unread,
Jul 28, 2014, 4:24:32 AM7/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ferdinand:
|   La reformismo estas danĝera kaj estas nepre denuncinda.
Mi konsentas.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Jul 29, 2014, 5:03:49 PM7/29/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Vat'o, pri la elektra mezuro estas ne oficialigita (feliche laŭ mi), ankaŭ vatt'o.
Ankaŭ por mi estas ne komprenebla la uzo de tiu vorto (kiu Fundamente signifas kombitan kotonon) pri elektra potenco.

Ech se ghis nun oni nur uzis la literon ŭ post vokalo, mi pensas tute oportuna kaj ne kontraŭfundamenta la formo ŭat'o anstataŭ vat'o, vatt'o aŭ wat'o.
(Rimarko : Azia bonlingvanano asertis antaŭ nelonge, ke li persone aŭdas diftonge la sekvaĵon: ŭ-vokalo same kiel la sekvaĵon: vokalo-ŭ)

Amike, Pjer.


lowenstein, anna

unread,
Jul 30, 2014, 4:17:06 AM7/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Por eviti la komencliteron ŭ (kio efektive aldonus novan elementon al la fonetika sistemo de Esperanto), mi proponas "uato", donante plenan valoron al la litero U.

Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Jul 30, 2014, 6:26:30 AM7/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
|   Por eviti la komencliteron ŭ (kio efektive aldonus novan elementon al la fonetika sistemo de Esperanto), mi proponas "uato", donante plenan valoron al la litero U.
Mi ne estas konvinkita pri la aldono de nova elemento, sed en nia paĝaro tiu estas la sola okazo ĉe ŭato kaj ĉe vatto kun la linio :

ŭat·o → ???? [ni ne venis al interkonsento, kiun formon ni rekomendu]

La diskuto daŭru.

Noël SIMONET

unread,
Jul 30, 2014, 9:38:16 AM7/30/14
to la-bona...@googlegroups.com

"Mi ne estas konvinkita pri la aldono de nova elemento, sed [....] La diskuto daŭru" (Renato)

Mia 'Premio Nobel' ne plu-daùrigxus do , mi petas , vi aùskultu Renato vian konvinkon . La aldono de nova izola litero 'ù' estus despli bedaùra por la estontaj infanoj gxis , male , kaj post la konstruo de la turo-Esperanto laù la linia Meridiano de Greenwich-urbo prefere en Uest-Afrikija Lando kaj post la falo de la 'akuzativaj' muroj kaj post la renverso de la alfabeto , oni bezonas malpli da literoj .

Amike do 24litere .

Noël

.
.
.
.
.
.
.
.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

  • Français - détecté
  • Anglais
  • Français
  • Anglais
  • Français

Ferdinand Cesarano

unread,
Jul 30, 2014, 12:33:32 PM7/30/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ankoraŭ vidas neniun kialon rompi ĉi-kaze la establitan praktikon de Esperantigi per V la anglan W (kaj la hispanan konsonantan U, kiu konsistigas la saman sonon) kiam tiu sono troviĝas en nomo: Vaŝintono, Viomingo, Valtero, Paragvajo, Gvamo, Gvajano, Gvatemalo, k.t.p.

 

Do la evidenta elekto, laŭ nia jama kutimo, estas "vato".

 

Feĉjo

Cho Chaoming

unread,
Jul 31, 2014, 2:22:10 AM7/31/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ŭ estas tre gravaj ekemento en la aziaj lingvoj, aparte en la ĉina lingvo ĉe la diftongoj aŭ tritongoj. Ofte ŭ aperas je la komenco de la vorto. La ĉina pinjin-sistemo uzas w se la vorto komenciĝas kun ŭ, ekzemple:

wa          ofte esperantigita al va kiel Tajvan por Taiwan, Wang (Ŭang) estas kutima familia nomo

wai         ofte esperantigita al ŭai

wei         ofte esperantigita al ŭe aŭ ŭej. Ŭej estas la ĉina dinastio antaŭ Tang.

wo         ofte esperantigita al vo. Vong (Wong) estas ĉina familia nomo Wang en kantona dialekto

wu          ofte esperantigita al vu. Vu (Wu) estas ĉina familia nomo.

yu           ofte esperantigita al ju. Ju (Yu) estas jado en la ĉina.

yua         Yuan kiel mongola  dinastio en Ĉinio estas ankoraŭ ne esperantigita.

yue         Monato en la ĉina estas yue, ofte esperantigita kiel jŭe.

 

Ĉina registaro oponas la esperantigo de ĉinaj geografa kaj personaj nomoj, kiel la artikoloj kiuj aperas en “El Popola Ĉinio“ aŭ Ĉina Radio Internacia“. Tio signifas la uzo de w, x ,y , z  estas neevitebla.

 

Absoluta neuzo de w aperas malfacile ankaŭ en jenaj okazoj:

·        W por kemia elemento “voframo” kaj V por kemia elemento “Vanado” estas antaŭe decidita. Ĉu oni povus esperantigi  la simbolon W al Vo?

·        1×10−24  laŭ la SI simbolo estas y (nomiĝas yocto). Ĉu oni esperantigus ĝin per j (jokto)?

·        SI-Nomoj por grandaj nombroj enhava exa (1015) kaj yotta (1024).Kiel oni povus eviti la uzon de x kaj y?

·        Feliĉe Ikso-radioj estas la sama kiel Rentgenaj Radioj. Ĉŭ oni ne rajtas skribi X-radioj por Iks-radioj?

 

Abengo

--

Renato Corsetti

unread,
Jul 31, 2014, 4:08:45 AM7/31/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Abengo, pro via mesaĝo, kiu vastigas la problemon de la komencaj ŭo kaj jo.  Neniu fakte protesta pri la komenca jo kaj vortoj kiel Jugoslavujo, jes, ja....abundas en Esperanto.

Pri komenca ŭo ni akcoraŭ debatas.

|   Ĉina registaro oponas la esperantigo de ĉinaj geografa kaj personaj nomoj, kiel la artikoloj kiuj aperas en “El Popola Ĉinio“ aŭ Ĉina Radio Internacia“. Tio signifas la uzo de w, x ,y , z  estas neevitebla.

Ni ne nepre devas obei la postulojn de la ĉina registaro kaj uzi la litero "w", kiu ne ekzistas en la alfabeto de Esperanto.

   ·        W por kemia elemento “voframo” kaj V por kemia elemento “Vanado” estas antaŭe decidita. Ĉu oni povus esperantigi  la simbolon W al Vo?

·        1×10−24  laŭ la SI simbolo estas y (nomiĝas yocto). Ĉu oni esperantigus ĝin per j (jokto)?

·        SI-Nomoj por grandaj nombroj enhava exa (1015) kaj yotta (1024).Kiel oni povus eviti la uzon de x kaj y?

·        Feliĉe Ikso-radioj estas la sama kiel Rentgenaj Radioj. Ĉŭ oni ne rajtas skribi X-radioj por Iks-radioj?

 Pri tio eble iu pli teknike sperta ol mi povas reagi.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Jul 31, 2014, 9:33:14 AM7/31/14
to la-bona...@googlegroups.com
ŭ estas la dua elemento de diftongoj, sed ĝi ne normale estas uzata kiel memstara fornemo aŭ en komenca pozicio. Tial mi diris, ke uzi ĝin tiel en Esperanto enkondukus novan elementon en la fonetikon de la lingvo.

Ankaŭ J estas uzata kiel la dua elemento en diftongoj, sed de la komenco ĝi estis uzata ankaŭ kiel memstara fonemo.

La fakto, ke W estas uzata en aziaj lingvoj, ne nepre signifas, ke ĝi estu uzata en Esperanto. Ĉiu lingvo havas sian son-sistemon, ekzemple en la itala ne estas la fonemoj H kaj Ĥ. Fremdaj vortoj, kiuj enhavas tiujn sonojn, ekzemple Hamburger, normale perdas ĝin en la itala prononco. En la itala, aliflanke, estas aparta prononco de la duobla TT en la vorto "spaghetti", sed anglalingvanoj simple diras "spageti", uzante ankaŭ anglajn vokalojn. Simile, Esperanto ne bezonas adapti sin al la fonetiko de ĉiu lingvo de la mondo, sed devas respekti sian propran son-sistemon.

La skribsistemo estas alia afero. Multaj homoj preferas reteni nacilingvan skribon de nomoj. Eĉ la nomo Corsetti devus esti Korseti en Esperanto. Ankaŭ mia familia nomo Lowenstein enhavas W, kiun mi retenas, kiam mi skribas mian nomon en Esperanto. (Ĝi devus enhavi ankaŭ O kun dupunkto supre, kiun mi foje uzas en Esperanto, kvankam tio estis simpligita en la angla al O.) Do, mi ne vidas problemon pluskribi la ĉinan nomon Wang, aŭ aliajn ĉinajn nomojn kun Y aŭ X, kvankam tiuj ne estas Esperantaj literoj. Tio ne signifas, ke ni aldonas W, Y kaj X al la Esperanta alfabeto.

Kore,
Anna

Cho Chaoming

unread,
Jul 31, 2014, 10:09:31 AM7/31/14
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Anna pro via respondo.

 

Mi miras kiel ŭ ne povas esti la unua elemento de diftongo? Mankas ĉapelita a en Esperanto por montri ke ua estas diftongo. Oni evitas ofte la problemon per va.  Ŭonbulismo estas konata kaj akceptita kiel korea (nun ankaŭ internacia) religio fondita de Sotesano (vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%AConbulismo )

En NPIV  estas ŭa! Kiel onomatoeo, imitanta la krion aŭ la bojon de hundo.

 

Ankaŭ J ne estas nur la dua elemento de diftongo, ankaŭ povas esti la unua elemento de la vorto. Jino kaj jango jam fariĝas esperantaj vortoj, kiuj estis akceptitaj de PIV.  Oni skribas jinon aŭ jangon ŝajne el la Pinyin aŭ la angla. Laŭ la ĉina Pinyin-sistemo la alfabeto i ne povas esti la unua elemento de la vorto. Yin (aŭ jin) fakte estas la same kiel in, kaj yang ne povas esti skribita kiel iang, pro iang montras du vokalojn, ne montras diftongon.

 

Via amike

Abengo

Pjer

unread,
Aug 1, 2014, 4:55:56 AM8/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte en la Fundamento oni ne trovas vortojn kies unuaj literoj estas ŭo, ŭa, ŭe... tamen tiujn sekvaĵojn oni trovas:
Antaŭe; hodiaŭa kaj oni povas skribi : anstataŭo ...

Ĉu vere la enigo de ûato kreus fuŝon de la fonetika sistemo de Esperanto aŭ novan sonon en ĝi ? Mi opinias, ke ne.

Kiel oni prononcas ĉisuprajn vortojn : ante aŭ antaŭe ? hodia aŭ hodiaŭa ? anstato aŭ anstataŭo ?
Ŝajnas, ke oni prononcas laŭ la dua maniero, do la sonojn: ŭe; ŭa; ŭo,  efektive jam ekzistas en Esperanto, ĉu ne ?

Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Aug 1, 2014, 5:03:23 AM8/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
|   Kiel oni prononcas ĉisuprajn vortojn : ante aŭ antaŭe ? hodia aŭ hodiaŭa ? anstato aŭ anstataŭo ?
Kara Pjer, mi kaj vi evidente estas simpluloj. Mi, same kiel vi, diras, ke mi elparolas la vorton "naŭa" per bela w-sono /nawa/, sed amaso da akademianoj pensas, ke mi eraras.

Mi kredas, ke la reĝo estas nuda, sed momente ĉiuj aliaj laŭdas liajn vestojn.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

caraco jean-claude

unread,
Aug 1, 2014, 5:07:20 AM8/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, Pjer, tio estas evidenta.

Jean-Claude

Noël SIMONET

unread,
Aug 1, 2014, 7:31:27 AM8/1/14
to la-bona...@googlegroups.com

Aspektis ke , kasxigxante malantaù subita regulo , la "evident"eco , en la bona lingvo oni pretus cxion kvazaù konfuzi ... gorgxa-vocxo kun samtempa dumana-skribeco , landnomeco kun mal-internacieco , inversa-netusxebleco kun akademianeco , vokala maldiftongeco kun konsonantoj sen-apudeco .

Bonan nokton , gxis la venonta "ĉu.ne.?"eca inter-alfabeto .

Noël , la infan-simplulo .

.
.
.
.
.
.
.
.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages