tercet-o

5 views
Skip to first unread message

Eduardo Trapani

unread,
Jan 18, 2009, 10:29:17 AM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ekzistas aro de vortoj por tiuj muzikaj aferoj. La aro ne estas kohera:

duet-o (1o) verko, duo (ludantaro)

tercet-o (1o) verko kaj ludantaro

kvartet-o (z) verko kaj ludantaro

Mi ŝatus aldoni:

tercet-o = tri-tet-o

Ankaŭ la rekomendo povus esti tri-et-o, laŭ la modelo de du-et-o.

Iel ajn, estus bona proponi sugestojn por ke tio iĝu iom pli regula.
Kaj -tet- jam aperas por nombroj pli altaj. Mi ne scias ĉu kuraĝi ankaŭ
proponi:

duet-o = du-tet-o

Amike, Eduardo.

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 18, 2009, 10:31:50 AM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo Trapani skribis:

> duet-o = du-tet-o

Ghisostaj bonlingvuloj kredeble diru jene:

duopo = duo da kunaj ludantoj/kantantoj
duopajho = verko por duopo

triopo = trio da kunaj ludantoj/kantantoj
triopajho = verko por triopo

k.t.p.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Eduardo Trapani

unread,
Jan 18, 2009, 10:53:47 AM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
>> Mi ŝatus aldoni:
>>
>> tercet-o = tri-tet-o

> Ghisostaj bonlingvuloj kredeble diru jene:


>
> duopo = duo da kunaj ludantoj/kantantoj
> duopajho = verko por duopo

Aa, tio ankaŭ estas bona, tio ek akceptus unuopo kaj unuopaĵo kaj
unuopisto (anstataŭ solisto).

Sed kredeble mi ne estas tiom ĝisosta :), nur ĝenis min ke "du" estas
rekonebla en dueto, kaj "kvar" en kvarteto, sed (diskuteble) ne "tri" en
terceto.

> triopo = trio da kunaj ludantoj/kantantoj
> triopajho = verko por triopo
>
> k.t.p.

Bertilo, ĉu vi tion sugestas por la listo de vortoj? Forgesu mian
proponon do, tiu estas pli aŭdaca, ĝisosta.

Eble la aĵ oni povus anstataŭigi per alia radiko, iom pli muzika (sed mi
ne scias kiu, eble kompon-aĵ.

Amike, Eduardo.

Eduardo Trapani

unread,
Jan 18, 2009, 11:36:44 AM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Do laŭ la rimarkoj de Bertilo mi proponas:

tercet-o = tri-op-o, tri-op-kompon-aĵ-o (aŭ komponaĵo por triopo)

Se oni tion akceptas, verŝajne duo, dueto kaj kvarteto sekvus.

du-o = du-op-kompon-aĵ-o
duet-o = duop-o
kvartet-o = kvar-op-o, kvar-op-kompon-aĵ-o (aŭ komponaĵo por kvaropo)

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jan 18, 2009, 1:24:08 PM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
Ghisostaj bonlingvuloj kredeble diru jene:
Mi registris tion kun adaptoj.

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jan 18, 2009, 2:24:21 PM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com

Tute ne konvinkas min la proponoj (versxajne, tamen, ne plu aktualaj)
"triteto" ks, cxar ili estas nek internacie rekoneblaj, nek formitaj laux
esperantaj eroj.
Triopo ktp estas bona propono (persone, mi tiel diras) por indiki la tuton
el tri elementoj; sed "dueto" ktp rilatas - krom al duopo kaj al duopajxo -
ankaux al duopa kanto, duopa ludo, duopa muzikajxo kaj - ekster la muzika
kampo - al duopa vorta kunpusxigxo ktp.

Cxe-okaze: la tripersona organiza komitato de la tria universala kongreso
nomigxis "la Trio por la Tria":
http://eo.wikipedia.org/wiki/Trio_por_la_Tria
samkiel tiu de la kvara UK nomigxis "la Kvaro por la Kvara":
http://esperantio.narod.ru/lingve/zajxoj/parolo4.htm (en tiu okazo la
esprimo farigxis zamenhofa, cxar gxi estis uzita dum la festparolado, cetere
tre interesa kaj grandparte aktuala).
Amike
Antonio De Salvo


Renato Corsetti

unread,
Jan 18, 2009, 3:54:05 PM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
"la Trio por la Tria":
"la Kvaro por la Kvara":
Ĉu esence vi deziras ke post la vortoj: du-op-o, tri-op-o kaj kvar-op-o estu la variaĵoj du-o, tri-o kaj kvar-o?

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Jan 18, 2009, 4:15:13 PM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Antonio:

>"la Trio por la Tria":
>"la Kvaro por la Kvara":

 

Renato:

>Ĉu esence vi deziras ke post la vortoj: du-op-o, tri-op-o kaj kvar-op-o estu la variaĵoj du-o, tri-o kaj kvar-o?

 

Mi simple atentigis pri tiu ebleco (Guglo listigas preskaux dek mil esperantlingvajn pagxojn kun “kvaro”; kaj versxajne tre pli multe da ili oni trovus cxe “trio”, ekde la zamenhofa proverbo “trio placxas al Dio”), sed mi nenion postulas; faru laux via bontrovo.

Persone, mi uzas duopo, triopo, kvaropo, kvinopo ktp (interkrampe: “kvinopo” estas ankaux aro el 5 galaksioj).

Gxis

Antonio

 





Renato Corsetti

unread,
Jan 18, 2009, 4:36:59 PM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

 Mi simple atentigis pri tiu ebleco. . .

Bone, mi aldonas ilin.

Amike

Renato


noammohr

unread,
Jul 9, 2022, 9:35:02 PM7/9/22
to la bona lingvo

Ni havas liniojn:

  • dueto [1oa] ~ duopo, duo, duopaĵo
  • terceto [1oa] ~ tropo, trio, triopaĵo
  • kvarteto [z] ~ kvaropo, kvaro, kvaropaĵo

do ankaŭ:

  duteto ~ duopo, duo, (pri verko:) duopaĵo
  triteto ~ triopo, trio, (pri verko:) triopaĵo
  kvinteto ~ kvinopo, kvino, (pri verko:) kvinopaĵo
  sesteto ~ sesopo, seso, (pri verko:) sesopaĵo
  septeto [2oa] ~ sepopo, sepo, (pri verko:) sepopaĵo
  okteto ~ okopo, oko, okopaĵo

(Mi ne scias kial nur "septeto" estas oficiala.)

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages