RE: (la bona lingvo) Orient-igh-i 有關東化與西化之世界語和漢語

2 views
Skip to first unread message

Cho Chaoming

unread,
Jul 25, 2014, 12:22:11 PM7/25/14
to la-bona...@googlegroups.com, Shengli Cho

Kara Renato

 

Laŭ mia scio, por simila esprimo ĉinoj, eble ankaŭ japanoj uzas jenajn vortojn:

·        Okcidentiĝi (westernize), xi hua 西化

·        Eŭropaniĝi, ou hua, 歐化

·        Amerikaniĝi, meiguo hua, 美國化

·        Oceaniĝi, yanghua, yang hua, 洋化

·        Okcident-oceaniĝi = eŭropaniĝi kaj amerikaniĝi, xi yang hua, 西洋化

·        Orient-oceaniĝi = japaniĝi, dong yang hua, riben hua, 東洋化, 日本化

 

Ĝenerala sufikso de ĉinoj por araba, turka, persa, huna, aŭ ĥazaka  estas “hu”

 

Ĝenerala sifikso de ĉinoj por hinda, brama, budaisma estas “fan”

 

Por ne diri ĉinan, la japanoj, vjetnamoj aŭ koreoj ŝatas diri han, azian, orient-azian 東亞,  aŭ hua kiel en la esprimo pri medizino, tekniko, muziko, karigrafio, manĝaĵo, ktp..

 

Abengo

 

From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Renato Corsetti
Sent: Friday, July 25, 2014 7:12 PM
To: °listo 'lbl'; °lbml
Subject: (la bona lingvo) Orient-igh-i

 

Mi ĵus ricevis la jenan rimarkon:

|   Oni normale uzas "orientiĝi", Aziano kiu kutimiĝas al okcidenta vivo, tiu "okcidentiĝas". Sed se Eŭropano kutimiĝas al azia vivo, ĉu li "orientiĝas" ? Aŭ ĉiuj homoj rajtas ĉie "orientiĝi" ?


Alivorte, li protestas kontraŭ la aldonan signifon de "orientiĝ-", kiu estas klarigata en REVO per "Determini la direkton, kiu devas esti sekvata" kaj en PIV proksimume simile.

Fakte "orientiĝi" estas uzata normale en pluraj eŭropaj lingvoj, sed kiel oni povus diri alimaniere? Kiel oni diras en la ĉina, vjetnaman, japana, ktp.

En la araba oni uzas unu el la formoj de la verbo "raŝada" = sekvi la ĝustan vojon.

Ĉu 'gvidi sin', 'direkti sin', 'trovi la vojon', 'trovi la direkton',....?

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Jul 25, 2014, 12:51:23 PM7/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Abengo, pro la klarigoj. Nun mi komprenas la ĉinan sistemon pri tiu koncepto.

Nun, ĉu vi bonvolus diri, kiun vorton por 'orientiĝi' oni uzus en la ĉina por traduki ĉi tiun frazon:

Mi estis sola en la dezerto, kaj mi ne povis orientiĝi. Pro tio mi ne sciis al kiu direkto marŝi.

Amike
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages