tono de la diskuto en chi tiu listo (estis: paŭt·i, kusp·i)

3 views
Skip to first unread message

renato....@virgilio.it

unread,
Apr 15, 2012, 5:38:49 AM4/15/12
to la-bona...@googlegroups.com

Karaj listanoj,

eble vi miras, kial mi ne intervenis jam hierau pri chi tiu temo. Bedaurinde mi estas eksterlande ghis morgau vespere kaj ne havas facilan aliron al la reto. Morgau vespere mi provos trankviligi la dikuton kaj ankau diri iom pli komplete kial en chi tiu kvazauscienca laboro akra tono de la mesaghoj ne estas akceptebla.

Mi petas, intertempe chesigi la mesaghadon pri chi tiu temo kaj chefe la pripersonajn diskutojn! Bonvolu atenti, char ankau en chi tiu listo, malgrau tio ke neniam ni aplikis tiun regulon, oni povas haltigi mesaghojn de tiuj, kiuj ne sekvas la ghentilecan nivelon postulatan.

Amike

Renato

Vastalto

unread,
Apr 15, 2012, 6:28:17 AM4/15/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato kaj s-ro Derks

Unue mi dankas Renaton pro la interveno kiel arbitracianto.
Mi do ĉesos mesaĝi pri ĉi tiu temo.

Tamen por ke eventuala posta interparolo inter mi kaj s-ro Derks iru pli
glate, permesu al mi nur citi la perditan mesaĝon de s-ro Derks.

S-ro Derks, jen estas via mesaĝo de la 13a de aprilo.
-----------------------------------------------<komenco de la citaĵo>
>Subject: Re: (la bona lingvo) feroca
>Date: Fri, 13 Apr 2012 18:17:40 +0200
>From: "Johan Derks" <derk...@tiscali.nl>
>Reply-To: la-bona...@googlegroups.com
>To: <la-bona...@googlegroups.com>
>
>Mi opinias, ke ne plu havas sencon konvinki unu la alian pri la plej bona au
>'kutima' maniero konduti en chi-tiu retdiskutlisto.
>
>
>
>----- Original Message -----
>From: "Vastalto" <vast...@gmail.com>
>To: <la-bona...@googlegroups.com>
>Sent: Friday, April 13, 2012 2:36 PM
>Subject: Re: (la bona lingvo) feroca
>
>
>Kara Johan,
>
>En ĉi tiu retlisto temas pri "provo redoni iom malsimplajn
>vortojn en Esperanto per pli simplaj".
>
>Iu proponas.
>Aliaj subtenas aŭ kontestas.
>Iuj argumentas por aŭ kontraŭ la propono.
>Poste arbitracianto resumas la diskutadon kaj decidas.
>Tiel funkcias ĉi tiu retlisto.
>SSV estas kolektiva laboro.
>
>Oni rajtas preni (aŭ ne preni) ian ajn rolon laŭ sia bontrovo,
>krom la rolo de arbitracianto, kiun Renato nun prenas.
>Mi prenis mian rolon. Kaj vi prenis vian rolon.
>Neniu problemo.
>
>Se vi volas labori en ĉi tiu retlisto, vi bezonas kutimiĝi
>al ĝia labormaniero.
>
>Amike,
>Vastalto
>
>
>"Johan Derks" <derk...@tiscali.nl> skribis:
>>Kara Vastalto,
>>Vi tute prave, el via propra starpunkto, proponas malrekomendi 'feroca'.
>>
>>Tamen mi preferas, ke
>>1. homoj donu, se eble, gheneralan argumenton pri malrekomendo,
>>do argumento, kiu diras pli ol "Tiu vorto ne plachas al mi."
>>Ne ekzistas iu regulo, ke tiu kiu kontrauas malrekomendon devas doni
>>argumenton pli
>>ol tiu kiu proponas malrekomendon.
>>Jes, lau la Antauparolo al la Fundamento Zamenhof fakte skribas, ke ni nur
>>uzu fundamentajn vortojn al ne-konatuloj
>>kaj ke, ghenerale, ni richigu la lingvon nur
>> per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej
>>aŭtoritataj en nia lingvo
>>Mi ne kontrolis chu la sep trafoj en Tekstaro de Esperanto estas uzitaj de
>>autoritathavaj personoj au ne
>>(En Monato skribantoj ofte ne estas autoritathavaj, mi opinias).
>>Tia agomaniero en nia epoko estas netenebla, chu ?
>>La vortaristoj farighis la plej autoritathavaj, bedaurinde.
>>Mi povas vivi tre bone sen 'feroca', sed ekzistas ne malmultaj vortoj en
>>SSV,
>>kiuj lau mi suprajhe
>>ekapartenis al la malrekomenditoj au pri kiuj mi havas suspekton,
>>ke post profunda traktado, surbaze de gheneralaj argumentoj, mi elektos
>>akcepton (ne preferon !).
>>
>>2. Vi trafis mian 'feroce' kaj reagis, Renato trafis mian 'rajpigi' kaj
>>reagetas.
>>Mi ne povas superrigardi, chu tiu iom hazarda elekto de 'viktimaj' vortoj
>>estas efektiva agomaniero.
>>Kial ni ne elektu sisteme chiujn novvortojn en ekzemple Monato ?
>>Au evoluigu gheneralajn, ne-rigorajn, regulojn lau kiuj oni traktu vortojn,
>>kiuj havas ion komunan,
>>ekzemple la vortojn finighantajn je iu fremda sufikso?
>>Tro ofte diskutantoj ne diskutas, sed donas finopinion, dum en chi-tiu kazo
>>nur Anna diskutis kun mi.
>>
>>Amike,
>>
>>Johan
>>
>>----- Original Message -----
>>From: "Vastalto" <vast...@gmail.com>
>>To: <la-bona...@googlegroups.com>
>>Sent: Thursday, April 12, 2012 3:43 AM
>>Subject: Re: (la bona lingvo) feroca
>>
>>
>>Kara Johan,
>>
>>Mi ne havas ion aldonindan al la argumentoj de Marcos kaj Anna.
>>Mi nur diru, ke oni rajtas proponi anstataŭaĵon al neoficiala radiko,
>>kiam oni juĝas ĝin nenecesa.
>>
>>Amike,
>>
>>Vastalto
>>
>>--
>>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>>
>>--
>>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>>
>>
>>---html-part included links-------
>>mailto:vast...@gmail.com
>>mailto:la-bona...@googlegroups.com
>
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--------------------------------------------------<fino de la citaĵo>

Nun mi eksilentas kaj atendas.

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Apr 16, 2012, 3:13:35 PM4/16/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi revenis hejmen kaj laŭ mia promeso mi provas ĉesigi la personajn diskutojn.

En ĉi tiu listo ni provas diskuti pri la vortoj, kiuj poste estos registritaj en http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj kaj nur pri tio.

Ĉiuj listanoj estas perfekte egalaj, de la prezidanto de la Akademio (kiu ja sekvas nian laboron, kaj laŭ sia bontrovo prenis kelkajn indikojn por sia lasta vortaro) al la lasta korea komencanto (ni ne havas ilin bedaŭrinde). Ĉiu rajtas doni sian opinion pri la diskutataj vortoj.

Ni estas tre variaj inter ni, de Francisko, kiu estas perfekte Fundamentisma, al mi, kiu estas speco de vic-Francisko, al Markos, kiu estas ankoraŭ pli akceptema pri vortoj vaste uzataj, ktp., ktp. sed ĝis nun ni feliĉe kunlaboris tre bone, ĉar ĉiu provis esti tolerema.

Oni rajtas paroli nur pri la vortoj ne pri la proponintoj aŭ opiniintoj. La ĝentileca kodo en la mesaĝoj postulas ke neniu diru "Francisko Simonnet estas vortosaŭro - pardonu, Francisko, mi scias, ke vi ne ofendiĝas" aŭ "Renato estas freneza - kio parte estas vera". Laŭeble mi ŝatus, ke ni uzu la japanan ĝentilecan kutimon, kiun mi vidas en la esperantlingvaj mesaĝoj en la japana listo. Anstataŭ diri "Vi estas stulta kaj via propono estas fuŝa" oni diras "Mi estas stulta, ĉar kvankam mi cerbumis tre longe mi ne sukcesis trovi la logikon de via propono" (sama enhavo, malsame prezentita).

Krome ek de nun ĝeneralaj diskutoj pri tio, ĉu ni anstatauigu ĉiujn vortojn kiuj finiĝas per "grafo" aŭ "skopo", ĉu Esperanto estu skemisma aŭ ne, ĉu estu ĝenerala regulo por trovi "malbonajn vortojn", kaj similaj, bonvolu okazi en la listo <tutmondeca...@yahoogroups.com>. Ĉi tie ni metiisme daŭrigu nian agadon pri unuopaj vortoj. Bonvolu konscii, ke proksimume 45000 fojojn nia paĝo pri la litero A estis rigardita kaj same la aliaj paĝoj. Tio ne estas multo en la reta mondo, sed en nia malgranda mondeto tio estas io.

Amike

Renato

 
--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Apr 17, 2012, 2:09:03 AM4/17/12
to la-bona...@googlegroups.com, Tutmondeca-Esperanto
Chi-tiu deklaro de Renato Corsetti estas venko por chiuj kiuj opinias ke devas esti ebleco testi la taugecon de "kutimoj", sed en alia, autoritathava retdiskutlisto: tutmondeca...@yahoogroups.com.
Mi volas atentigi pri tio, ke Renato antau precize unu semajno, 10a de aprilo 2012 21:58, en chi-tiu retdiskutlisto petis tiujn kiuj pretas reprezenti retagadliston la-bona...@yahoogroups.com en la centra retdiskutlisto Tutmondeca...@yahoogroups.com de la asocio Tutmondeca Esperanto, kies parto ghi estas.
Tiu retdiskutlisto povas fari decidojn rilate al chiaj aferoj, inter kiuj starigo kaj malfondo de retagadlistoj kaj ilia decidometodo (statuto, artikolo 3b ii), chi-tie).
 
Sed kiu ajn povas farighi paganta membro (estos vershajne kvinono de la kotizo por membro-abonanto de UEA, por du jaroj) de Tutmondeca Esperanto kaj partopreni la tieajn diskutojn kaj vochdoni.
 
Johan Derks, sekretario de TE

 

----- Original Message -----

--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages