redakti - redakcio
civilizi - civilizacio
Versjajne oni simple pausis la koncernajn vortojn "civilization", ktp,
tute senkonsidere al la Esperanta strukturo. Ech nia kara Zamenhof ne
agis chiam konsekvence.
José Antonio Vergara
Mi esperas, ke vi konscias, ke "redakcio" estas
Fundamenta vorto, dum "redakti" estas neologismo,
tamen oficialigita en 1OA. REDAKCI/ ekzistas en
Esperanto jam de la jaro 1888, dum REDAKT/
aperis kredeble en la jaro 1902.
Pri CIVILIZ/ kaj CIVILIZACI/ statas tamen
pli-malpli male.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Ech pli kurioze estas pri "stenograf'" kaj "stenografi'", ambau oficialigitaj per la Tria Oficiala Aldono.
Amike
Renato
stenografi-o [3oa] ~ stenograf-sign-ar-o, stenograf-art-o , stenograf-ad-o (laŭ la kunteksto)
stenografi·o [3oa] → stenograf·ad·o, stenograf·art·o, stenograf·sign·ar·o (laŭ la kunteksto)
Mi supozas, ke en la komenco oni pli "krude" importis internaciajn vortojn
en Esperanton, ne cxiam Esperantigante ilin en la plej "ekonomia" maniero.
Nun cxiuj diras "asocio", sed en la komenco oni diris "asociacio". Mi
pensas, ke oni povas ekspluati tiajn duoblajxojn por krei nuancojn. Jam
estas diferenco inter "reago" kaj "reakcio", kiel ni jam konstatis
cxi-liste. Mi povus imagi, ke "asocio" estu organizajxo, dum "asociacio"
estu ekz. kunligo de ideoj. En mia cxi-jara IKU-prelego mi uzis la vorton
"evolucio" por aludi al la teorio de Darwin, bone konsciante, ke la
gxenerala vorto estas "evoluo". Mi tamen ne volas tion troigi. Ekz. mi
trovas "organizacio" tute senutila, sed pri "administracio" mi ne tiom
firmas: kelkfoje mi hezitas, cxu diri "administrejo", "administrantaro" aux
"administra sistemo".
Otto
Mi havas alian sperton, kiun pro klarigeblaj kialoj la Tekstaro ne kaptas:
Por iom redukti la volumenon de brajlaj tekstoj oni en kelkaj lingvoj
starigis sistemon de "mallongigaro", kiu - malkiel la vera stenografio -
ekzakte redonas la tekston. Germane oni nomas tian sistemon "Kurzschrift",
angle "contracted braille", france "abrégé", kaj hispane "estenografía".
Ekzistas tia mallongigaro ankaux en Esperanto, kaj gxia nomo estas
"Esperanta stenografio". En tiu sistemo ecx estas mallongigo por la vorto
"stenografio". En cxiu numero de la brajla revuo "Esperanta Ligilo" aperas
la rubriko "stenografia pagxo", kies redaktoro mi nun estas. Evidente en cxi
tiuj kuntekstoj la vorto "stenografio" signifas la sistemon, la signaron. La
vortojn "stenografi", "stenografo" k.s. mi neniam uzas.
Otto
Evidente en cxi tiuj kuntekstoj la vorto "stenografio" signifas la sistemon, la signaron.
pri "administracio" mi ne tiom firmas: kelkfoje mi hezitas, cxu diri "administrejo", "administrantaro" aux "administra sistemo".
nu, vershajne tiuj tri taugas, kaj ech administr-ad-o : "dum la acha
administracio de tiu ulo, nia klubo preskau pereis"
amike
Renato
> Mi esperas, ke vi [do mi, J.A.] konscias, ke "redakcio" estas
> Fundamenta vorto, dum "redakti" estas neologismo,
> tamen oficialigita en 1OA. REDAKCI/ ekzistas en
> Esperanto jam de la jaro 1888, dum REDAKT/
> aperis kredeble en la jaro 1902.
Jes, mi konscias pri tio, kaj kazoj tiaj kuraghigas min ke, malgrau
chio, jam frue en la evoluo de la lingvo esprimighis la skemismaj,
memstaraj latentajhoj de la genia kreitajho de Zamenhof, fakte multe
pli produktopovaj ol kelkaj malbonshance elektitaj "internaciaj"
vortoj.
Mi estas ege fidela al la Fundamento, sed lau la nedogma sinteno de
homoj tiaj, kiaj G. F. Makkink.
> Pri CIVILIZ/ kaj CIVILIZACI/ statas tamen
> pli-malpli male.
Tiajn arongantajn perfortajhojn ni devas danki al iuj tiamaj
etnocentrismaj kaj elitaj europanoj.
José Antonio
> Mi supozas, ke en la komenco oni pli "krude" importis internaciajn vortojn
> en Esperanton, ne cxiam Esperantigante ilin en la plej "ekonomia" maniero.
Jes, mi certas ke vi pravas. Kaj jam tempo estas, post tiom da
jardekoj, lanchi diskuton pri problemoj kiel kion signifas internacia
? kiuj estas la kriterioj de internacieco nuntempe akcepteblaj au
justaj ? Al tutmondeca Esperanto !
José Antonio
Tre bone, Jose' Antonio! En ĉi tiu listo ni ĉiuj, pli mapli estas konvinkitaj pri tio. Vi povus fari grandan servon al la grupo, kiun kelkaj konas kiel "Klasika Esperanto", sed kiuj ni prefere nomu "Moderna Esperanto" aŭ "Tutmonda Esperanto", se vi lanĉus tiun debaton en ĝeneralajn listojn. Eble vi povus komenci per AdE-diskuto.Kaj jam tempo estas, post tiom da jardekoj, lanchi diskuton pri problemoj kiel kion signifas internacia? kiuj estas la kriterioj de internacieco nuntempe akcepteblaj au justaj ? Al tutmondeca Esperanto !
chu vere ? Mi alighis antau nelonge kaj ankorau ne havas
klaran bildon pri la sintenoj troveblaj en tiu chi retlisto.
> Vi povus fari grandan servon al la grupo, kiun kelkaj
> konas kiel "Klasika Esperanto", sed kiuj ni prefere nomu "Moderna Esperanto"
> aŭ "Tutmonda Esperanto", se vi lanĉus tiun debaton en ĝeneralajn listojn.
> Eble vi povus komenci per AdE-diskuto.
Nu, mi ofte (kiam tauge) klopodas nedogmeme mencii chi tiujn
problemojn en interparoloj kun
Esperanto-uzantoj, au aliie (ekz. mi verkis tre aproban recenzon por
Libera Folio pri la esearo
subtena al la bonlingvaj landonomoj "Rusoj loghas en Rusujo";
diversfoje mi publike defendis la uzon de
la landonomo Barato, ktp). Mia klopodas esti kohera en mia propra uzo
de la lingvo.
Mi plurfoje ripetis, en diversaj publikaj intervenoj, ke lau mia
daura sperto varbi por Esperanto
che la aktivularo de diversaj sociaj movadoj strebantaj al alternativa
tutmondigho, la suprajha
europeca aspekto de la lingvo, au la problemo de -ino, efikas sufiche
shoke kaj seniluziige che homoj
kiuj estas sentemaj kaj konsciaj pri lingvaj ekologio kaj seksa
egaleco, sed mi tuj shvite klarigas ke
tamen la profunda strukturo de la lingvo estas malpli europa au ech
neeuropa (dankegon, Zamenhof kaj Piron !!).
Mi ne estas membro de la Akademio, do ne apartenas al tiu retlisto AdE.
José Antonio
Nu, mi ofte (kiam tauge) klopodas . . . . Mi plurfoje ripetis, en diversaj publikaj intervenoj, ke . . .
Mi ne estas membro de la Akademio, do ne apartenas al tiu retlisto AdE.