surfi

2 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Mar 29, 2016, 1:53:40 PM3/29/16
to la-bona...@googlegroups.com
surfi (sur marondoj, ne "retumi"):
Ĉu "ondorajdi" estas akceptebla samsignifa vorto? Aŭ "ondogliti"? Ĉu la
vento ludas rolon?

Amike salutas Leo

Michał Ryszard Balicki

unread,
Mar 29, 2016, 3:20:41 PM3/29/16
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉe normala „surfado” vento estas nur aldona helpanto al kreado de ondoj. Mi opinias radikon „surf-” tute bona. Preskaŭ neniu lingvo uzas sian propran tradukon kaj ĝi povas bone servi kiel bazo al aliaj nomoj de sportoj, ekzemple „ventosurfado” (ang. windsurfing), „kajtosurfado” (ang. kitesurfing), „lagosurfado” (ang. lake surfing)  „riversurfado” (ang. river surfing).



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
ϻϐ

Ros’ Haruo

unread,
Mar 30, 2016, 5:05:58 PM3/30/16
to la-bona...@googlegroups.com
Kaj ĉu ankaŭ '(inter)ret-surfi'?

Leland Bryant Ross aka Ros' Haruo (呂須春男)
Delegito en Seattle, Universala Esperanto-Asocio
My Hymn Blog | Mia Himna Blogo — The Seattle Esperanto Society
Sankta Harmonio (formnotacia libro plurlingva) — Biblioteko Culbert

Michał Ryszard Balicki

unread,
Mar 30, 2016, 5:33:52 PM3/30/16
to la-bona...@googlegroups.com
Nur kiel metaforo (gravas ĉu estunta komprenebla). Angle ĝi uzatas tre ofte, sed esperante mi neniam ĝin aŭdis; oni normale nomas uzon de interreto je „retumado”.

Leo De Cooman

unread,
Mar 31, 2016, 5:23:38 AM3/31/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 30/03/2016 om 21:36 schreef Ros’ Haruo:
> Kaj ĉu ankaŭ '(inter)ret-surfi'?

Mi kutime diras:
(inter)ret-um-i

Amike salutas Leo

Vilhelmo Lutermano

unread,
Mar 31, 2016, 9:10:31 AM3/31/16
to la-bona...@googlegroups.com
La angla termino "to surf" ŝajnas al mi indiki du iom malsamajn aferojn:
1. sole per tabuleto rajdi sur ondoj;
2. per pli granda tabulo kaj krome velo veli sur akvo, ĉu onda aû glatsurfaca.

La franca nomas la unuan aferon "surfer", la duan "véliplancher".

En E-o mi dirus pri la 1-a: ondorajdi, por la 2-a tabulveli.

Kore,
Vilhelmo Lutermano.

- -

2016-03-29 19:20 GMT, Michał Ryszard Balicki <bali...@gmail.com>:
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages