Jino kaj jango

6 views
Skip to first unread message

Abengo

unread,
Feb 20, 2012, 5:41:08 AM2/20/12
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj lingvaj fakuloj,
 
Mi por unu jaro prilaboras pri la traduko de ĉina klasikaĵo "Libro de Ŝanĝoj". Mi troviĝas en malfacila situacio, pro mia malalta esperantonivelo unue, pro la manko de esperantaj vortoj  por la traduko alie. En PIV estas la vortoj "jino" kaj "jango". Kio estas bonaj. Fakte estas taŭgaj vortoj por ĉi-tiuj vortoj.
 
MI scias bone la ĉinan lingvon. Jino estas la ombro, kaj jango estas la lumo en la ĉina lingvo. Jina estas ombra, kaj janga estas luma. Ombrolumo estas ia apero de interago inte ombro kaj lumo. Vorto imila al ombrolumo estas tagnokto. Printempoaŭtuno estas ĉina vorto por jaro (la sekretario de Vjetnama Esperanto-Asocio s-ro nomiĝas  Xuan Thu, kiu signifas Printempo-Aŭtuno, aŭ bela jaro).
 
La kialo ke ombro kaj lumo estas elektitaj estas:
  • Jino kaj jango estas du elementoj de duuma sistemo en la libro de ŝanĝoj, simile nul kaj unu (1 kaj 0) estas la du elementoj de duuma sistemo en informatiko. Por tiuj ne estas false rekonita, oni ofte skribas la alfabetojn L kaj O anstataŭ la zifrojn 1 kaj 0. Hazarde L estas la unua litero ĉe Lumo, kaj O la unua litero ĉe Ombro. 
  • La ok trigramoj en la Libro de Ŝanĝoj estas la elementoj de okumo, oni povas skribi 000, 001, 010, 011, 100, 101, 110, 111 per tripbla duumo anstataŭ designi la simbolojn. Kaj 000, 001, 010, 011, 100, 101, 110, 111 povas esti representitaj per 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7. Oni ne bezonas diri jin-jin-jin, jin-jang-jin ktp.
  • La 64 heksagramoj en la Libro de Ŝanĝoj rezultas el la duobla okumo, oni povas skribi ekzemple 010-111, 101-011, aŭ ok37,  ok53 (okuma tri sep, okuma kvin tri, aŭ triok sep kaj kvinok tri). La okuma 37 egalas dekuma 31.
  • La ordo de heksagramoj reprezentitaj per duobla okumo estas facile farita laŭ la valoro de la zifro (heksagramo). Oni tre facile trovas ĝin en la indekso. La originala ordo de heksagramo en la Libro de Ŝanĝoj aperas ne logika, kaj malfacile memorebla. 
En PIV eĉ ne troviĝas la vorto I-Ĝingo, tio estas tre malĝentila al ĉinoj. Ĉinoj rigardas I-Ĝingon aŭ Libro de Ŝanĝojn kiel unu de plej gravaj kulturheredaĵoj.  Oni ne bezonas fari esperantajn nomojn de ok trigramoj, aŭ 64 heksagramoj, por oni facile ilin prezentitaj per la okuma simbolo.
Jen la ĉinaj nomoj kkaj kromnomoj de ok trigramoj:
 
  • 000  KUN, Tero
  • 001  ZHEN, Tondro
  • 010  LI, Fajro
  • 011  DUI, Lago
  • 100  GEN, Monto
  • 101  KAN, Akvo
  • 110  XUN, Vento
  • 111  QIAN, Ĉielo
La nomo de iu heksagramo povas esti simple reprezentitaj ekzemple:
  • 110 111 Ventoĉielo
  • 001 001 Duobla Tondro
  • 101 010 Fajroakvo
  • 001 111 Teroĉielo
Kiu povas doni helpon al mi , aŭ kiu havas la intresspn pri Libro de Ŝanĝoj, bonvolu kontaktiĝi kun mi. 
 
via amike
Abengo

Renato Corsetti

unread,
Feb 20, 2012, 10:30:34 AM2/20/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Abengo,

bonvenon al nia listo. Ni vidas, ke vi portas al ni la scion de la ĉina kulturo, pri kiuj ni okcidentanoj ĝenerale ne scias multon.

Vi skribis:

> En PIV estas la vortoj "jino" kaj "jango". Kio estas bonaj. Fakte estas taŭgaj vortoj por ĉi-tiuj vortoj.

Do, mi komprenas, ke vi diras ke Jino kaj Jango estas bonaj vortoj en Esperanto kaj ke oni tenu ilin. Vi ne proponas, ke oni ŝanĝu ilin al "ombro" kaj "lumo", ĉu ne? Vi nur klarigas al ni la signifon.

>   En PIV eĉ ne troviĝas la vorto I-Ĝingo, tio estas tre malĝentila al ĉinoj. Ĉinoj rigardas I-Ĝingon aŭ Libro de Ŝanĝojn kiel unu de plej gravaj kulturheredaĵoj.

Ĉu per ĉi tiuj vortoj vi proponas ke estu en Esperanto la vcorto "Iĝingo"? Ankaŭ pri tio mi komprenas, ke ne, sed ke vi simple observas tion.

Amike

renato


--

renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 23, 2012, 7:42:17 AM2/23/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Abengo!
Mi trovas ciajn klarigojn ante la "Libron de Shanghoj" tre
interesa,kvankam ne chiam komprenebla (pro mia manko de china
filozofio, sendube).
Pro praktikaj tialoj, cia klarigo kaj ech la nocio "Libro de
Shanghoj" ne trovighu en PIV, sed en enciklopedio. Tamen ni unue
bezonas ghustan Esperantigon de la nocio "Libro de Shanghoj". Mia
unua ideeto estas "China Libro de Shanghoj". Ni nepre devas uzi
Esperantajn vortojn en Esperanto, ne chinajn. (ekz. "libro" estas
Esperanta vorto, ne europa vorto; same pri "shangho"; ili nur hazarde
similas al europaj vortoj). Se ci deziras vortojn por Libro kaj
Shangho kiuj similas al chinaj vortoj, ni devos forstreki la jam
ekzistantajn Esperantajn vortojn.
Se ci kreas kombinojn au kunmetojn imitantajn chinajn au vjetnamajn
kombinojn au kunmetojn, ili devas esti internacie kaj logike
kompreneblaj. Ekzemple la vorto "autuno-printempo" ne necese signifas
"bela jaro" en aliaj lokoj de la mondo (Ili signifas tion en la china
lingvo char la infanoj lernas ke tio estas ilia signifo). Ili ech
povas ie signifi "malbona jaro". Char la china lingvo ne estas
preciza (char ghi uzas kombinojn sen sufiche da klarigaj vortoj,
uzante la tradicion por indiki la signifon), ghi bezonas pli da
vortoj se tradukita al aliaj lingvoj.
Amike, Marcel.

> Karaj lingvaj fakuloj,
>
> Mi por unu jaro prilaboras pri la traduko de ĉina klasikaĵo "Libro de
> Ŝanĝoj". Mi troviĝas en malfacila situacio, pro mia malalta
> esperantonivelo
> unue, pro la manko de esperantaj vortoj por la traduko alie. En PIV estas
> la vortoj "jino" kaj "jango". Kio estas bonaj. Fakte estas taŭgaj vortoj
> por ĉi-tiuj vortoj.
>
> MI scias bone la ĉinan lingvon. Jino estas la ombro, kaj jango estas la
> lumo en la ĉina lingvo. Jina estas ombra, kaj janga estas luma. Ombrolumo
> estas ia apero de interago inte ombro kaj lumo. Vorto imila al ombrolumo
> estas tagnokto. Printempoaŭtuno estas ĉina vorto por jaro (la sekretario
> de
> Vjetnama Esperanto-Asocio s-ro nomiĝas Xuan Thu, kiu signifas
> Printempo-Aŭtuno, aŭ bela jaro).
>
> La kialo ke ombro kaj lumo estas elektitaj estas:
>
> - Jino kaj jango estas du elementoj de duuma sistemo en la libro de

> ŝanĝoj, simile nul kaj unu (1 kaj 0) estas la du elementoj de duuma
> sistemo
> en informatiko. Por tiuj ne estas false rekonita, oni ofte skribas
> la alfabetojn L kaj O anstataŭ la zifrojn 1 kaj 0. Hazarde L estas la
> unua litero ĉe Lumo, kaj O la unua litero ĉe Ombro.
> - La ok trigramoj en la Libro de Ŝanĝoj estas la elementoj de okumo,

> oni
> povas skribi 000, 001, 010, 011, 100, 101, 110, 111 per tripbla
> duumo anstataŭ designi la simbolojn. Kaj 000, 001, 010, 011, 100, 101,
> 110,
> 111 povas esti representitaj per 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7. Oni ne bezonas
> diri jin-jin-jin, jin-jang-jin ktp.
> - La 64 heksagramoj en la Libro de Ŝanĝoj rezultas el la duobla

> okumo,
> oni povas skribi ekzemple 010-111, 101-011, aŭ ok37, ok53 (okuma tri
> sep,
> okuma kvin tri, aŭ triok sep kaj kvinok tri). La okuma 37 egalas
> dekuma 31.
> - La ordo de heksagramoj reprezentitaj per duobla okumo estas facile

> farita laŭ la valoro de la zifro (heksagramo). Oni tre facile trovas
> ĝin
> en la indekso. La originala ordo de heksagramo en la Libro de Ŝanĝoj
> aperas
> ne logika, kaj malfacile memorebla.
>
> En PIV eĉ ne troviĝas la vorto I-Ĝingo, tio estas tre malĝentila al
> ĉinoj.
> Ĉinoj rigardas I-Ĝingon aŭ Libro de Ŝanĝojn kiel unu de plej gravaj
> kulturheredaĵoj. Oni ne bezonas fari esperantajn nomojn de ok trigramoj,
> aŭ 64 heksagramoj, por oni facile ilin prezentitaj per la okuma simbolo.
> Jen la ĉinaj nomoj kkaj kromnomoj de ok trigramoj:
>
>
> - 000 KUN, Tero
> - 001 ZHEN, Tondro
> - 010 LI, Fajro
> - 011 DUI, Lago
> - 100 GEN, Monto
> - 101 KAN, Akvo
> - 110 XUN, Vento
> - 111 QIAN, Ĉielo

>
> La nomo de iu heksagramo povas esti simple reprezentitaj ekzemple:
>
> - 110 111 Ventoĉielo
> - 001 001 Duobla Tondro
> - 101 010 Fajroakvo
> - 001 111 Teroĉielo

>
> Kiu povas doni helpon al mi , aŭ kiu havas la intresspn pri Libro de
> Ŝanĝoj, bonvolu kontaktiĝi kun mi.
>
> via amike
> Abengo
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages