nab-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2010, 3:45:39 AM10/15/10
to listo 'lbl'
Mi finfine komprenis tion, kio estas ”nabo” danke al PIV, kiu proponas la
variaĵon ”aksingo”. Sed eble teĥnikistoj havas kialojn por havi apartan
vorton.

Kion vi opinias?

Renato


21R NABO*
предно движение (n)
(el) cubo
náboj (m)
nav (et)
(die) Nabe
rattarumm
πλήμνη (f)
hub
(le) moyeu
mol (m)
(il) mozzo
rumba (f)
stebulė (f)
kerékagy
il-buttun (m)
(de) naaf
piasta (f)
(o) cubo
(un) butuc
náboj(m)
pesto (n)
napa
(ett) nav
ступица (f)
преднодвижение(n)

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

renato corsetti

unread,
Oct 20, 2010, 1:45:44 PM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu

Nabo --> aks-ing-o ?

Amike

Renato

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Nov 6, 2010, 4:11:59 PM11/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 20/10/2010 18:45, renato corsetti skribis:
> Nabo --> aks-ing-o ?
>
Nu, tio jam troviĝas en la SSV-listo.

Mi tamen havas problemon pri ĝi: ekzistas radoj kun nabo, en kiu senpere
troviĝas akso kaj ekzistas radoj kun nabo, en kiu senpere troviĝas
lagroj, kiuj siavice estas portataj de akso.

Ĉu ambaŭ radoj havas "aksingon" aŭ ĉu nur la unua speco havas aksingon,
kaj la dua havas lagringon?

Alivorte: ĉu en "X-ingo" estu senpera kontakto inter la objekto X kaj la
ingo?

Amike salutas Leo


Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2010, 4:24:52 PM11/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

>ᅵᅵ Mi tamen havas problemon pri ĝi: ekzistas radoj kun nabo, en kiu senpere troviĝas akso kaj ekzistas radoj kun nabo, en kiu senpere troviĝas lagroj, kiuj siavice estas portataj de akso.

>ᅵ Ĉu ambaŭ radoj havas "aksingon" aŭ ĉu nur la unua speco havas aksingon, kaj la dua havas lagringon?

El la vidpunkto de normala parolanto mi certe kredas ke jes.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Nov 8, 2010, 5:48:45 PM11/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 7/11/2010 22:24, Renato Corsetti skribis:

>>
>> > Ĉu ambaŭ radoj havas "aksingon" aŭ ĉu nur la unua speco havas
>> aksingon, kaj la dua havas lagringon?
>
> El la vidpunkto de normala parolanto mi certe kredas ke jes.
Bone. Normalaj parolantoj diru "aksingo"n. Se temas pri teĥnika
lingvaĵo, ni estu pli precizaj.

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages