- dukto --> konduktotubo, konduktilo
Tial: gasdukto=gaskonduktilo
J-K
> Ĉu
>
> - dukto --> konduktotubo, konduktilo
Kredeble vi celas
dukto --> konduktubo
char "kondukto" estas same nova vorto, kiel "dukto" (do ne estigas
avantaghon).
> Tial: gasdukto=gaskonduktilo
Pli bone kredeble:
gasdukto --> gaskonduktubo
--
Andreas Kueck
Laux mi, temas pri tubaro, ne simple tubo.
Gxis
Antonio
Laux mi, temas pri tubaro, ne simple tubo.
Antonio skribis pri "dukto":
Laux mi, temas pri tubaro, ne simple tubo.
Marcos:
>Laŭ ReVo, PIV kaj la Esperanta
Vikipedio, temas pri unuopa tubo. Do mi konsentas kun la propono de Andreas:
>dukto -->
konduktubo
Kompreneble, “dukto” per si mem estas “tubo”; sed akvo-dukto, gas-dukto, nafto-dukto konsistas el pluraj tuboj, ne nur sinsekve lauxvicaj, sed ankaux disbrancxigxantaj cxe la diversaj liverpunktoj.
Cetere, PIV mem cxe “naftodukto” diras “longa serio de tuboj…”.
Cxiukaze, al mi ne gravas cxu tubo aux tubaro, cxar persone mi dauxrigos uzi la kunmetitajn formojn kun dukto, prefere ol balastajxojn kiaj ekz. “gaskonduktubo”, kiu interalie sonas kvazaux langa ekzercilo.
Gxis
Antonio