idiosinkrazi-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2008, 7:08:52 AM12/10/08
to °listo 'la bona lingvo'
Oni petas pri simpla vorto(j) por "idiosinkrazi-o".

Kion vi proponas?

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Dec 10, 2008, 8:34:42 AM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com

La vorto, kiu tuj saltis al mia menso, estis “ekscentraj’o”, sed mi vidas, ke ankau’ tio ne estas oficiala. PIV transsendas de tiu vorto al “ekstravaganco” (Zamenhofa, sed ne oficiala) au’ “originala”. “Originalaj’o” estus eble solvo, sed iom banala, lau’ mi. Mi emus pensi, ke unu el tiuj vortoj, eventuale “ekstravaganco”, estus utila aldono al la vortprovizo.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 10 dicembre 2008 13.09
A: °listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) idiosinkrazi-o

Antonio De Salvo

unread,
Dec 10, 2008, 9:20:30 AM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti

>Oni petas pri simpla vorto(j) por "idiosinkrazi-o".
>Kion vi proponas?

Unuamomente, mi surprizigxis, kiam mi legis la klarigon en PIV, cxar ja en komunuza itala lingvo tute ne estas konata tiu signifo por la simila vorto “idiosincrasia”.

Poste mi kontrolis en greka vortaro, kaj konstatis, ke fakte la unua signifo (ecx, praktike la sola en moderna greka lingvo, krom en medicina faka terminaro), estas gxuste “temperamento”, el la vorteroj idio = aparta kaj sinkrasia = miksajxo (subkomprenate, de humoroj).

En mia konstruata vortaro itala-esperanto, mi notis jenajn signifojn por “idiosincrasia”; sed mi estas scivolema, kiuj el ili estas komunaj al aliaj lingvoj.

Amike

Antonio

 

1- idiosinkrazio; temperamento;

2- trosentemo; trosentiveco;

3- alergia/ troa reago;

4- neelportemo; neeltenemo; netoleremo

5- abomeno; nauzo;

6- antipatio; malsimpatio; malŝato;

7- kontrauxstaro;

8- kontrauxvolo

 

P.S. mi konstatas, el mesagxo de Anna, ke evidente en la angla ekzistas unu plia signifo (ekstravaganco, strangeco


Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2008, 9:23:38 AM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

“Originalaj’o” estus eble solvo

La fakto ŝajnas nun esti ke estas la medicina signifo kaj la komunuza signifo.

La medicina estus: forta reago de ies korpo kontraŭ kelkaj substancoj. Tion Anna nomas "netoleremo" (Alergio estas specifa okazo de netoleremo).

La komunuza en Italujo estas "forta reago kontraŭ difinita afero aŭ homo" dum en Britujo estus "Originala sinteno".

Kion signifas "idiosinkrazio" en aliaj landoj/lingvoj?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Dec 10, 2008, 9:54:50 AM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:
1- idiosinkrazio; temperamento;
2- trosentemo; trosentiveco;
3- alergia/ troa reago;
4- neelportemo; neeltenemo; netoleremo
...
 
Laŭ la traduka vortaro EO-NL-EO:
idiosinkrazio: overgevoeligheid, kio respondas en Esperanto al "trosentemo"
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2008, 10:26:52 AM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio kaj Leo donis konsilojn. Mi kaptis kelkajn por komenci:

idiosinkrazi-o --> (en la komunuza lingvo) tro-reag-em-o; (en medicino) ne-toler-em-o

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Dec 10, 2008, 10:29:48 AM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
En la germana apenaŭ estas uzata la vorto "Idiosynkrasie". En interreta vortaro angla-germana, "idiosyncrasy" estas tradukata interalie per "Eigenart" (laŭvorte tradukebla per "propra maniero" aŭ "propra speco") kaj en la medicina senco interalie per "Überempfindlichkeit" (trosentemo, tro-impresiĝemo).

Laŭ la germana, itala kaj portugala Vikipedioj, en la moderna medicina uzo "idiosinkrazio" estas nur tiuj specoj de trosentemo/troreagemo/netoleremo, kiuj NE estas kaŭzataj de la imuna sistemo (aldone estas iu arĥaika medicina uzo de "idiosinkrazio" el la 19-a jarcento, kiun ni tamen eble povas nun jam ignori).

Do eble taŭgus linioj kiel

idiosinkrazi-o (komunlingve) --> propr-a karakter-o; ekstravaganc-o
idiosinkrazi-o (medicine) --> ne--imun-sistem-a tro-sent-em-o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2008, 10:42:40 AM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
idiosinkrazi-o (komunlingve) --> propr-a karakter-o; ekstravaganc-o
idiosinkrazi-o (medicine) --> ne--imun-sistem-a tro-sent-em-o
Ne estas problemoj pri la dua linio.

Estas problemo pri la unua linio, ĉar en la itala (kaj laŭ mia kompreno ankaŭ en la nederlanda) la komunuza senco estas "troreagemo" kaj ne "aparta karaktero".

Ni bezonas atestojn de aliaj.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Dec 10, 2008, 11:19:44 AM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Estas problemo pri la unua linio, ĉar en la itala (kaj laŭ mia kompreno ankaŭ en la nederlanda) la komunuza senco estas "troreagemo" kaj ne "aparta karaktero".

La demando tamen estas, kiujn signifojn tiu vorto havas en Esperanto, ne la itala.

En la Tekstaro de Esperanto estas nur du uzoj de "idiosinkrazi-", ambaŭ kun la signifo "propra/aparta karaktero/eco". Inter la 20 unuaj guglotrafoj por 'idiosinkrazio kaj estas', estas 16 kun la signifo "propra/aparta karaktero/eco", unu kun la signifo "ekstravaganca eco", unu kun la medicina signifo kaj du, kiuj nur citas la vorton "idiosinkrazio" sen uzi ĝin (la citanto fakte demandas, kion signifu tiu vorto).

Mi ne sukcesis trovi iun uzon de "idiosinkrazi-" en la itala senco. Ĝis kiam ni havas pruvojn, ke efektive iuj uzas ĝin kun la itala signifo en Esperanto, ni ne bezonas listigi alternativon por la itala senco.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2008, 11:47:35 AM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
La demando tamen estas, kiujn signifojn tiu vorto havas en Esperanto, ne la itala.
Jes. Ĉar PIV eĉ donas trian sencon: temperamento, personeco, la afero ne estas aŭtomate kiel en la angla.

Ĝis kiam ni havas pruvojn, ke efektive iuj uzas ĝin kun la itala signifo en Esperanto, ni ne bezonas listigi alternativon por la itala senco.
Tiel komprenis ankaŭ la nederlanda-Esperanta vortaro.

Ni aŭdu ankaŭ aliajn landojn/lingvojn.

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Dec 10, 2008, 3:17:48 PM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

La demando tamen estas, kiujn signifojn tiu vorto havas en Esperanto, ne la itala.

 

1) Konsentite, sed kondicxe ke oni klarigu, kiu havas la povon decidi, kiujn signifojn tiu vorto havas en Esperanto;

2) ankaux en germana-esperanta vortaro “idiosinkrazio” estas uzata en maniero alia ol en PIV kaj ol komunuze en la angla:

http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_Germana-Esperanta_%C3%BC

Überempfindlichkeit - alergio, idiosinkrazio, sensitiveco, supersentemo, trosentemo, (Haut) hipersentiveco, hiperestezo;

3) la komunuza angla signifo (“originaleco”) tute ne estas menciita en PIV; cetere, mem en la angla gxi estas kontestata, se jugxi laux “Modern English Usage” de Fowler, kiu atentigas, ke plej bone oni devus uzi “idiosyncrasy” (krom en la medicina senco) nur kiel sinonimon de “peculiarity, characteristic, individuality, personality, make-up” (= personeco);

4) eble estas nur italaj la sencoj “antipatio, malsimpatio, malinklino, kontrauxeco, abomeno”; pri tio, mi atendas kun scivolemo la kontribuojn de alilingvanoj;

5) mi ne konas la svedan, sed eble ankaux en la sveda ekzistas similaj sencoj:

http://bertilow.com/falska/falska.html

idiosinkrazio = “onormal reaktion på

främmande ämne (medicinsk term)”. “Idiosynkrasi, intensiv motvilja,

antipati” = antipatio eller abomeno. “(Personlig) egenhet”

(engelska “idiosyncrasy”) = apartaĵo, persona/kurioza kutimo, e.d.

 

Gxis

Antonio

 


Anna Lowenstein

unread,
Dec 10, 2008, 4:02:33 PM12/10/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi havis ideon por anstatau’igi la anglan senson de tiu vorto: persona strangaj’o. Ankau’ “apartaj’o” kaj “kuriozaj’o” menciitaj de Antonio estas tre bonaj.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 10 dicembre 2008 17.48
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) idiosinkrazi-o

 

Marcos:

Harri Laine

unread,
Dec 11, 2008, 2:06:27 AM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Ni aŭdu ankaŭ aliajn landojn/lingvojn.

La finna ebla taŭgas kiel ekzemplo pri lingvo, kiu apenaŭ konas vorton
similan al "idiosinkrazio". La finna formo estas "idiosynkrasia" kaj
ĝi eĉ troveblas en listoj de fakaj fremdvortoj. Tiuj donas al la vorto
nur medicinan signifon. En la oficiala listo pri malsanoj mi trovas
nur trifoje tiun finnan vorton aŭ la respondan adjektivon: foje ĉe
"astmo", foje ĉe hepataj problemoj (la latina traduko estas "morbus
hepatis idiosyncraticus medicamento provocatus") kaj trian fojon ĉe io
tradukebla per "neprecizigita idiosinkrazio".

Nek la finna "idiosynkrasia" nek la esperanta "idiosinkrazio"
troveblas en vortaro fi-eo-fi. Se finno renkontus la vorton en
esperanta teksto, li verŝajne serĉus helpon en alilingva vortaro, eble
trovus similan vorton en la angla lingvo, kaj per tio konjektus, ke la
vorto signifas "persona strangaĵo".

La baza ideo ŝajnas esti "aparta, persona reago de unuopulo", ankaŭ ĉe
la tre suspektindaj uzoj proponitaj ĉi tie por "komunlingva" signifo.

Mi pli kaj pli komencas respekti PIVon, kiu almenaŭ iom klopodas marki
vortojn kiel fakajn specialaĵojn, dum la bonvortaro senskrupule
alprenas ĉiajn signifojn de similaspektaj vortoj en aliaj lingvoj eĉ
ne provante iel distingi klare eraran uzon (t.n. falsajn amikojn).

Harri

Tomaž Longyka

unread,
Dec 11, 2008, 2:35:22 AM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Idiosinkrazija:

En la slovena: En medicino: nekutima trosentemeco/nekutima alergio (je certaj materioj, kuraciloj ktp)
                     En figura senco: persona (pli malpli nekutima) esprimmaniero  
 
Amike
Tomaĵ
 
 

Anna Lowenstein

unread,
Dec 11, 2008, 4:19:34 AM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi pli kaj pli komencas respekti PIVon, kiu almenaŭ iom klopodas marki
vortojn kiel fakajn specialaĵojn, dum la bonvortaro senskrupule
alprenas ĉiajn signifojn de similaspektaj vortoj en aliaj lingvoj eĉ
ne provante iel distingi klare eraran uzon (t.n. falsajn amikojn).

Tamen, esperantistoj, kiuj uzas tiajn vortojn, simple transprenas la anglan, francan, germanan, finnnan... signifon, kaj ne imagas, ke la vorto povus signifi ion alian. Do, anglalingvano uzante la vorton "Idiosinkrazio" simple donas al g'i la signifon, kiun la vorto havas en la angla ktp. Kaj poste, cetere, tiuj kromaj signifoj ja aperas en PIV, kvankam ne en c'i tiu kazo (sed eble en la posta eldono...) Do, la bonlingva vortaro sugestas, kiel oni pli bone esprimu la koncepton en Esperanto. Ne gravas, c'u temas pri "falsa amiko" - la fakto estas, ke la koncerna homo ja bezonas ian gvidon, kiel esprimi tiun koncepton.

Anna

Leo De Cooman

unread,
Dec 11, 2008, 5:19:15 AM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:
> Mi havis ideon por anstatau’igi la anglan senson de tiu vorto: persona strangaj’o. Ankau’ “apartaj’o” kaj “kuriozaj’o” menciitaj de Antonio estas tre bonaj.
 
Mi konsultis "Grote Winkler Prins" enciklopedion (en la nederlanda). Mi tradukas:
Idiosyncrasie (de la greka sugkrasis = miksado; ĉe la grekoj origine la miksado de la propraj korposukoj): termino, kiu kutime estis uzata por indiki neantaŭvideblan, nenormalan aŭ nekutiman reagon sekve de apliko de kuracilo al paciento. Tiaj reagoj, ekzemple haŭtaj nenormalaĵoj, kia "bromoderma" post dono de bromo, sed ankaŭ ekscitiĝo anstataŭ malekscitiĝo por dono de morfino - povas jam aperi per malgrandaj dozoj ĉe unua uzo aŭ ankaŭ dum ripetita aplikado. Iujn el tiuj fenomenoj oni sukcesis klarigi, pro kio ilia 'strangeco' malaperis (ekz. anafilaksiaj reagoj); por aliaj oni tamen ankoraŭ ne trovis klarigon - La termino tamen havas ankoraŭ tiom da aliaj signifoj, ke verŝajne preferindas uzi ĝin kiel eble plej malofte.
(grasigon faris mi)
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 11, 2008, 5:26:26 AM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj lastaj reagintoj pri "idiosinkrazi-o".

Mi estas evoluiganta idiosinkrazion al "idiosinkrazio" (laŭ itala uzo), kvankam mi ne havas idiosinkrazion (personan strangaĵon, laŭ la angla uzo) kaj mia idosinkrazio (personeco, laŭ PIV) estas en ordo.  Efektive mi idiosinkrazias al laktaj produktoj (en la vera medicina signifo).

Nun mi registris:

idiosinkrazi-o --> (en la komunuza lingvo - angla uzo) person-a strang-aĵ-o; (en la komunuza lingvo - itala uzo) tro-reag-em-o; (laŭ PIV) person-ec-o, karakter-o; (en medicino) ne-toler-em-o; (en lingvistiko) person-a esprim-manier-o

"morbus hepatis idiosyncraticus medicamento provocatus"
la latina estas iom priskriba, sed tre klara.

Mi pli kaj pli komencas respekti PIVon, kiu almenaŭ iom klopodas marki 
vortojn kiel fakajn specialaĵojn, dum la bonvortaro senskrupule 
alprenas ĉiajn signifojn de similaspektaj vortoj en aliaj lingvoj eĉ 
ne provante iel distingi klare eraran uzon (t.n. falsajn amikojn).
diru al mi, kion ni notu, kaj mi notos en la limoj de niaj negrandaj spacoj. eventuale pri ĉi tiu vorto valorus verki apartan paĝon, kiun interesiĝantoj povus konsulti.

amike

renato

Pilar Otto

unread,
Dec 11, 2008, 3:18:32 PM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kion signifas "idiosinkrazio" en aliaj landoj/lingvoj?

Laux la norvega fremdvortaro: "malsaneca trosentemo al io; nemotivita
abomeno al certaj materialoj, bestoj k.s.".

En la hispana, laux prestigxa vortaro: "karaktero. Est-maniero de persono".
Mi havas la impreson, ke en la hispana oni uzas la vorton kun signifo
proksima al "propreco", "aparteco". Siatempe oni multe parolis pri "la
idiosinkrazio de la hispana popolo". Oni ecx ridis pro la hispana regxo, kiu
en Kristnaska radia kaj televida parolado prononcis "indiosincrasia".

Sxajnas, ke la signifoj tiom diferencas de unu lingvo al alia, ke oni
prefere evitu la vorton en Esperanto. Kaj gxuste pro tiuj diferencoj estas
malfacile proponi tekston de linio en nia vortlisto.

Otto

Marcos Cramer

unread,
Dec 11, 2008, 3:49:36 PM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
idiosinkrazi-o --> (en la komunuza lingvo - angla uzo) person-a strang-aĵ-o; (en la komunuza lingvo - itala uzo) tro-reag-em-o; (laŭ PIV) person-ec-o, karakter-o; (en medicino) ne-toler-em-o; (en lingvistiko) person-a esprim-manier-o

Tiu linio bone prezentas alternativojn por la diversaj uzoj de "idiosinkrazio".

Kvar etaj ŝanĝoj, kiujn mi ankoraŭ farus, estas
- meti la PIV-an signifon en la unuan pozicion (ĝi ankaŭ ŝajnas esti la plej ofta en Esperanto - eble kune kun la lingvoscienca uzo, ĉar Esperantistoj ja multe parolas pri lingvoj)
- skribi "lingvoscienco" anstataŭ "lingvistiko" (laŭ niaj propraj rekomendoj)
- aldoni "ne-imunsistema" al la medicina uzo (tio ŝajnas esti esenca parto de la medicina signifo)
- mallongigi "en la komunuza lingvo" al "komunlingve" por ke la enkrampaj klarigoj ne estu tro longaj:

idiosinkrazi-o --> (laŭ PIV) person-ec-o, karakter-o; (komunlingve - angla uzo) person-a strang-aĵ-o; (komunlingve - itala uzo) tro-reag-em-o; (en medicino) ni--imun-sistem-a ne-toler-em-o; (en lingvistiko) person-a esprim-manier-o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 11, 2008, 3:55:48 PM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
En la hispana, laux prestigxa vortaro: "karaktero. Est-maniero de persono". 
Do, PIV havas subtenon en kelkaj lingvoj.

Sxajnas, ke la signifoj tiom diferencas de unu lingvo al alia, ke oni 
prefere evitu la vorton en Esperanto. Kaj gxuste pro tiuj diferencoj estas 
malfacile proponi tekston de linio en nia vortlisto.
Fakte mi proponis ĉiujn, dividitajn de ; por montri, ke temas pri malsamaj uzoj de la sama vorto.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 11, 2008, 4:02:27 PM12/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Kvar etaj ŝanĝoj, kiujn mi ankoraŭ farus
faritaj.

renato


Nguyen Xuan Thu

unread,
Dec 12, 2008, 4:54:53 AM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
La angla-vjetnama medicina vortaro tradukas la vorton idiosyncrasy per đặc ứng /dak ung/
Klarigoj:
 
đặc = speciala, aparta, escepta
 
ekzemploj:
đặc ân = escepta (speciala) favoro
đặc biệt: = speciale, aparte, eksterordinare
đặc cách = en escepta okazo
đặc công = speciala armeo, komandoo
đặc huệ = privilegio
đặc khu = speciala zono
đặc sản = speciala produkto (manĝaĵo...) specialaĵo
 
ứng = respondi, reagi
 
ekzemploj:
ứng biến = rapide alfronti
ứng chiến = acepti batalon
ứng cứu = veni helpe al
ứng đáp = respondi
ứng đối = repliki
ứng khẩu =improvizi
ứng phó = kontraŭstari, fronti al
ứng tác = improvizi muzikon
ứng tấu = improvize ludi muzikon
ứng xử = sinteno, konduto
 
Do en la vjetnama idiosinkrazio tradukiĝas per la kunmetado de 2 vortoj đặc (speciala, aparta) kaj ứng (respondo, reago)
Ĉu tiu klarigo helpas?
 
Amike
Thu
 
 
 

 
2008/12/10 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2008, 5:20:13 AM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
Do en la vjetnama idiosinkrazio tradukiĝas per la kunmetado de 2 vortoj đặc (speciala, aparta) kaj ứng (respondo, reago)
Ĉu tiu klarigo helpas?
Certe ĝi helpas. Ĉu tiu vorto estas uzata ankaŭ en la komuna lingvo aŭ nur en medicino?

Ni nun havas en la komuna senco "troreagemo". Ĉu aldoni strang-a reag-em-o?

Amike

Renato


Harri Laine

unread,
Dec 12, 2008, 7:17:23 AM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Thu:
>> Do en la vjetnama idiosinkrazio tradukigxas per la kunmetado de 2
>> vortoj *đặc* (speciala, aparta) kaj ứng (respondo, reago) Cxu tiu
>> klarigo helpas?

> Certe gxi helpas. Cxu tiu vorto estas uzata ankaux en la komuna lingvo
> aux nur en medicino?

La respondo de Thu trafas la esencon de la afero: "idiosinkrazio"
estas "individua reago". El tio (tra la subkomprenata "nenormala") la
angla kaj la itala evoluigis al si diversajn figurajn uzojn, kiuj
apenaux registrindas. La nuna teksto estas tute reskribinda. Mi proponas

---
idiosinkrazi-o --> 1. (laux PIV, en psihxologio) individua sinteno,
individua trajto; (en medicino) individua reago, nenormala reago; (en
lingvoscienco) individua esprimmaniero, unuopula parolmaniero;

2.(eraraj uzoj laux aliaj lingvoj) person-a strang-ajx-o (anglece);
tro-reag-em-o (italece)
---

Se la bonvortaro volas malrekomendi la vorton "individuo", eblas
anstatauxe skribi "unuopula".

Mi nepre evitus paroli pri io "komunlingva" cxi tie. Fakte ankaux niaj
sago-signoj estas ne bonaj, cxar tiuj estas neniel gxenerale
kompreneblaj kiel signo por eraro aux malrekomendo; ofte tiaj signoj
simple aludas aux referencas al io alia aux signifas simple "vidu".
Neniu sercxanto pri okaza vorto studas klarigojn pri uzo de la vortaro.

Amike
Harri

Oni pensu, kia estas la tipa maniero, por homo de la nuna rete vivanta
komputila generacio veni al la bonvortaro. Certe ne legante gxin
sisteme pagxon post pagxo, studante klarigojn pri la diversaj signoj
ktp. La plejmulto alvenas simple tajpante vorton (ekz. la misteran
"idiosinkrazio") en iun sercxilon, kiu espereble proponas nian pagxon.
Poste li legas la linion, kaj trovas ke la vorto havas plurajn
signifojn, ecx iujn "komunlingvajn", do uzinda kaj lerninda vorto.

Grava miskompreneblo de unuopaj vort-artikoloj estas trajto de niaj
grandaj vortaroj (pensu pri la mistera bildsimbolaro de PV kaj PIV),
kies auxtoroj verkas cxefe por aliaj vortaristoj. Bedauxrinde, la Reta
Vortaro, kiu devus porti nin en vivo-kaj legostilon de nova epoko,
sekvas la malnovajn modelojn.

Harri Laine

unread,
Dec 12, 2008, 7:23:44 AM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, mi ne volis dissendi la lastan parton (sub la subskribo) de
mia jxusa mesagxo. Mi certe jam tro skribis hodiaux kaj komencas
malordi. Estas tempo silenti.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2008, 8:35:18 AM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
Estas tempo silenti.
Bonvolu ne silenti. La suoma kaj la vjetnama lingvoj estas niaj du gvidantaj steloj en ĉ i tiu momento.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2008, 10:32:27 AM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
Mi proponas

---
idiosinkrazi-o --> 1. (laux PIV, en psihxologio) individua sinteno, 
individua trajto; (en medicino) individua reago, nenormala reago; (en 
lingvoscienco) individua esprimmaniero, unuopula parolmaniero;

2.(eraraj uzoj laux aliaj lingvoj) person-a strang-ajx-o (anglece); 
tro-reag-em-o (italece)
---
Por mi estas en ordo, kvankam efektive ni iel malrekomendas ankaŭ la sciencajn formojn, se oni pova eliri el sia scienceco.
niaj sago-signoj estas ne bonaj, cxar tiuj estas neniel gxenerale 
kompreneblaj kiel signo por eraro aux malrekomendo; . . . 
Neniu sercxanto pri okaza vorto studas klarigojn pri uzo de la vortaro.
Mi pretas rekoncepti la tuton, kvankam tio estus granda laboro. Ĉu vi proponas vortojn kiel ekzemple "anstataŭe uzu" aŭ "ankaŭ uzu" por niaj --> kaj = ? Ĉu iu el la listanoj havas alian solvon.

Parolante pri rekonceptado, mi renovigas la peton: ĉu iu listano (krom Niko, kiu nun faras la unuan elekton de PIV-aj vortoj eble forigeblaj) povas/volas iom pli sisteme kunlabori tiurilate?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Dec 12, 2008, 12:13:11 PM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Mi pretas rekoncepti la tuton, kvankam tio estus granda laboro. Ĉu vi proponas vortojn kiel ekzemple "anstataŭe uzu" aŭ "ankaŭ uzu" por niaj --> kaj = ? Ĉu iu el la listanoj havas alian solvon.

Laŭ mi jam povus multe helpi, se supre kaj sube de ĉiu paĝo, ni metus la jenan koncizan klarigon:

    La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "-->". La signo "=" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen iu malrekomendo. <Pliaj klarigoj>

Tiu "<Pliaj klarigoj> je la fino signifas, ke tie estu ligilo kun la teksto "Pliaj klarigoj" al la paĝo "Klarigoj pri la maniero uzi la vorto-listojn". Aldone, povus esti bone grasigi la vorton "malrekomendas", por ke ĝi kaptu la atenton de hazardaj trovantoj de niaj listoj.

Aldona problemo estas, ke oni malfacile trovas nian liston, kiam oni serĉas iun vorton per serĉilo, ĉar la vortoj aperas en nia listo kun strekoj, kio konfuzigas guglon (kaj verŝajne ankaŭ aliajn serĉilojn). Oni tamen ja trovas la liston, se oni entajpas la novradikon sen finaĵo (ekzemple serĉante "neŭrologi"  per la Esperantlingva versio de guglo, nia listo aperas en la kvara pozicio, dum serĉante "neŭrologio" ĝi tute ne aperas inter la 20 unuaj trovoj). Tiu problemo estas malfacile solvebla, se ni volas daŭre marki la limojn inter la vorteroj. Sed por la kreota Bonlingva Vortaro la problemo certe ne aperos.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2008, 4:42:04 PM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Laŭ mi jam povus multe helpi, se supre kaj sube de ĉiu paĝo, ni metus la jenan koncizan klarigon
. . .

Aldona problemo estas, ke oni malfacile trovas nian liston, kiam oni serĉas iun vorton per serĉilo, ĉar la vortoj aperas en nia listo kun strekoj, kio konfuzigas guglon (kaj verŝajne ankaŭ aliajn serĉilojn).
Mi provis trovi solvon ankaŭ por tio.

Bonvolu rigardi la literon H. La unuaj kvin vortoj estas laŭ la nova sistemo. Bonvolu provi ĉu Google trovas ilin.

Amike

Renato


Nguyen Xuan Thu

unread,
Dec 12, 2008, 6:33:32 PM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
En la Oxford English-Vietnamese dictionary, oni tradukas idiosuncrasy-n per phong cách riêng (phong cach rieng) = aparta, speciala vivstilo.
Do, mi proponas, ke vi uzu ambau tradukojn: komunan kaj medicinan
Mi ne tro sxatas "troagemo"-n au "stranga reagemo"-n (ĉar ĝi implicas kritikan sencon)
 
Amike,
Thu

2008/12/12 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Thu:
Do en la vjetnama idiosinkrazio tradukiĝas per la kunmetado de 2 vortoj dac (speciala, aparta) kaj ung (respondo, reago)
Ĉu tiu klarigo helpas?

Antonio De Salvo

unread,
Dec 12, 2008, 8:04:47 PM12/12/08
to la-bona...@googlegroups.com

Nguyen Xuan Thu:

>Mi ne tro sxatas "troagemo"-n au "stranga reagemo"-n (ĉar ĝi implicas kritikan sencon)

 

Fakte, la italeca senco (kiu montrigxis nekonforma al tiu internacia) estas alia, nome: abomeno, repusxo.

Ekzemple, en itala lingvo oni diras: mi havas idiosinkrazion al formalajxoj, por diri “mi abomenas formalajxojn”.

Amike

Antonio

 

Leo De Cooman

unread,
Dec 13, 2008, 6:25:42 AM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>Bonvolu provi ĉu Google trovas ilin.

Sufiĉas serĉi per Google laŭ    halanĝo+bonalingvo
 
Cetere oni ankaŭ trovas humid-a  serĉante laŭ  humid-a+bonalingvo
Sed mi trovis nenion serĉante laŭ   humid-a+bonalingvo
sed ja serĉante laŭ   "humid-a"+bonalingvo
 
Mi iam proponis solvon, kiu ekzemple helpus retrovi verkojn en bibliotekaj katalogoj: sufiĉus aldoni en ĉiu tia paĝo apartan kodon (ekz.: bbltk), kiu supozeble ne estas trovebla en normalaj interretaj paĝoj. Tiele oni facile trovus, ĉu en iu Esperanta biblioteka katalogo ekzistas verko de aŭ pri ekzemple "radio" simple serĉante por bbltk+radio
Tiele ni ne devus fari ion specialan, sed simple komuniki tiun kodon al ĉiuj Esperantaj bibliotekoj.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2008, 8:48:46 AM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Sufiĉas serĉi per Google laŭ    halanĝo+bonalingvo
Kara Leo, bonvolu daŭrigi viajn eksperimentajn serĉojn. Provu nun serĉi "konsenso".

Kion vi, kaj la aliaj, pensas pri la rearanĝo de la unuaj vortoj de la litero H?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Dec 13, 2008, 9:06:14 AM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Kara Leo, bonvolu daŭrigi viajn eksperimentajn serĉojn. Provu nun serĉi "konsenso".

Mi ne trovis ĝin serĉante  konsenso+bonalingvo
Kial ne? Daŭras iom da tempo por Google kolekti ĉiujn ŝanĝojn en retejoj. Do, se vi nur antaŭ kelkaj horoj enmetis la vorton, estas normale, ke mi ne trovas ĝin.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2008, 9:54:42 AM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman wrote:Leo:

Mi ne trovis ĝin serĉante  konsenso+bonalingvo
Kial ne? Daŭras iom da tempo por Google kolekti ĉiujn ŝanĝojn en retejoj. Do, se vi nur antaŭ kelkaj horoj enmetis la vorton, estas normale, ke mi ne trovas ĝin.
Bone. provu per halfo kaj half-o sed ne aldonante bonalingvo. Kial tiam nenio aperas?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Dec 13, 2008, 10:54:32 AM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Bone. provu per halfo kaj half-o sed ne aldonante bonalingvo. Kial tiam nenio aperas?

Eĉ aldonanto "bonalingvo" oni ne trovas ĝin en la retejo de Bonalingvo, sed ja en www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

Mi supozas, ke vi antaŭ nelonge ŝanĝis ion en tiu paĝo, kaj tial Google ankoraŭ ne enmetis ĝin en sian memoron. Ĉu eblas?

Mi ekzemple provis abiturient-o+bonalingvo

Tio ja sukcesis.
Same pri humur-o+bonalingvo kaj ankaŭ pri humur+bonalingvo sed ĉe tiu serĉo aperis pliaj trafoj, evidente en paĝoj, kiuj enhavas ligilon al Bonalingvo. Do: preferindas enmeti en ĉiuj bonalingvan paĝon apartan kodon (ekz.: bnlngvx aŭ io alia, kio estas vorto aŭ mallongigo en iu lingvo)
 
Mi do devus reprovi post kelka tempo.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2008, 11:51:17 AM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

Mi supozas, ke vi antaŭ nelonge ŝanĝis ion en tiu paĝo, kaj tial Google ankoraŭ ne enmetis ĝin en sian memoron. Ĉu eblas?

Jes. Mi ŝanĝis ion.

Mi do devus reprovi post kelka tempo.
Bone. Ne forgesu, ĉar de tio dependas kiel enmeti la novajn liniojn.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Dec 13, 2008, 12:36:29 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Bonvolu rigardi la literon H. La unuaj kvin vortoj estas laŭ la nova sistemo. Bonvolu provi ĉu Google trovas ilin.

Daŭras iam ĝis guglo trovas novajn aferojn, sed tio certe ebligos al guglo trovi la vortojn.

Tamen mi ne feliĉas pri la nova aspekto. La duobla apero de ĉiu malrekomendata vorto tute ne plaĉas al mi. Laŭ mi estas evitinde tiel draste ŝanĝi la aspekton de paĝo nur por ke guglo trovu ĝin.

Eblas aliaj solvoj, kiuj ne estas tiel videblaj por homoj, sed tamen ebligas al guglo trovi la vortojn. Ekzemple, provu enmeti jenan kodon:

<font color="#FFFFFF" size="-2">habiliti</font>
'''habilit-i''' --> kapabl-ig-i
<font color="#FFFFFF" size="-2">haĉi</font>
'''haĉ-i''' --> strek-et-um-i
<font color="#FFFFFF" size="-2">halanĝo</font>
'''halanĝ-o''' --> ŝerc-galimati-o, sen-senc-a parol-ad-o
<font color="#FFFFFF" size="-2">haleluja!</font>
'''haleluja''' = laŭd-on al di-o!, vivu!
<font color="#FFFFFF" size="-2">halfo</font>
'''half-o''' ''(sporto)'' --> centr-ul-o, ŝirm-ant-o, defend-ant-o

Tiel videblas nur la linioj, kiuj ankaŭ videblis antaŭe, tamen nun kun malplenaj linioj inter ili (kio laŭ mi eĉ bonas por havi pli bonan superrigardon). En la "malplenaj" linioj fakte estas blanka teksto kun la vorto, kiun guglo trovu. Tiu solvo laŭ mi povus ebligi ke niaj paĝu estu trovataj pli facile, sen ĝeni la legantojn. (Kvankam ja estus iom da ĝeno por Renato, kiu devus ĉiam aldoni tiujn nevideblajn liniojn; la komencan taskon aldoni ilin al la nuna listo povus esti farate aŭtomate per eta programo, kiun mi povus programi; ĉiuokaze la tasko ne vere estas pli malfacile ol por la solvo, kiun proponis Renato mem).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2008, 12:50:38 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Thu kaj Antonio, pro la lastaj observoj pri ĉi tiu radiko.

Mi kopias por vi la tekston de Harri kaj mi demandas vin: kion vi metus anstataŭ troreagemo?

---
idiosinkrazi-o --> 1. (laux PIV, en psihxologio) individua sinteno, 
individua trajto; (en medicino) individua reago, nenormala reago; (en 
lingvoscienco) individua esprimmaniero, unuopula parolmaniero;

2.(eraraj uzoj laux aliaj lingvoj) person-a strang-ajx-o (anglece); 
tro-reag-em-o (italece)
---

amike

Renato


Fra Simo

unread,
Dec 13, 2008, 1:29:57 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Per " habilit-i ", shajne tute egale kiel per " habiliti ", mi ricevis de Google tro mulktajn respondojn. Sed per " "habilit-i" ", kun la streketo kaj citiloj, mi ricevis nur tiujn el nia tabelo (same per aldono de " +bonalingvo ", sed chi tion skribi estas ege tede, kaj neniu alia, ol ni, ekpensus tiel fari).
     Tamen aperis ankau " re-habilit-i " !  La paragrafon pri "re-habilit-i" ni devas korekti al paragrafo pri "rehabilit-i", char inter tiuj du (ne-)vortoj ekzistas neniu aktuala rilato, ankau en la PIV-a lingvo ne.
 
     Poste mi iris al nia litero ho. Jen kelkaj notoj pri tio, kion tie mi trovis :
 
La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dektre de "-->". La signo "=" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen iu malrekomendo. Pliaj klarigoj
     Ke "alternativoj" shajnas al mi malbonlingva, kaj kun la chi-tiea signifo dufoje tia, mi jam en iu alia mesagho diris.
     Anstatau : "iu", mi preferus : "nepra".

habiliti
habilit-i --> kapabl-ig-i
     Chu "habilit/i" estas de iu ajn uzata kun alia signifo, ol "rajtigi", au ech, malpli vaste, ol "rajtigi al profesoreca lekciado kaj al direktado de la esploroj de doktorighantaj studentoj" ?

haĉi
haĉ-i --> strek-et-um-i
halanĝo
halanĝ-o --> ŝerc-galimati-o, sen-senc-a parol-ad-o
haleluja!
haleluja = laŭd-on al di-o!, vivu!
     Anstatau : "di-o", nepre devas esti : "Di-o", kun komence litero granda, char la vorto "haleluja !" estas propra al la adorantoj de la ununura Dio, al kies sankta nomo aludas la lasta silabo.
     Anstatau : "haleluja", devus esti : "haleluja!", kun ekkrisigno, same kiel post la tradukajhoj kaj che la antaua linio, au, pli bele : "haleluja !", kun interspaco (kondiche, ke oni chie tra la tuta tabelo  lasu tian interspacon antau la ekkrisignoj).
halfo
half-o (sporto) --> centr-ul-o, ŝirm-ant-o, defend-ant-o
     Tri tradukajhoj shajnas al mi multo. Se ties signifoj estas egalaj, ni elektu la plej rekomendindan ;  se ili ne estas egalaj, ni aldonu interkrampe la necesajn klarigojn.

2008/12/12 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Antonio De Salvo

unread,
Dec 13, 2008, 1:59:04 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti

>Dankon, Thu kaj Antonio, pro la lastaj observoj pri ĉi tiu radiko.
>Mi kopias por vi la tekston de Harri kaj mi demandas vin: kion vi metus anstataŭ troreagemo?

>idiosinkrazi-o --> 1. (laux PIV, en psihxologio) individua sinteno,

individua trajto; (en medicino) individua reago, nenormala reago; (en 
lingvoscienco) individua esprimmaniero, unuopula parolmaniero;
 
>2.(eraraj uzoj laux aliaj lingvoj) person-a strang-ajx-o (anglece); 
tro-reag-em-o (italece)
---
 

Pri la italeca esprimo, mi metus “abomeno”, aux “repusxo”, aux “netoler(em)o”; bonvolu elekti vi mem.

Gxis

Antonio

 


Marcos Cramer

unread,
Dec 13, 2008, 2:20:52 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:

     Ke "alternativoj" shajnas al mi malbonlingva, kaj kun la chi-tiea signifo dufoje tia, mi jam en iu alia mesagho diris.

Tamen la vorto ne aperas en nia listo, do ŝajnas ke vi ne sukcesis konvinki la aliajn kundiskutantojn pri via opinio.
 
     Chu "habilit/i" estas de iu ajn uzata kun alia signifo, ol "rajtigi", au ech, malpli vaste, ol "rajtigi al profesoreca lekciado kaj al direktado de la esploroj de doktorighantaj studentoj" ?

Ŝajnas ke ne.

pli bele : "haleluja !", kun interspaco (kondiche, ke oni chie tra la tuta tabelo  lasu tian interspacon antau la ekkrisignoj).

Tia interspaco antaŭ signoj kiel "!", "?" kaj ":" ŝajnas al mi esti francismo, ne aparte kutima kaj ne aparte rekomendinda en Esperanto.

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Dec 13, 2008, 2:26:10 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:
>  ... Sed per " "habilit-i" ", kun la streketo kaj citiloj, mi ricevis nur tiujn el nia tabelo (same per aldono de " +bonalingvo ", sed chi tion skribi estas ege tede, kaj neniu alia, ol ni, ekpensus tiel fari).
 
Kompreneble, ke neniu skribus tion, se oni ne atentigus pri ĝi en la enkonduka teksto de la retejo. La solvo estas do simpla.
 
Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Dec 13, 2008, 2:32:41 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
 
Marcos skribis:
> Tia interspaco antaŭ signoj kiel "!", "?" kaj ":" ŝajnas al mi esti francismo, ne aparte kutima kaj ne aparte rekomendinda en Esperanto.
Laŭ belga normo (mi forgesis la numeron) oni ne enmetu spaceton antaŭ legosignoj.
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2008, 3:57:28 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Pri la italeca esprimo, mi metus “abomeno”, aux “repusxo”, aux “netoler(em)o”; bonvolu elekti vi mem.

Mi elektis ne-toler-o (kiu bele ligiĝas kun la medicina esprimo).

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2008, 4:32:42 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
Tamen aperis ankau " re-habilit-i  " !  La paragrafon pri " re-habilit-i " ni devas korekti al paragrafo pri " rehabilit-i ", char inter tiuj du (ne-)vortoj ekzistas neniu aktuala rilato, ankau en la PIV-a lingvo ne.
Certe, sed uzantoj de re-habilit-i, tiel komprenas la vorton: ree kapabligi homon (ekzemple marŝi post akcidento).
" alternativoj " shajnas al mi malbonlingva
Proponu alternativon aŭ aŭaĵon.

Anstatau : " iu ", mi preferus : " nepra ".
Mi ŝanĝis.

Chu " habilit/i " estas de iu ajn uzata kun alia signifo, ol "rajtigi", au ech, malpli vaste, ol "rajtigi al profesoreca lekciado kaj al direktado de la esploroj de doktorighantaj studentoj" ?
Rajtigi, sed ankaŭ agnoski lian kapablon.

 Anstatau : " di-o ", nepre devas esti : " Di-o ", kun komence litero granda, char la vorto "haleluja !" estas propra al la adorantoj de la ununura Dio, al kies sankta nomo aludas la lasta silabo.
Senkonvinke ŝanĝita por eviti religian militon.

Anstatau : " haleluja ", devus esti : " haleluja! ", kun ekkrisigno, same kiel post la tradukajhoj kaj che la antaua linio, au, pli bele : " haleluja ! ", kun interspaco (kondiche, ke oni chie tra la tuta tabelo  lasu tian interspacon antau la ekkrisignoj).
Ni normale sekvas la nefrancan stilon, lasi la ekkri-signon apud la lasta litero.

halfo
half-o (sporto) --> centr-ul-o, ŝirm-ant-o, defend-ant-o
     Tri tradukajhoj shajnas al mi multo. Se ties signifoj estas egalaj, ni elektu la plej rekomendindan ;  se ili ne estas egalaj, ni aldonu interkrampe la necesajn klarigojn.
Mi ne fakas pri sporto. Kiu povas helpi?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2008, 4:39:01 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
provu enmeti jenan kodon:
Marcos, vi estas magiisto. la afero efektive ĉi-foje sukcesis. Rigardu la literon H kaj faru eksperimenton por vidi ĉu efektive Google rekonas la kaŝitajn vortojn.

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Dec 13, 2008, 2:28:09 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Se mi bone komprenas la kontribuojn prie, cxiam temas pri konduto kiu
estas tipa por unuopulo, t.e. ne kiel la averagxa homo (re)agus.
Do, "idio" havas la signifon kiel en "idiolekto" (lingvajxo tipa por iu
persono)

gxis, Ronaldo


Bertilo Wennergren

unread,
Dec 13, 2008, 8:15:05 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Eblas aliaj solvoj, kiuj ne estas tiel videblaj por homoj, sed tamen ebligas

> al guglo trovi la vortojn. Ekzemple, provu enmeti jenan kodon: [...]

Atentu! Mi forte malkonsilas uzi tian aranghon. Se Guglo rimarkas, ke
oni aranghas la enhavon tiel, ke Guglo vidas ion alian ol homaj
legantoj, tiam povas okazi - kaj fakte ofte okazas - ke Guglo tute
forbaras la paghojn en sia datumbazo. Tiel estas jam de multaj jaroj.
Uzado de blankaj literu sur blanka fono estas jam delonge konata
artifiko, kiu povas kauzi tian blokadon che Guglo.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Marcos Cramer

unread,
Dec 13, 2008, 9:11:56 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo skribis:

Atentu! Mi forte malkonsilas uzi tian aranghon. Se Guglo rimarkas, ke
oni aranghas la enhavon tiel, ke Guglo vidas ion alian ol homaj
legantoj, tiam povas okazi - kaj fakte ofte okazas - ke Guglo tute
forbaras la paghojn en sia datumbazo. Tiel estas jam de multaj jaroj.
Uzado de blankaj literu sur blanka fono estas jam delonge konata
artifiko, kiu povas kauzi tian blokadon che Guglo.

Multan dankon pro tiu atentigo! Mi ĝis nun tute ne sciis pri tiu politiko de Guglo.

Ĉu vi povas rekomendi ion, kion ni povus fari por ke homoj vidu la vorton kun streketoj inter vorteroj sed Guglo trovu la paĝon kiam oni serĉas la vorton sen streketoj? Ĉu uzo de la markilo "abbr" povus helpi (ekzemple "<abbr title="bavo">bav-o</abbr>"). Aŭ ĉu Guglo ignoras tion?

Al Renato mi nun rekomendas kiel eble plej baldaŭ forigi tiun blankan tekston el la paĝoj, ĉar per rapida esploro en la reto mi eksciis, ke estas tre aĉe esti blokata de Guglo, ĉar oni nur malfacile malblokiĝas. Mi sincere pardonpetas pro la malfacilaĵoj kiujn mi kaŭzis.

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Dec 13, 2008, 10:57:38 PM12/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Ĉu vi povas rekomendi ion, kion ni povus fari por ke homoj vidu la vorton
> kun streketoj inter vorteroj sed Guglo trovu la paĝon kiam oni serĉas la
> vorton sen streketoj? Ĉu uzo de la markilo "abbr" povus helpi (ekzemple
> "<abbr title="bavo">bav-o</abbr>"). Aŭ ĉu Guglo ignoras tion?

Laŭ mia scio Goglo ignoras tiajn "title"-atributojn.

Mi ne sukcesas elpensi ion funkciantan. Mi konsilas reteni ambaŭ
formojn en videbla stato. Eble proksimume jene:

<strong>bavo</strong>: bav-o [...]

Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 4:03:48 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Chu " habilit/i " estas de iu ajn uzata kun alia signifo, ol "rajtigi", au ech, malpli vaste, ol "rajtigi al profesoreca lekciado kaj al direktado de la esploroj de doktorighantaj studentoj" ?

Ŝajnas ke ne.
Do, kiu estu la linio:

habilit-i --> (instru-)rajt-ig-i, kapabl-ig-i ?

Mi atentigas ke en Italujo ekzistas plurspecaj rajtigo al pluraj profesioj ne nur al universitata instruado (kiu - la kapabligo - ne plu ekzistas ĉi tie).


Tia interspaco antaŭ signoj kiel "!", "?" kaj ":" ŝajnas al mi esti francismo, ne aparte kutima kaj ne aparte rekomendinda en Esperanto.
Mi konsentas.

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 4:15:37 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Bertilo kaj Marcos!

Mi remetis ĉion al la originala stato.

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 4:22:49 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Markos kaj Bertilo avenis al la konkludo:
   <strong>bavo</strong>: bav-o [...]
  
Mi provis fari kelkajn provojn per la unuaj literoj de H. Rimarku la : kaj la | . Mi ankaŭ reprovis la du liniojn kaj la interan blankan linion.

Kiu estas via opinio?

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Dec 14, 2008, 5:46:53 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Mi provis fari kelkajn provojn per la unuaj literoj de H. Rimarku la :
> kaj la | . Mi ankaŭ reprovis la du liniojn kaj la interan blankan linion.

Jen kiel la HTML-kodo devas aspekti lau mi:

<dl>
<dt>habiliti</dt>
<dd>habilit-i &rarr; kapabl-ig-i</dd>

<dt>haĉi</dt>
<dd>haĉ-i &rarr; strek-et-um-i</dd>

<dt>halanĝo</dt>
<dd>halanĝ-o &rarr; ŝerc-galimati-o, sen-senc-a
parol-ad-o</dt>

[...]

</dl>

La elemento "dl" estas por listo de difinoj.
"dt" estas termino. "dd" estas difino de tiu
termino.

Poste eblas per stilreguloj en aparta CSS-dosiero
doni taugan aspekton, sed la baza aspekto de tia
listo kredeble bone taugas.

Antonio De Salvo

unread,
Dec 14, 2008, 5:55:08 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer:

> Cu vi povas rekomendi ion, kion ni povus fari por ke homoj vidu la vorton
> kun streketoj inter vorteroj sed Guglo trovu la pagon kiam oni sercas la
> vorton sen streketoj?

Bertilo Wennergren:


>Mi ne sukcesas elpensi ion funkciantan.

Mi ne estas spertulo pri teknikajxoj, sed mi povas diri, kion faras ekzemple la itala reta vortaro De Mauro: gxi dividas la vortojn laux unuopaj silaboj (simile al tio, kion ni faras per streketoj), sed gxi aldonas por cxiu kapvorto la tutan vorton, kun la indiko "chiave di ricerca" (= sxlosilo por sercxado). Tiu sxlosilo ebligas la indeksumadon de Guglo, kaj la postan sercxcadon de la uzantoj.

Ekzistas, tamen, plia problemo, ne specifa de esperanto, sed komuna al cxiuj lingvoj kun specialaj literoj. Guglo indeksumas laux la angla alfabeto, do gxi ne rekonas la apartajn esperantajn literojn (kiujn, en indeksado, gxi transformas al necxapelitaj literoj), kaj se oni tajpas en necxapelita formo iun cxapelitan literon, gxi donas nur parton el la eblaj rezultoj, kaj en malorda formo (tipa ekzemplo: stato kaj sxtato).
La afero ecx pli komplikigxas, kiam ekzistas plursenceco depende de la lokado de la cxapelitaj literoj: ekzemple, cxar ne eblas tajpi por sercxado la vorton "serĉo" (= sercxo), oni devas tajpi "serco", sed tio kauxzas intermikson kun tekstoj, en kiuj kontrauxe oni parolas pri "ŝerco" (= sxerco).
Gxis
Antonio

Antonio De Salvo

unread,
Dec 14, 2008, 6:58:55 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:

>Do, kiu estu la linio:
>habilit-i --> (instru-)rajt-ig-i, kapabl-ig-i ?
>Mi atentigas ke en Italujo ekzistas plurspecaj rajtigo al pluraj profesioj ne nur al universitata instruado (kiu - la kapabligo - ne plu ekzistas ĉi tie).


Efektive, artikolo 33, alineo 5 de la itala Konstitucio preskribas (laux mia traduko por planata kolekto de konstituciaj cxartoj, eldonota de iranaj esperantistoj):

 

Estas preskribita ŝtata ekzameno por la allaso al la diversaj ordoj kaj gradoj de lernejoj aŭ por ilia kompletigo KAJ POR LA RAJTIGO AL LA PROFESIA PRAKTIKADO.

 

En tiuj kazoj, en Italujo oni parolas respektive pri “abilitazione all’insegnamento” (= instrurajtigo) kaj pri “abilitazione all’esercizio di una professione” (= rajtigo al praktikado de profesio).

Krome, ekzistas multaj aliaj kazoj de similaj rajtigoj (ekzemple, la oficiala nomo de la cxaspermeso estas “abilitazione venatoria” = rajtigo al cxasado).

 

El lingva vidpunkto, mi atentigas, ke por tiaj konceptoj ekzistas la termino “aprobi” (NPIV, aprobi 2: deklari oficiale tauxga por difinita funkcio aux uzo; la ekzamenkomisiono aprobis s.ron N, kiel doktoron; aprobita profesoro).

Laux mi ne tauxgas la termino “kapabligo”, cxar ja la titolo ne IGAS iun kapabla, sed gxi agnoskas, ke li estas tia, kaj sekve gxi RAJTIGAS lin.

Alia afero estas la “kapabliga kurso” (itale, corso abilitante), kiam per cxi tiu esprimo oni intencas diri, ke oni havigas fakajn sciojn al kandidatoj al aprobo/ rajtigo. Verdire, la preciza signifo de cxi tiu esprimo restas neklara: la itala legxfaranto starigis, siatempe, “instru-kapabligajn” kursojn, kiuj estis samtempe “instru-rajtigaj”; la legxfaranto celis precipe plialtigon de la kapablo de la kandidatoj, sed la kursanoj pli prozece celis la akiron de rajtigo.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

 

 

 


Marcos Cramer

unread,
Dec 14, 2008, 9:21:44 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo skribis:

Jen kiel la HTML-kodo devas aspekti lau mi:

<dl>
  <dt>habiliti</dt>
  <dd>habilit-i &rarr; kapabl-ig-i</dd>

  <dt>haĉi</dt>
  <dd>haĉ-i &rarr; strek-et-um-i</dd>

  <dt>halanĝo</dt>
  <dd>halanĝ-o &rarr; ŝerc-galimati-o, sen-senc-a
  parol-ad-o</dt>

  [...]

</dl>

Nu, la paĝo de Renato ja estas vikio: Kvankam la vikia sistemo konservas certajn HTML-kodojn, oni devas esti singarda: La supra kodo kun linikomencaj spacetoj certe kaŭzas problemojn ĉe MediaWiki (kiun ankaŭ uzas la paĝaro de Renato). Se oni forigas la linikomencajn spacetojn, tiam verŝajne funkcias bone:


<dl>
<dt>habiliti</dt>
<dd>habilit-i &rarr; kapabl-ig-i</dd>
<dt>haĉi</dt>
<dd>haĉ-i &rarr; strek-et-um-i</dd>
<dt>halanĝo</dt>
<dd>halanĝ-o &rarr; ŝerc-galimati-o, sen-senc-a
parol-ad-o</dt>
[...]
</dl>

Tamen eble Renato volas iugrade konservi la simplecon de vikia redaktado, kaj ne plene eniri HTML-an redaktadon (nur laŭbezone uzi unuopajn HTML-koderojn).

Amike,

Marcos

Tomaž Longyka

unread,
Dec 14, 2008, 9:24:36 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com

--------------------------------------------------
From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
Subject: (la bona lingvo) R: arango de la listo

> Guglo indeksumas laux la angla alfabeto, do gxi ne rekonas la apartajn
> esperantajn literojn (kiujn, en indeksado, gxi transformas al necxapelitaj
> literoj), kaj se oni tajpas en necxapelita formo iun cxapelitan literon,
> gxi donas nur parton el la eblaj rezultoj, kaj en malorda formo (tipa
> ekzemplo: stato kaj sxtato).

Mi ne povas konsenti. Guglo evidente rekonas espeerantajn ĉapelitaĵojn.
Provu engugligi unue: traŭmo kaj poste traŭmato.

Amike
Tomaĵ

Antonio De Salvo

unread,
Dec 14, 2008, 10:04:00 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Guglo indeksumas laux la angla alfabeto, do gxi ne rekonas la apartajn
> esperantajn literojn (kiujn, en indeksado, gxi transformas al necxapelitaj

> literoj), kaj se oni tajpas en necxapelita formo iun cxapelitan literon,
> gxi donas nur parton el la eblaj rezultoj, kaj en malorda formo (tipa
> ekzemplo: stato kaj sxtato).

Tomaj:
>i ne povas konsenti. Guglo evidente rekonas espeerantajn capelitajojn.
>rovu engugligi unue: traumo kaj poste traumato.

Evidente, mi ne bone klarigis mian penson.
Jes ja, Guglo konservas en la tekstoj ankaux la cxapelitajn literojn; sed,
cxar ne eblas (aux almenaux mni ne kapablas) praktiki la sercxadon tajpante
la cxapelitajn literojn, la rezulto de la esploro estas kaosa.
Ekzemple, se mi celas "trauxmo", mi estas tamen devigita tajpi "traumo", kaj
la rezulto estas, ke la unua esperanta teksto aperas nur post pluraj en
aliaj lingvoj (kaj tio kvankam mi porokaze uzis la esperantan version de
Guglo kaj eksplicite postulis, ke oni sercxu pagxojn pri esperanto).
La samo (ecx pli kaose, kaj kelkfoje ecx komike) okazas cxe aliaj similaj
vortoj: celo, pago, caro, rego, sago, lego, logi, (por ne paroli pri
maldecaj vortludoj, ekzemple kaco/ kacxo, pico/ picxo, postajxo/ posxtajxo).
Amike
Antonio


HIROTAKA Masaaki

unread,
Dec 14, 2008, 10:09:09 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
"Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it> skribis:

>Jes ja, Guglo konservas en la tekstoj ankaux la cxapelitajn literojn; sed,
>cxar ne eblas (aux almenaux mni ne kapablas) praktiki la sercxadon tajpante
>la cxapelitajn literojn, la rezulto de la esploro estas kaosa.

Tiuokaze nepre indas provi "kukolon". La adreso estas
http://tekstoj.nl/kukolo/

Amike,

Vastalto

Leo De Cooman

unread,
Dec 14, 2008, 10:13:20 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio skribis:

> Jes ja, Guglo konservas en la tekstoj ankaux la cxapelitajn literojn; sed,
> cxar ne eblas (aux almenaux mni ne kapablas) praktiki la sercxadon
> tajpante
> la cxapelitajn literojn, la rezulto de la esploro estas kaosa.

Provu serci metante la sercendan vorton inter citiloj.
Mi vidis nur "sokojn" kiam mi sercis por "soko" kaj "sokojn" sercante por
"soko".

Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Dec 14, 2008, 10:35:38 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

> La afero ecx pli komplikigxas, kiam ekzistas plursenceco depende de la
> lokado de la cxapelitaj literoj: ekzemple, cxar ne eblas tajpi por
> sercxado la vorton "serĉo" (= sercxo), oni devas tajpi "serco", sed tio
> kauxzas intermikson kun tekstoj, en kiuj kontrauxe oni parolas pri "ŝerco"
> (= sxerco).

Tiu problemo tute malaperas, se vi metas la serĉendan vorton inter citiloj.
Mi (uzante InternetExplorer en WINDOWS XP) ricevas nur trafojn pri la
serĉata vorto.

Amike salutas
Leo

Antonio De Salvo

unread,
Dec 14, 2008, 11:49:46 AM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

>Jes ja, Guglo konservas en la tekstoj ankaux la cxapelitajn literojn; sed,
>cxar ne eblas (aux almenaux mni ne kapablas) praktiki la sercxadon tajpante
>la cxapelitajn literojn, la rezulto de la esploro estas kaosa.

Vastalto:


>Tiuokaze nepre indas provi "kukolon". La adreso estas
http://tekstoj.nl/kukolo/

Dankegon!
Mi tuj provis, kaj gxi tre bone funkcias (kroman dankon pro tio, ke vi
liveris al mi la programon kun jam markitaj la cxefaj elektoj, kio sxparigis
al mi multe da cerbumado).
Amike,

Antonio

Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 12:59:20 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto, ĉi tiu kukolo estas mirinda!

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 1:12:36 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Mi ne estas spertulo pri teknikajxoj, sed mi povas diri, kion faras ekzemple la itala reta vortaro De Mauro: gxi dividas la vortojn laux unuopaj silaboj (simile al tio, kion ni faras per streketoj), sed gxi aldonas por cxiu kapvorto la tutan vorton, kun la indiko "chiave di ricerca" (= sxlosilo por sercxado). Tiu sxlosilo ebligas la indeksumadon de Guglo, kaj la postan sercxcadon de la uzantoj.
Esence vi favoras liniojn de la formo:

Ludoviko
Ludovik-o --> Lazar-o

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 1:18:24 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio, pro la precizigoj!

Ĉu mi bone komprenis, ke estas por linio de ĉi itu speco:

habilit-i --> rajt-ig-i (al instruado aŭ al aliaj profesioj) ?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 1:49:16 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Bertilo kaj Markos, pro viaj provoj pri kodoj.

Mi provis ilin en paĝo por provoj kaj rigardu la rezulton en
http://www.bonalingvo.it/index.php/Vikio-eksperimentoj

Markos:
Tamen eble Renato volas iugrade konservi la simplecon de vikia redaktado, kaj ne plene eniri HTML-an redaktadon (nur laŭbezone uzi unuopajn HTML-koderojn).
Ne temas pri tio, ke mi volas, sed pri tio ke mi devas, ĉar mi ne komprenas ion ajn pri programado:

HoToMoLon mi ne konas
kaj en kodojn mi nur dronas
mi ne estas programisto
sed nur praesperantisto

Ĉiuokaze, eble mi kaptis vian ideon. Rigardu nun la komencajn vortojn d ela paĝo H. Ĉu ion tian vi intencis?

Amike

Renato


Amike,

Marcos



ro-esp

unread,
Dec 14, 2008, 1:21:40 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
cxu tiu vorto uzatas? Mi mem nur konas rehabilit- , kaj gxi signifas ion
kia:
ripari ies reputacion kaj statuson se tiuj pro malprava skandalo estis
damagxita. Ekzemple se iu pro suspekto pri krimo estis maldungita,
kaj la suspekto montrigxis malprava, ri rericevos sian postenon.

gxis, Ronaldo


Marcos Cramer

unread,
Dec 14, 2008, 2:48:45 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉiuokaze, eble mi kaptis vian ideon. Rigardu nun la komencajn vortojn d ela paĝo H. Ĉu ion tian vi intencis?

Bedaŭrinde mi ne povas rigardi, kion vi enmetis kiel vikikodon. Tamen la videbla HTML-kodo ne aspektas tute ĝuste.

Ĉu vi provis enmeti


<dl>
<dt>habiliti</dt>
<dd>habilit-i &rarr; kapabl-ig-i</dd>
<dt>haĉi</dt>
<dd>haĉ-i &rarr; strek-et-um-i</dd>
<dt>halanĝo</dt>
<dd>halanĝ-o &rarr; ŝerc-galimati-o, sen-senc-a
parol-ad-o</dt>
</dl>

tute senŝanĝe? Se ne, provu tion, kaj ni vidu, kiel ĝi aspektas.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 4:06:33 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
<dl>
<dt>habiliti</dt>
<dd>habilit-i &rarr; kapabl-ig-i</dd>
<dt>haĉi</dt>
<dd>haĉ-i &rarr; strek-et-um-i</dd>
<dt>halanĝo</dt>
<dd>halanĝ-o &rarr; ŝerc-galimati-o, sen-senc-a
parol-ad-o</dt>
</dl>

provu tion, kaj ni vidu, kiel ĝi aspektas.
Rigardu komence de la paĝo: http://www.bonalingvo.it/index.php/Vikio-eksperimentoj.

Ĝi estas en ordo.

Tio, kion mi metis komence de la paĝo H estas:

'''habiliti'''<br>
:habilit-i --> kapabl-ig-i<br>

'''hacxi'''
:hacx-i --> strek-et-um-i<br>

'''halangxo'''<br>
:halangx-o --> sxerc-galimati-o, sen-senc-a parol-ad-o<br>

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 4:18:33 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
ronaldo:
cxu tiu vorto uzatas?
Jes, kaj abunde, inter universitatuloj.

 Mi mem nur konas rehabilit- , kaj gxi signifas ion
kia:
ripari ies reputacion kaj statuson se tiuj pro malprava skandalo estis
damagxita.
Fakte ĝi estas uzata ankaŭ en la fizika senco: re-ig-i iun kapabla marŝi post akcidento.

Nun niaj linioj estas:

rehabiliti
    re-habilit-i --> re-kapabl-ig-i, re-honor-ig-i

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Dec 14, 2008, 4:24:16 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, tiel aspektas bone. Ni povus transpreni tiun sistemon por la tuta listo.

Certe estus iom malfacile permane ŝanĝi la tutan liston al tia nova aranĝo. Sed mi povus verki programeton, kiu aŭtomate (aŭ duonaŭtomate) tion faros (tamen eble nur post novjaro).

Amike,

Marco

Marcos Cramer

unread,
Dec 14, 2008, 4:25:22 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Fakte ĝi estas uzata ankaŭ en la fizika senco: re-ig-i iun kapabla marŝi post akcidento.

Tio certe estas medicina senco kaj ne fizika senco.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 4:54:18 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Certe estus iom malfacile permane ŝanĝi la tutan liston al tia nova aranĝo. Sed mi povus verki programeton, kiu aŭtomate (aŭ duonaŭtomate) tion faros (tamen eble nur post novjaro).
Bone. Intertempe mi metos la novajn liniojn en tiu formo.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Dec 14, 2008, 5:01:07 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bone. Intertempe mi metos la novajn liniojn en tiu formo.

Fakte, por pli facila programado de tiu programo, kiu aŭtomate transformos la linion al la nova aranĝo, estus pli bone ankoraŭ ne enmeti unuopajn liniojn laŭ tiu aranĝo. Estas pli facile kiam la programo devas ĉiam fari la samon, kaj ne kontroli, ĉu la linio jam estas en la nova formato aŭ ne. Do mi petas vin ankoraŭ uzi la malnovan formaton, ĝis kiam mi verkis tiun programeton.

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Dec 14, 2008, 5:12:28 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Renato:

>Fakte ĝi estas uzata ankaŭ en la fizika senco: re-ig-i iun kapabla marŝi post akcidento.


Marcos:

>Tio certe estas medicina senco kaj ne fizika senco.

1) Efektive, cxi tie “fizika” estis (mis)uzita anstataux “korpa”; sed ni ne miru pri tia enfalo en kaptilon de “falsa amiko”. Mi jxus legis en NPIV, ke la esperanta nomo de la birdo “treskiornis aethiopicus” estas “sakra ibiso”, kvankam “sakri” signifas “esprimi indignon aux koleron per blasfemaj aux maldecaj vortoj” (do, sinteno certe nekonvena por “sankta ibiso”).

2) Por la medicina senco, NPIV indikas “readaptado”, kun klarigo “forigado de la sekvoj de akcidento, operacio ks, kun la celo denove adapti la suferinton al normala vivo k profesia aktiveco”.

Gxis

Antonio

 

 

 

Antonio De Salvo

unread,
Dec 14, 2008, 5:18:34 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:
>
mi ne komprenas ion ajn pri programado:


>HoToMoLon mi ne konas
>kaj en kodojn mi nur dronas
>mi ne estas programisto
>sed nur praesperantisto

Ne fidu je la humileco de Renato: en la lastaj tempoj de sia altranga kariero cxe unu el la cxefaj italaj bankoj, li dejxoris kiel estro… de la granda elektronika centro!

Gxis

Antonio

 


Antonio De Salvo

unread,
Dec 14, 2008, 5:24:51 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

>Esence vi favoras liniojn de la formo:
>Ludoviko
>Ludovik-o --> Lazar-o

Jes. Kvankam tio povas aspekti peze, la metodo bone funkcias; kaj mi supozas, ke granda entrepreno kia eldonejo Zanichelli (versxajne la plej granda itala eldonejo pri lingvoj, amplekse cxestanta en la reto per siaj eldonajxoj) alprenis cxi tiun metodon post prudenta esploro kaj komparo de la diversaj rimedoj.

 
Amike
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 5:25:56 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
 
Do mi petas vin ankoraŭ uzi la malnovan formaton, ĝis kiam mi verkis tiun programeton.
Bone. mi faros tion kaj reprotos ĉion al la malnova formato.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2008, 5:30:53 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

  li dejxoris kiel estro… de la granda elektronika centro!

Estas vero. Tio montras multon pri la estroj de komputilaj centroj kaj firmaoj kaj ilia kompreno pri programado.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Dec 14, 2008, 6:29:02 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

Mi jxus legis en NPIV, ke la esperanta nomo de la birdo "treskiornis aethiopicus" estas "sakra ibiso", kvankam "sakri" signifas "esprimi indignon aux koleron per blasfemaj aux maldecaj vortoj" (do, sinteno certe nekonvena por "sankta ibiso").

Tio vere estas aparte frapa eraro en PIV. Bonŝance la Vikipedio ne simple transprenis tion. Tie la artikolo pri tiu birdo nomiĝas "blanka ibiso", kaj la unua frazo estas

La blanka ibiso (ankaŭ sakra ibiso, sankta aŭ konsekrita ibiso) (Threskiornis aethiopicus) estas birdo el la ordo de cikonioformaj birdoj kaj familio de Treskiornitedoj.

Do ili mencias la PIV-an formon, sed nur enkrampe.

Pri "rehabiliti" Antonio skribis:

2) Por la medicina senco, NPIV indikas "readaptado", kun klarigo "forigado de la sekvoj de akcidento, operacio ks, kun la celo denove adapti la suferinton al normala vivo k profesia aktiveco".

Tio estas bona kunmetaĵo por tiu medicina senco. Do mi proponas ke la linio estu

rehabilit-i --> re-honor-ig-i; (en medicina senco) re-adapt-i

Laŭ mi gravas ke "rehabilit-i" aperu sen streketo post "re". Verŝajne la plej multaj uzantoj de tiu vorto senpripense transprenas ĝin de sia nacia lingvo, do NE faras Esperantan kunmetaĵon el "re-" kaj "habilit-". Verŝajne kelkaj el ili provus poste pravigi tiun senŝanĝan transprenon, argumentante ke ĝi ankaŭ logikas kiel Esperanta kunmetaĵo. Sed ĉar ni malkonsentas kun tio, ni nepre listigu ĝin sen tiu streketo, por montri ke laŭ ĝiaj signifoj ĝi devus esti aparte lerninda radiko.

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Dec 15, 2008, 2:45:49 AM12/15/08
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer:
>
Do mi proponas ke la linio estu


>rehabilit-i --> re-honor-ig-i; (en medicina senco) re-adapt-i

En medicina senco, eble tauxgas ankaux “rekapabligi”.

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Dec 15, 2008, 3:54:46 AM12/15/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos kaj Antonio,

nun la lino estas:

rehabiliti --> (en medicina senco) re-kapabl-ig-i, re-adapt-ig-i; re-honor-ig-i

Mi aldonis la punktokomon kaj la interkrampaĵon.

Ĉu inversigi la du sencojn? Mi ne havas kialon por ne fari. Ĉu vi pensas ke la ĝenerala senco estas pli ofta?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Dec 15, 2008, 5:22:18 AM12/15/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:
>
nun la linio estas:

>rehabiliti --> (en medicina senco) re-kapabl-ig-i, re-adapt-ig-i; re-honor-ig-i
>Mi aldonis la punktokomon kaj la interkrampaĵon.
>Ĉu inversigi la du sencojn? Mi ne havas kialon por ne fari. Ĉu vi pensas ke la ĝenerala senco estas pli ofta?

En medicina senco, tauxgas nur rekapabligi kaj readapti (kial readaptigi?); en gxenerala senco, nur rehonori (kial rehonorigi?).

Mi ne scias, kiu estas la pli ofta el la du sencoj (versxajne, la situacio estas malsama laux landoj); laux mia persona sento, en Italujo la termino estis uzata, gxis antaux nelonge, nur en la jura (punjura) senco, sed nuntempe gxia medicina uzo multe disvastigxis. Se mi alklakas la italan vorton “riabilitazione”, el la unuaj 14 trafoj de Guglio 12 koncernas medicinon.

Gxis

Antonio

 


Pilar Otto

unread,
Dec 15, 2008, 5:25:50 AM12/15/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> /Fakte ĝi estas uzata ankaŭ en la fizika senco: re-ig-i iun kapabla
> marŝi post akcidento.

Nur por eviti "falsan amikon" aux "Trojan cxevalon", kiu povus ensxteligxi
el soci-scienca aux soci-medicina jxargono: En pluraj lingvoj oni diras
"rehabilit-" pri rekapabligado de handikapigxintoj; se temas pri kapabligo
de denaska handikapito, oni diras "habilit-". En tiuj sencoj oni devus diri
en Esperanto "(re)kapabligi"; sed se "(re)habiliti" ne estas uzata tiel en
realaj Esperantaj tekstoj, ne estu linio pri tio en la listo.

Otto

Pilar Otto

unread,
Dec 15, 2008, 5:57:44 AM12/15/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antaux ol legi diskuterojn pri "readapti", Otto skribis:

> En tiuj sencoj oni devus diri en Esperanto "(re)kapabligi";

Mi scias, ke en multaj lingvoj oni uzas vortojn signifantajn "adapti" por
tiu senco, sed laux mi la signifo de "adapti" estas tro gxenerala por bone
trafi la medicinan sencon de la malbonlingva "(re)habiliti". "(Re)kapabligi"
multe pli trafe redonas gxin. Krome, dum pluraj Internaciaj Kongresoj de
Blindaj Esperantistoj mi vizitadis ejojn, kiujn la E-istaj reprezentantoj de
la gastigantaj landoj senescepte nomadis "rekapabligaj centroj",
"rekapabligejoj" k.s.

La vorton "adapti" oni cxiuokaze bezonas en priparolo de aferoj rilatantaj
al handikapuloj. Mi ekzemple havas komputilon adaptitan por blinduloj (cxu
per instalo de programoj, cxu per aldono de brajla "ekrano"). En tiu okazo
"kapabligi" estus ne-trafa.

Otto

Pilar Otto

unread,
Dec 15, 2008, 6:19:22 AM12/15/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne sxangxas la temlinion, kvankam mi ne volas paroli pri rearangxo. Tamen
mi volas paroli pri la mesagxaro, kiu havas tiun temlinion.

Tiu mesagxaro lastatempe tiom amasigxis, ke mi devis cxerpadi, cxerpadi kaj
cxerpadi por teni min flosanta. De la 19a de decembro gxis la 9a de januaro
mi forestos. Mi kunportos mian komputilon, sed ne scias, cxu mi havos aliron
al mia retposxtujo. Se la lavango dauxros, mi timas, ke el la administrejo
de "online.no", nome norvega telefona kompanio, venos averto, ke la
mesagxujo estas plena, kaj ke por eviti auxtomatan forigon de la plej
malnovaj mesagxoj mi devas lui pli da diskspaco (kaj tio kostas!). Mi do
sxatus ne plu ricevadi la teknikajn diskutojn pri rearangxo de la listo - se
tiuj diskutoj dauxros tiom intensaj, kiom gxis nun. Mi nur ne scias, kiel mi
atingu tion.

Unu eblajxo estus, ke mi petu vin fari tiajn diskutojn en la listo e
redaktantoj, kaj ke mi eksigxu el tiu listo. Sed mi hezitas tion fari, cxar
mi agnoskas, ke ankaux homoj ekster la medio de redaktantoj estas utilaj
partoprenantoj en la teknikaj diskutoj.

Alia eblajxo estus, ke mi portempe sxangxu mian abonon al "Digest" (mi havas
kauxzon supozi, ke tia abonspeco ekzistas cxi-liste, sed mi nun ne trovas
indikon pri tio, kiel mi povas sxangxi la abonon. Helpo bonvenus!). Tiel
almenaux la nombro da mesagxoj malkreskus, kaj "online.no" eble ne minacus!

Cetere, kelkaj mesagxoj, kiuj nur raportas pri sxangxetoj de registritaj
linioj, estas sendataj al la "gxenerala" listo, malgraux siatempa promeso,
ke tiaj mesagxoj estonte estos sendataj nur al la listo de redaktantoj (aux
cxu mi mismemoras?).

Ankoraux flosante,
Otto

ro-esp

unread,
Dec 15, 2008, 1:32:08 PM12/15/08
to la-bona...@googlegroups.com
Intertempe la afero sxajnas pli klara... cxu povas esti ke la H aldonigxis
akcidente far hiperkorekta italo ? "abiliti" ja pli klare ligitas al angla
"ability", "able" kaj al la iam proponita finajxo -abl-

gxis, Ronaldo

Pilar Otto

unread,
Dec 16, 2008, 5:13:07 AM12/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

Ne. La latina "habilis" (hab-il-is), kies lauxvorta signifo estas
"hav-ebl-a" (kp. "fac-il-is" = "far-ebl-a" -> "facila"), povis signifi
"malpeza, manovrebla, fleksebla, komforta", "lerta", "tauxga, konvena" (laux
latina-hispana vortaro). Do ne hiperkorekta italo aldonis h, sed malserioza
italaro amase forprenis h el latindevenaj vortoj - efektive jam la
latinlingvaj Romianoj komencis tiun "sporton".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Dec 16, 2008, 3:26:53 PM12/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
De la 19a de decembro gxis la 9a de januaro mi forestos.

Pensiuloj havas pli longajn feriojn.

Alia eblajxo estus, ke mi portempe sxangxu mian abonon al "Digest"
Bone. Ni solene promesas, ke ni diskutos pri tio en la listo de la redaktantoj, kaj mi ŝanĝas vian abon-staton al taga resumo. Kiam vi revenos, diru al mi, kaj mi reŝanĝos la staton. Cetere tiuj diskutoj momente praktike finiĝas, kaj ni atendas la programon de Markos.


Cetere, kelkaj mesagxoj, kiuj nur raportas pri sxangxetoj de registritaj 
linioj, estas sendataj al la "gxenerala" listo, malgraux siatempa promeso, 
ke tiaj mesagxoj estonte estos sendataj nur al la listo de redaktantoj (aux 
cxu mi mismemoras?).
Vi ne mismemoras, sed mi misfaris.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Dec 17, 2008, 5:19:22 AM12/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Otto:
>> /De la 19a de decembro gxis la 9a de januaro mi forestos./

>
> Pensiuloj havas pli longajn feriojn.

En cxi tiu okazo temas ne nur pri ferioj: de la 4a gxis la 8a de januaro mi
partoprenos celebradon kaj internacian konferencon okaze de la 200-jara
jubileo de la naskigxo de Louis Braille, kiun iu blinda E-isto komparis kun
Zamenhof: "Braille donis al la blinduloj skribsistemon per nur 6 punktoj,
kaj Zamenhof donis al la mondo internacian lingvon per nur 16 reguloj". Dum
la konferenco mi donos prelegeton, kiu dauxru nur 10 minutojn (dum prova
vocxlegado mi bezonis 9 minutojn!) pri "unuecigo de brajlo: sukcesoj kaj
fiaskoj". En la prelego mi mencios la laboron faritan de blindaj E-istoj dum
la 1930-aj jaroj por krei internacie uzeblan brajlan simbolaron por la
"diakritaj signoj" - la blindaj E-istoj nomis ilin "alsignoj", la komputila
vortaro(?) nomas ilin "kromsignoj". Cxar la oficialaj lingvoj de la
konferenco estos nur la angla kaj la franca, mi (bedauxrinde) devas prezenti
la prelegeton anglalingve. Unue mi provetis fari gxin en la lingvo de la
gastigantoj, sed mankis al mi terminologio kaj esprim-flueco en gxi.

Se dauxrigi la ekstertemajxojn: Mi kore bondeziras al cxiuj listanoj okaze
de la proksimigxantaj festoj, kiaj ajn ili estu! Jam pasis la islama "id"
laux mia kompreno; la juda "chanukka" eble estas nun; la skandinavan "julon"
oni jam komencis antauxcelebri per mangxegado, kvankam gxi formale estas
submetita al la kristana Kristnasko. Tamen la jarsxangxo laux la Gregoria
kalendaro farigxis pli universala pro la universaligo de tiu kalendaro mem,
kvankam mi ja konscias, ke regione oni celebras jarsxangxon ankaux alitempe.

Pardonpetante pro la ekster-temajxoj,
Otto

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2008, 5:49:52 AM12/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Otto kaj Antonio!

Nun la linio tekstas:

rehabilit-i --> (en medicina senco) re-kapabl-ig-i, re-adapt-i; (en jura aŭ ĝenerala signifo) re-honor-i

Ĉu en ordo? Mi mem havas la dubon en angulo de la menso ke espernatistoj interpretas tiun vorton tiel: re-habilit-i, sed ne insistas pri tio.

Renato

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2008, 6:45:59 AM12/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> la blindaj E-istoj nomis ilin "alsignoj", la komputila
vortaro(?) nomas ilin "kromsignoj".

Mi registris ambaŭ esprimojn en:

diakrit-a --> disting-a, util-a por disting-i
diakrit-a sign-o --> super-sign-o, krom-sign-o, al-sign-o

Cetere, Antonio, nur vi povas klarigi kion signifas "patognomonia", kiu, laŭ PIV estas la medicina vorto por "diakrita".

Ĉiuokze reciprokajn bondezirojn!

Renato


Leo De Cooman

unread,
Dec 17, 2008, 7:43:30 AM12/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi fuŝe skribis:
> La veraj problemoj ekzistas ĉe malrigidaj maŝinpartoj, en kiuj oni ekvilibrigu en pli ol du planoj   :o(
Mi celis paroli pri ekvilibrigoj en pli ol du ebenoj (ne "planoj". Min konfuzigis la franca vorto "plan")
 
Pardonpete salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Dec 17, 2008, 7:57:26 AM12/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi registris ambaŭ esprimojn en:
>
> *diakrit-a* --> disting-a, util-a por disting-i
> *diakrit-a sign-o* --> super-sign-o, krom-sign-o, al-sign-o

Mi citas el "Naciaj brajlo-alfabetoj kun Esperanto-brajla transskribigxo"
(eldonita brajle en Stocksund, Svedujo, 1930): "Alsignoj (diversformaj
signetoj metitaj super, sub, apud aux tra pluraj literoj de vidantoj) estas
montrataj per brajlo-signetoj ...". Cedilo ¸ ne estas supersigno, sed
subsigno; la oblikvo tra la o en ø estas trasigno. Do, se estu
"super-sing-o" (kaj gxi devas esti), estu ankaux, eventuale interkrampe,
"sub-sign-o", "apud-sign-o", "tra-sign-o".

Otto

Antonio De Salvo

unread,
Dec 17, 2008, 10:05:30 AM12/17/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti


>Cetere, Antonio, nur vi povas klarigi kion signifas "patognomonia", kiu, laŭ PIV estas la medicina >vorto por "diakrita".

Medicinistoj havas propran jxargonon, plejparte derivitan el la greka kaj la latina (ne nur en Italujo: la angla ecx konservas rekte la latinan terminaron, kaj la grekdevenajn vortojn gxi transprenis en la origina formo, do inkluzive de “h”, “y” , ekzemple “nephrytis” = reninflamo, nefrito).

Mi cxiam demandis de mi, cxu tion ili faras:

1)    por impone paradi kiel gravuloj;

2)    por interkomprenigxo limigita al la membroj de difinita rondo (simile al la lingvajxo de la krimularo);

3)    por ke la paciento ne komprenu pri kio efektive temas, se la malsano estas serioza;

4)    male, por ke la paciento ne komprenu, ke temas pri sengravajxo, kaj ke malgraux tio la kuracisto postulos altan kompenson.

Pri la specifa demando: diakrita kaj patognomonia devenas ambaux el la greka lingvo. La unua signifas “distinga” en gxenerala senco (el la vortoj dia- kaj kritikòs, respektive “dis” kaj “jugxa”); la dua havas apartan rilaton al medicino, cxar gxi venas el la vortoj “pathos” (= malsano) kaj gnomoniakòs (= jugxokapabla). Ambaux terminoj, do, indikas ion (= indicon, signon) , kiu ebligas la precizan identigon de io (en la unua kazo, de speciala litero, en la dua kazo, de malsano).

Mi devas diri, ke neniam antauxe mi auxdis en la itala la vortojn “patognomonico”, kaj “patognomonia”, kiujn mi trovis nur en la plej grandaj el la multegaj vortaroj kiujn mi posedas; por la scienco (patognomonio), gxenerale en itala lingvo oni diras “semeiotica medica” (= medicina semiologio, medicina simptomoscienco; ankaux “semeiotica” venas el la greka, precize el la adjektivo “semeiotikòs” = rilatanta signojn, siavice el “semeion” = signo, simptomo, siavice el la verbo “semeio” = observi; semiologio estas el la sama greka vorto “semeion”, tamen legata “semiion” laux la moderna greka sistemo, kaj logìa = scienco).

Gxis la jaro 1969, en Italujo rajtis magistrigxi pri medicino nur lernintoj en klasika liceo, kie oni lernis la latinan kaj la (malnov)grekan dum kvin jaroj; siavice, rajtis viziti klasikan liceon nur finintoj de trijara lernejo, en kiu oni lernis la latina (do, entute medicinisto estis lerninta la latinan dum 8 jaroj kaj la grekan dum 5); sed en 1963 oni forigis latinon el la unuasxtupa mezgrada lernejo, kaj ekde 1969 rajtis enskribigxi je la medicina fakultato cxiuj diplomitoj (inkluzive de librotenistoj, termezuristoj, industriaj teknikistoj ktp), do ankaux homoj, kiuj neniam antauxe vidis ion pri lingvoj latina kaj (malnov)greka. Facile oni povas imagi, kiujn malfacilajxojn lingvaj nefakuloj devas alfronti, por alproprigi al si la medicinan jxargonon, ne havante bazojn; tamen, neniu “serioza” itala kuracisto diros ke la paciento havas “nazinflamon”, sed li parolos pri “rinito”, aux ke tiu havas “stomakdoloron”, prefere ol “gastralgion” ktp.

 

Gxis

Antonio

 


Pilar Otto

unread,
Dec 17, 2008, 10:38:52 AM12/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Medicinistoj havas propran jxargonon, plejparte derivitan el la greka
> kaj la latina (ne nur en Italujo: la angla ecx konservas rekte la
> latinan terminaron, kaj la grekdevenajn vortojn gxi transprenis en la
> origina formo, do inkluzive de “h”, “y” , ekzemple “nephrytis” =
> reninflamo, nefrito).
>
> Mi cxiam demandis de mi, cxu tion ili faras: [...

Ili tion faras ne nur pri medicino, sed pri preskaux cxiuj pruntajxoj el la
greka: ritmo estas "rhythm", rimo estas "rhyme", kroniko estas "chronicle",
skolo (kaj lernejo) estas "school", diftongo estas "diphthong" ktp.
Kompreneble, la angla ortografio jam estas tiel neregula, ke ili povas
permesi al si la lukson importi vortojn el aliaj lingvoj, ne (aux nur
iomete) sxangxante la "originan" ortografion (sed ili tamen ne redonas la
grekajxojn per grekaj literoj!).

Otto

Harri Laine

unread,
Dec 17, 2008, 11:37:11 AM12/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Medicinistoj havas propran jxargonon, plejparte derivitan el la
> greka kaj la latina (ne nur en Italujo: la angla ecx konservas
> rekte la latinan terminaron, kaj la grekdevenajn vortojn gxi
> transprenis en la origina formo,

La diverslingvaj terminoj, unu pli impona ol la alia, tamen povas
diferenci. Ni prenu plej simplan ekzemplon: la angla versio de la
Internacia Klasifiko de Malsanoj diras:

J00 Acute nasopharyngitis [common cold]

dum la franca teksto estas

J00 Rhinopharyngite aiguë [rhume banal]

Evidente la francoj sukcesis cxi tie elekti pli imponan vorton, cxar
ili havas grekajxon kaj por nazo kaj por gorgxo, dum la angla
kontentigxas per latinajxo por nazo. Tion mi tamen ne komprenas, ke en
la liston ensxteligxis tiaj vortacxoj kiel "rhume banal" kaj "common
cold".

Tiaj diferencoj inter sciencecaj terminoj diverslingvaj (ekz. franca
kaj angla uzoj) ne estas maloftajxoj. Simile, la sciencaj nomoj de
kreskajxoj ne estas universale unusencaj kaj sensxangxaj, kvankam oni
ofte auxdas tian eraran opinion.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2008, 1:43:24 PM12/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al Antonio kaj al la posta intervenintoj.

Mi resumis ĉion jene:

patognomoni-a --> mal-san-indik-a

PIV havas nur la adjektivan formon.

La kialoj, kial kuracistoj uzas nekompreneblan lingvon, multrilate, laŭ mi, estas la samaj, pro kiuj Esperanto-poem-verkistoj kaj ĝenerale verkistoj uzas novajn radikojn. Ankaŭ Espernato-verkistoj estas homoj.

Amike

Renato


It is loading more messages.
0 new messages