Aperis la Oportuna Poŝvostaro de Sylla
Chaves, konata brazila esperantisto. Sylla, kiu havas sian ideon pri
bona lingvo, en ĉi tiu vortaro utiligas similan koncepton kiel ni faras
en niaj listoj.
Li proponas interkrampe kunmetitan variaĵon por vortoj, kiujn li taksas
tro malfacilaj, ekzemple: heĝo (= branĉbarilo), hekatombo (= buĉofero,
amasmortigo).
Kompreneble estas ankaŭ kelkaj aferoj en la vortaro, pri kiuj mi
pensas, ke li eraras, ekzemple la landonomoj nur en -io.
Tamen, preter la malsamopinioj pri kelkaj aferoj, mi kredas ke lia
vortaro estas salutinda kaj eble utila ankaŭ al ni por registri pli da
samsignifaj esprimoj.
Amike
Renato