Marcos Cramer
unread,Dec 5, 2008, 8:47:13 AM12/5/08Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Nuntempe ni havas la jenan linion:
informadik-o = informatik-o = komput-ad-o, komputo-scienc-o
Laŭ mi tio devus esti ŝanĝata al
inform-ad-ik-o --> komput-ad-o, komput-o-scienc-o
informatik-o --> komput-ad-o, komput-o-scienc-o
Eble iuj miris, ke mi elektis dividi vorterojn ene de "informadiko". Certe ĉiuj, kiuj uzas la vorton "informadiko" konsideras ĝin kunmetaĵo. Nu, tio ankoraŭ ne devigas nin rigardi ĝin tiel. Sed ni ja havas dividstreketon en nia linio pri "komput-ik-o", do pro unueco ni apartigu la "-ik-" ankaŭ ĉi tie (kaj la apartigo de la "-ad-" disde "inform-" neniel estas rifuzinda).
Amike,
Marcos