-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
paralepipedo: hình hộphình /hin/: formohộp /hop/ skatolo
Mi ne ricevis la mesaĝon de Leo, al kiu vi respondas.
Rigardinte en Wikipedia kaj Vikipedio, mi vidas, ke temas pri tri-dimensia paralelogramo, aŭ eble oni povus diri “paralelograma kubo”. Sed supozeble ĝi estas parto de pli granda sistemo de tridimensiaj formoj, do en Esperanto oni bezonus unuecan sistemon, kiu kovrus ĉiujn. Oni ne devus lerni apartan vorton por ĉiu tridimensia formo rilate al ties plata formo. Tiun taskon ni prefere lasu al la matematikistoj – aŭ ĉu ili jam kreis tian sistemon en Esperanto?
Cetere, en la angla oni tre simple nomas lateron “flanko”, kaj edron “face” (vizaĝo). Do, eĉ en matematikaj tekstoj oni diras, ke triangulo havas tri flankojn, aŭ ke kubo havas ses vizaĝojn. Laŭ Wikipedia: The suffix -hedron is derived from the Greek word hedra which means face. La vorto “faco” estis oficialigita en la 8a OA (“faceto” jam estis Fundamenta). Laŭ PIV “edro” estas “Faco de plur~” – ĝi difinas la kapvorton per la kapvorto mem! Ĉiuokaze, “edro” estas tutsimple faco en plurfaca geometria formo. Ĝi estas nenecesa; sufiĉas “faco”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato
17 dicembre 2011 23.19
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
paralelepiped-o
> Rigardinte en Wikipedia kaj Vikipedio, mi vidas, ke temas pri tri-dimensia paralelogramo, aŭ eble oni povus diri “paralelograma kubo”. Sed supozeble ĝi estas parto de pli granda sistemo de tridimensiaj formoj, do en Esperanto oni bezonus unuecan sistemon, kiu kovrus ĉiujn. Oni ne devus lerni apartan vorton por ĉiu tridimensia formo rilate al ties plata formo. Tiun taskon ni prefere lasu al la matematikistoj – aŭ ĉu ili jam kreis tian sistemon en Esperanto?
> Cetere, en la angla oni tre simple nomas lateron “flanko”, kaj edron “face” (vizaĝo). Do, eĉ en matematikaj tekstoj oni diras, ke triangulo havas tri flankojn, aŭ ke kubo havas ses vizaĝojn. Laŭ Wikipedia: The suffix -hedron is derived from the Greek word hedra which means face. La vorto “faco” estis oficialigita en la 8a OA (“faceto” jam estis Fundamenta). Laŭ PIV “edro” estas “Faco de plur~” – ĝi difinas la kapvorton per la kapvorto mem! Ĉiuokaze, “edro” estas tutsimple faco en plurfaca geometria formo. Ĝi estas nenecesa; sufiĉas “faco”.
Paralelepipedo estas sesedro, sed ne ĉiuj sesedroj estas
paralelepipedoj. Alivorte tiuj vortoj ne estas sinonimoj.
En la nederlanda ni uzas la vorton "parallellepipedum". Ĝi estas
speciala kazo de la sesedroj (nederlande "zesvlakken", laŭvorte:
"sesebenoj")
Amike salutas Leo
paralelogramo (oficialigita) povus ebligi:
paralelepipedo : ses·paralelogram·o
speciala ses·edr·o, kiu havas paralelogramoj kiel facoj.
Ĉu oni povus kompreni farita kiel la greka vorto:
paralel·fac·o : io farita de ses (pare) paralelelaj facoj?
Ekstere de matematika temo, oni povus uzi:
skatolo anstatau ortangula paralelepipedo,
skatol·a anstatau ortangule paralelepipeda.
Aliparte:
edro -> faco mi konsentas, sed ne : latero -> flanko.
Latero estas oficiala kaj flanko povas esti:
streko, linio au faco...
Amike, bonajn jarfinajn festojn, Pjer.
Amike, Pjer.
En paralel·fac·o mankas la indiko de "ses"
Skatolo povas esti cilindra.
Amike salutas Leo
Anna poroponas la liniojn:
later-o (en geometrio) --> flank-o [fun]
edr-o (en geometrio) --> fac-o [8oa]
Kion vi pensas?
--
From: Marcos Cramer
--
Johan Derks skribis:
Mi ne komprenas kiel ne-matematikistino povas opinii, ke flanko taugas pli ol latero.
Mi simple komentis, ke en la angla eĉ matematikistoj diras “side” (flanko). Se tio eblas en la angla, kial ĝi ne eblas en Esperanto? Mi tamen ne proponas forigon de la vorto “latero”. Sed mi atentigas vin, ke ja ekzistas lingvo kun pli simpla solvo.
Anna
Temas pri tute senbezona, akre problemkrea sinteno, komplete malhelpa.
La nomoj de poliedroj lau faconombro, lau la scienca internacia
nomsistemo (jes ja, nur okcidenta, grekdevena), estas tetraedro (4),
pentaedro (5), heksaedro (6), heptaedro (7), ikosaedro (20),
triakontaedro (30), ktp. Kompreneble, povas ekzisti paralelaj, pure
Esperantaj terminoj: kvarfaco, kvinfaco, ktp. Mi tamen ne scias kion
diras pri tio niaj E-lingvaj matematikaj/geometriaj terminologoj.
Mi subtenas la jenon:
edr-o (en geometrio) --> fac-o [8oa]
José Antonio
> El mia starpunkto de normala parolanto mi nur povas diri ke mi multe
> pli facile komprenas formojn kiel kvarfaco, kvinfaco ktp ol gxiaj
> respektivaj grekdevenaj samsiginifajxoj.
Jes, vi tute pravas kaj plene rajtas uzi la pure Esperantajn formojn.
Ja bele simplas kaj facilas formoj kiel "sesfaco", dum utilos scii ke
en plejparte de la europaj (kelkaj el ili tutmondighintaj) lingvoj oni
diras por tio "hexaedro" (hispana), "hexahedron" (angla), "hexaeder"
(germana), "hexaèdre" (franca), ktp
Mi simple kontrauas la malutilan miksajhon de ambau sistemoj: la
hibrida formo "sesedro" estas idiota, char ghi problemige kreas la
falsan impreson ke "edro" estus vera Esperanta radiko, kio ghi NE
estas. Bedaurinde tiun frenezajhon amase faris NPIV.
Amike,
José Antonio Vergara
Ekzistas ses (?) regulaj plurfacoj: kvaredro, sesedro, okedro, dekduedro kaj dudekedro.La grekaj nomoj por tiuj estas: tetrahedron, hexahedron, oktahedron, dodekahedron kaj ikosahedron.
diedro (en malnova PIV) =DUEDRO
dodekaedro: =DEKDUEDRO
edro (en matematiko); plur~o, REGULA plur~o
heksaedro: =SESEDRO
hemiedro (en malnova PIV) (en ĥemio)
holoedro: (en mineralogio); ~io
ikosaedro: =DUDEKEDRO
oktaedro: =OKEDRO
poliedro: =PLUREDRO
romboedro: (en geometrio)
tetrakisheksaedro (en malnova PIV) (en mineralogio)
Junulo estas fermita en ĉelo de malliberejo, kiam je lia miro li aŭdas homan voĉon de sub la ŝtona planko, kaj alia malliberulo aperas en lia ĉelo. Montriĝas, ke la alia malliberulo dum plurjara laboro faris tunelon, sed miskalkulis la direkton. Li diras, "Mi laŭiris la koridoron, kontraŭ kiu troviĝas via ĉambro anstataŭ ol pasi sub ĝi; mia tuta laboro estas perdita, ĉar tiu koridoro eliras al korto plena je gardistoj."
La junulo respondas, "Estas vere, sed tiu koridoro laŭiras nur unu edron de mia ĉambro, kaj mia ĉambro havas kvar."
La alia respondas, "Jes, sendube, sed jen unu kies muro estas la roko; necesus dek jarojn da laboro por dek ministoj provizitaj per ĉiuj siaj iloj por trabori tiun rokon; tiu alia verŝajne apogas sin sur la fundamento de la estra apartamento; ni trafus la kelojn, kiuj evidente estas ŝlositaj kaj oni kaptus nin; la alia edro rigardas, atendu do, kien rigardas la alia edro?"
Tiu edro estas tiu, en kiu estas traborita la embrazuro, tra ĝi envenas la taga lumo.
Retajpante tiun tekston, mi rimarkas ankaŭ gramatikan eraron, kiun mi preteratentis antaŭe: akuzativo post "necesus". Tamen, ĝenerale la gramatiko estas tre bona. Ne eblas diri same pri la vortelekto, bedaŭrinde.
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: venerdì 23 dicembre 2011 12.16
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) later-o kaj edr-o
Pablo:
Amike,
José Antonio Vergara
--
Amike,
Johan
Pablo:
Amike,
José Antonio Vergara
--
> Idiota? Vi volas diri, ke ghi estas idiotismo eble, sed ne 'idiota', chu?
tio kion mi nomas idiota, estas la tute nenecesa konfuzigo inter la
grekdevena etimologio de la iom internacia scienca terminaro,
unuflanke, kaj la Esperanta vortfarado, aliflanke. Tion plej balaste
faris NPIV.
Seriozaj fakuloj kiel Prof. Kavka, Marc Bavant kaj Cyril Brosch
kritike skribis pri tiu mispasho.
Male al la kontraugrekradikaj bonlingvanoj kiel Renato, mi subtenas la
paralelan ekziston kaj de la internaciaj formoj, chefe por uzo inter
fakuloj, kaj de pure Esperantaj formoj.
José Antonio
> Kompreneble bonlingvanoj ne devas reformi la internacian sciencan
> terminaron,
Ni do almenau pri tio opinias iom simile. Lau mi la malamiko ne estas
vortoj kiel "kardiologo", kiu ja povas ekzisti por limigita uzo apud
la pli facile travidebla "korkuracisto", sed paroj kiel gardi/gvardio,
redakti/redakcio, ktp
> Vortoj kiel tiuj de la kvin Platonaj korpoj estas vortoj lernendaj en la
> meza lernejo kaj tial jam ne estas rezervita al iu 'sankta' netushenda
> terminaro de scienculoj.
Mi ne diras ke ghi estu sanktigata au adorata kiel netushenda, sed ke
ghia ekzisto en pluraj lingvoj estas fakto (ech se temas nur pri la
europaj lingvoj, kaj aliaj influitaj chi-rilate de ili, kiel la
indonezia), kaj do ghia transpreno en Esperanton (kio jam okazas en la
lingvo ekde la Universala Vortaro mem) estas normala kaj ech utila.
Tamen, ili ne estu malmunteblaj lau la aparta sistemo de la Esperanta
vortfarado, sed nur analizeblaj etimologie, kiel en chiuj linhgvoj en
kiuj ili ekzistas.
Bedaurinde mi nun ne havas tempon por serchi la fontojn de la
chi-temaj dirajhoj de Bavant, Kavka kaj Brosch.
José Antonio
Male al la kontraugrekradikaj bonlingvanoj kiel Renato, mi subtenas la paralelan ekziston kaj de la internaciaj formoj, chefe por uzo inter fakuloj, kaj de pure Esperantaj formoj.
renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org
edr-o (en geometrio) --> fac-o [8oa]