> Mi provas kompili liston de la nomoj de la ĥemiaj elementoj,
Bona ideo!
> Do, kiuj nomoj estas rekomendindaj? Ĉu estas oficialeca listo ie ajn?
Pri la tradiciaj, malnovaj nomoj, mi ne scias. Eble oni devus kontroli
aparte ĉu ili estas oficialaj vortoj aŭ ne.
Pri la novaj nomoj, kiuj devenas el loknomoj aŭ homnomoj, en tiu ĉi
listo mi sugestis uzi la sufikso "um" aldonita al la nomo de la
omaĝata homo/loko/ktp:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Provo_pri_ĥemia_terminareto
Tio ŝajnas al mi tute natura kaj taŭga solvo en Esperanto.
> La ĥemiaj elementoj estas difinitaj per la nombro da protonoj kiuj
> estas en la atomkerno. Ĉu la grupo jam provis nomi la elementojn per
> tiu nombro? Ekz. hidrogen·o = unu·proton·aĵ·o; kaliforni·o =
> naŭ·dek·ok·proton·aĵ·o, k.s.
Tio estus gramatike ĝusta, sed malfacile komprenebla. Ĉiuj scias, ke
ni spiras oksigenon, sed malmultaj scias, kiom da protonoj estas en
ĝi.
--
Fabio
Amike,
Johan Derks
Saluton,
Dankon!
Pace
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Ĉu "ĥromo"?
Amike salutas Leo
Pri nomoj de ĥemiaj elementoj, malfacilaĵoj kaj proponoj oni povas legi ĉe:
http://www.eventoj.hu/steb/kemio/doug-portmann/nomoj-de-kemiaj-elementoj.htm
Amike salutas Leo
Le elemento N formas kombinaĵojn, kiujn ĥemiistoj nomas nitratoj (-NO3)
En malnovaj francaj libroj pri ĥemio, kiujn mi legis dum mia juneco, mi
trovis "azote" kaj "azotate".
http://fr.wiktionary.org/wiki/azotate nomas tiun vorton arĥaika.
Ĉu esperantistoj nomu tiujn kombinaĵojn "azotatoj"? :-)
Nu, la sama problemo ekzistas pri multaj nomoj de ĥemiaj elementoj.
Amike salutas Leo