pizango-banano

4 views
Skip to first unread message

Detlef Karthaus

unread,
Nov 13, 2007, 1:48:27 PM11/13/07
to la-bona...@googlegroups.com

Cxu en via lingvo oni distingas inter "pizango"  kaj "banano" ?
 
Laux PIV:
pizango - Speco de banano, mangxata kruda, produktata de Musa x sapientum.
banano -Frukto de ~ujo; onga frukto (bero) kun nemangxebla sxelo facile desxirebla, cxe maturigxo flava, ofte nigrapunkta,
             k kun nutra karno blanka, dolcxa mola, pli-malpli faruneca; iuj specoj estas mangxataj krudaj aliaj kuiritaj.
 
Dankon,
Detlef K.
--

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2007, 2:28:49 PM11/13/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Cxu en via lingvo oni distingas inter "pizango" kaj "banano" ?

mi neniam au'dis pri tiu distingo en italujo.

post esploroj mi trovis ke la Vortaro de Minnaja utiligas la vorton
en Esperanto, pizango, kiel samsignifaj'on de "banan-arbo", en la
itala bananiere.

esence oni ne mang'as pizangojn en italujo.

amike

renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Pilar Otto

unread,
Nov 14, 2007, 4:04:16 AM11/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato, citante Adamon:

>> Cxu en via lingvo oni distingas inter "pizango" kaj "banano" ?

Por mi "pizango" estis tute nova vorto. En mia cxiutaga vivo banano estas
banano, kaj punkto fino! Tamen, en mia E-norvega vortaro mi trovas "Pizango
bo. [botaniko]: pisang (bananplante)". Mia fremdvortaro indikas, ke "pisang"
estas malaja vorto, kaj gxi donas la signifon "speco de banano". Mi dubas,
ke oni komprenus min, se mi en ordinara butiko demandus: "cxu vi havas
pizangojn?" - sed mi ne vetas!

Otto

Harri Laine

unread,
Nov 14, 2007, 7:36:39 AM11/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Por mi "pizango" estis tute nova vorto. En mia chiutaga vivo banano


> estas banano, kaj punkto fino!

Jes, tute same por mi (mi jhus manghis unu "banaani"), kaj en miaj
vortaroj finnaj estas simile kiel en la norvegaj de Otto (tamen la
vorto tute ne trovighas en vortaro esperanta-finna): unu vortaro
diras, ke "pisanki" estas la bananarbo (do la kreskajho, ne la
frukto), kaj alia, ke ghi estas "speco de banano". Sed la vorto estas
apenau iam ajn uzata.

La PIV-2000-a difino de pizango estas konsterna: "Speco de banano,
manghata kruda, produktata de Musa x sapientum." Ghuste tiaj estas
chiuj bananoj, kiujn mi iam ajn achetis au manghis: mi manghas ilin
krudaj, kaj ech la scienca nomo ghustas. Mi scias, ke oni povas ilin
ankau friti, sed tio ne estas esenca eco. Do, almenau la PIVan
"pizango" oni nepre anstatauigu per "banano".

PIV-1970 jam havas la vorton, kun la difino "malaja nomo de la
banano". La vorto fakte shajnas origini en la malaja-indonezia, kaj
ech en europaj restoracioj eblas trovi ion nomantan "pisang goreng",
kio lau mia kompreno estas speco de frititaj bananoj. Mi iam trinkis
likvoron, kies nomo estis "Pisang + io", nun mi scias de kie venas la
nomo.

La angla vortaro de Wells tradukas pizangon "plantain", kiu lau mia
kompreno tute ne estas "Musa x sapientum", sed alia speco, kies
fruktojn oni ne manghas krudaj. "Plantain" povas esti ankau ghenerala
nomo de la botanika genro Musa.

Shajnas regi konfuzo pri "pizango", ankau pri similaj vortoj en aliaj
lingvoj. Koncerne PIVon tio estas iom miriga, char ghi ghenerale estas
ech tro detalema pri botanikajhoj. Pri bananoj, tamen, la detalemo tie
sin kashas sub la unua el la du vortoj "muzo".

Banano nepre regu kiel ghenerala vorto.

--
Harri

Renato Corsetti

unread,
Nov 14, 2007, 8:54:01 AM11/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>>Por mi "pizango" estis tute nova vorto.

Harri:

>tute same por mi

Kaj ankau' por mi kaj por preskau' 60 milionoj da italoj, inkluzive
de la enmigrintoj (c'i tie ne venas homoj el Malajzio).

>Shajnas regi konfuzo pri "pizango"

kaj la unua konfuzinto estis Zamenhof mem, lau' PIV, sed almenau' li
uzis g'in kiel malajan nomon de banano.

Mi registris:

pizang-o [zam] --> banan-o, frit-it-a banan-o

C'u tio povus funkcii?

Renato

Harri Laine

unread,
Nov 14, 2007, 9:50:47 AM11/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi registris:
>
> pizang-o [zam] --> banan-o, frit-it-a banan-o
>
> C'u tio povus funkcii?

Jes, sed eble forstreku tiun "fritita banano". Mi ne trovis tiun
signifon por iu esprimo simila al la nuda "pisang".

>> Shajnas regi konfuzo pri "pizango"
>

> kaj la unua konfuzinto estis Zamenhof mem, lau' PIV, sed almenau' li
> uzis g'in kiel malajan nomon de banano.

Estus interese scii la fontojn de la plej surprizaj Z-vortoj, kiel
"pizango" au "analitiko" (matematika!), sed la vortaroj ne donas ilin.
Vershajne Zam uzis ilin en iu tute natura kunteksto, dum la postaj
vortaristoj pene verkas signifojn lau sia placho.

Nur post mia antaua mesagho mi rigardis ankau Plenan vortaron, kiu
havas iom kompreneblan difinon: "pizango Z [botaniko]: G. [=genro] de
intertropikaj plantoj, kies frukto nomighas banano (musa)." Tian
vorton oni povus ech iom defendi, char en la banana genro trovighas
tre diversaj kreskajhoj, krom la fruktbananujoj ankau ekz. la
fibrodona manilkanabo (Musa textilis). La PV-signifon poste PIV-2000
transmetis al la nove elpensita "muzo", kiu en PIV-1970 nur
kashe-malklare trovighas en la difino de "banano". PIV-oj tamen
konservis la antauan "pizango" kun chiam pli strangaj difinoj.

--
Harri

Anna Lowenstein

unread,
Nov 14, 2007, 3:50:27 PM11/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
Vidante, ke "pizango" estas la angla "plantain", mi scias nun, pri kio
temas. G'i estas speco de banano, sed tiuj kiujn mi vidis, estas pli
grandaj. En la komenco ili estas verdaj, sed poste ili farig'as nigraj.
Antau' iom da tempo mi ac'etis pizangon en la supervendejo, sed devis
serc'i informojn en Interreto, kiel kuiri g'in. Kiam g'i estas verda, g'i
estas malmola kaj malpli dolc'a ol banano. Oni ne povas forpreni la s'elon
kiel oni faras al banano, c'ar la s'elo gluig'as al la karno - necesas
sens'eligi g'in per tranc'ilo. Kiam oni fritas g'in, g'i iom similas
frititajn terpomojn. Kiam g'i farig'as nigra oni povas mang'i g'in kruda -
g'i farig'as tute mola kaj dolc'a.
Mi j'us vidis en Wikipedia, ke la banano, kiun oni kutime mang'as, foje
nomig'as "deserta banano" Pizango, kiam g'i estas ankorau' verda, efektive
povas esti mang'ata kiel c'efa plado. Ser'cu sub "Plantain".
Anna


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Harri Laine
Inviato: mercoledì 14 novembre 2007 15.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: pizango-banano

Anna Lowenstein

unread,
Nov 14, 2007, 3:58:50 PM11/14/07
to la-bona...@googlegroups.com

Renato skribis:

> Mi registris:

> pizang-o [zam] --> banan-o, frit-it-a banan-o

> C'u tio povus funkcii?

Renato, mi ne memoras, kie vi estis, kiam mi ac'etis kaj kuiris la pizangon,
sed evidente vi ne partoprenis.
Mi pensas, ke pizango estas aparta frukto, same kiel orang'o au' pomo. Eble
vi povus skribi "nedolc'a banano". Oni ofte kuiras g'in per fritado, sed tio
ne estas parto de la difino. Ordinara banano fritita ne farig'us pizango.
Anna

Renato Corsetti

unread,
Nov 14, 2007, 4:23:28 PM11/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>Vidante, ke "pizango" estas la angla "plantain", mi scias nun, pri kio
>temas.

Provizore, lau' la konsilo de Harri [dankon Harri pro la historia
esploro], mi nun lasis nur:

pizang-o [zam] --> banan-o

se mi devas aldoni ion, ekzemple "frit-end-a banano" diru.

Renato Corsetti

unread,
Nov 14, 2007, 4:28:03 PM11/14/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>Renato, mi ne memoras, kie vi estis, kiam mi ac'etis kaj kuiris la pizangon,
>sed evidente vi ne partoprenis.

Ne, mi partoprenis kaj ec' memoras ke mi rajtis mang'i tro malmultajn
frititajn aj'ojn. Sed certe ni ne uzis la nomon "pizango" kaj mi
kredas ke en la itala oni uzas, se oni uzas ion, "banana verde".

>Eble vi povus skribi "nedolc'a banano". Oni ofte kuiras g'in per
>fritado, sed tio
>ne estas parto de la difino. Ordinara banano fritita ne farig'us pizango.

Bone. Mi skribas tiel, sed Harri bonvolu konsenti.

Amike

Renato

>Anna

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages