acidometro

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 20, 2008, 5:13:58 PM5/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
mi dirus: acido-mezurilo.

kion vi opinias?

renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Nguyen Xuan Thu

unread,
May 21, 2008, 4:05:38 AM5/21/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/5/21 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

mi dirus: acido-mezurilo.

Via demando vekigos multajn aliajn demandojn pri diversaj mezuriloj (kaj mezuradoj): cxu oni gardas cxiujn vortojn, konsentante la fakajn sufiksojn -metro (por la mezuraparato) kaj -metrio (por la mezurado) aux cxu oni sxangxas sisteme per -mezurilo kaj -mezurado ?

Jen estas la (nekompleta) listo de tiaj mezuriloj:

piknometro: aparato por mezuri densecon de likvajxoj,
refraktometro; -- --- --- ----  ----   refrakton (de lumo)
pH-metro ---     -- ----   ---   ----   pH (la acidecon de solvajxo)
higrometro --   ---     ---      ---  la malsekecon de  la aero
viskozometro ---   ---    ---       viskozon
oftalmometro (lau PIV) aparato, inventita de D-ro Javal por mezuri la kornean kurbigxon (kion dirus nia Majstro?)

Pli bone estas demandi la opinion de fizikistoj au fakuloj.

Amike,
Thu

Renato Corsetti

unread,
May 21, 2008, 5:15:48 AM5/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:


cxu oni gardas cxiujn vortojn, konsentante la fakajn sufiksojn -metro (por la mezuraparato) kaj -metrio (por la mezurado) aux cxu oni sxangxas sisteme per -mezurilo kaj -mezurado ?

Mia emo estus por s'ang'ado por ke normalaj homoj komprenu pri kio temas. Se ni indikas tion per la malforta = fakuloj rajtas pludiri tion, kion ili volas.

Ekzemple, mi enmetus la jenajn liniojn:

piknometr-o = dens-o-mezur-il-o
refraktometro = refrakt-o-mezur-il-o
pH-metr-o = acid-ec-o-mezur-il-o
higrometr-o = mal-sek-ec-o-mezur-il-o
viskozometr-o = mal-flu-o-mezur-il-o
oftalmometr-o = korne-o-mezur-il-o


Pli bone estas demandi la opinion de fizikistoj au fakuloj.

Certe, sed estas, lau' mi, ec' pli bone, demandi la opinion de simplaj nefakaj homoj (la vjetnamo en la strato, por tiel s'erci).

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Sep 12, 2008, 7:50:02 PM9/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/5/20 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
mi dirus: acido-mezurilo.
kion vi opinias?
renato
 
     Mi rekomendas, ke ne forfalu "ec/", char "acid/" estas substantiva. 
― En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro,
sulfuracido, azotacido kaj aliaj. ― Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. ― La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta.  (E 35)
 

Fra Simo

unread,
Sep 12, 2008, 8:08:44 PM9/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Tro rapide mi forsendis mian jhusan mesaghon. Jen ghi ree, kun kelkaj kompletigoj.

2008/9/13 Fra Simo <fra...@gmail.com>
     Kontraue, eblus "mal/sek/o/mezur/il/o", char "sek/" estas adjektiva.

     Pri iuj aliaj el la terminoj proponitaj de Thu eble indus repripensi, sed pro aliaj kialoj. Por tio mi en la nuna nokto ne havas telmpon.

     Ghenerale la propono sisteme forigadi la kvazauajn kunmetajhojn kun ia en Esperanto ne ekzistanta "metr/", kunpushighanta kun la Esperanta vorto "metr/o" (milono de kilometro)? estas sagha kaj grava.
     Ni (kaj speciale Renato) memoru, ke ankau la "fizikistoj" kaj la "fakuloj" foje bezonas paroli pri "metroj" kun la vera signifo de tiu vorto. Tamen mi konsentas, ke kun akuloj oni devas interkonsilighi.

Renato Corsetti

unread,
Sep 13, 2008, 3:23:19 AM9/13/08
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'lbl - redaktantoj'
Francisko:
 Mi rekomendas, ke ne forfalu "ec/"
Bone. MI kaptas la okazon por diri, ke mi sisteme respondos al Francisko en la listo <la-bona-lingvo...@googlegroups.com>, por provi malpliigi la mesaĝojn ĉi tie.

Amike

Renato


Nguyen Xuan Thu

unread,
Sep 13, 2008, 5:01:19 AM9/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 5/21/08, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Mia emo estus por s'ang'ado por ke normalaj homoj komprenu pri kio temas. Se ni indikas tion per la malforta = fakuloj rajtas pludiri tion, kion ili volas.


Certe, sed estas, lau' mi, ec' pli bone, demandi la opinion de simplaj nefakaj homoj (la vjetnamo en la strato, por tiel s'erci).
 
Cxiu vjetnamo en la strato bone scias, kio estas termometro (nhiết kế - nhiet ke), la vorto devenas de la cxina (nhiet: varmeco; ke: mezurilo). Per la vorteto "kế" (ke), oni povas fari multe da aliaj vortoj rilataj al mezuriloj: am ke (malsekecmezurilo), nhot ke (viskecmezurilo), khuc xa ke (krefraktomezurilo).ktp. Tio estas avantagxo de la cxina, kiu, iasence similas al esperanto.
 
Aliflanke, kie mi povas detale scii pri la limigoj de tiu cxi listo, ne volante entrudi per netauxgaj komentoj, kaj precipe ne volante pliigi la cxiutagajn mesagxojn.
Amike,
 
Thu

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Sep 13, 2008, 5:41:56 AM9/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
Cxiu vjetnamo en la strato bone scias, kio estas termometro (nhiết kế - nhiet ke), la vorto devenas de la cxina (nhiet: varmeco; ke: mezurilo). Per la vorteto "kế" (ke), oni povas fari multe da aliaj vortoj rilataj al mezuriloj: am ke (malsekecmezurilo), nhot ke (viskecmezurilo), khuc xa ke (krefraktomezurilo).ktp. Tio estas avantagxo de la cxina, kiu, iasence similas al esperanto.
Bone, do, ni kuraĝe pluuzos "-mezurilo" anstataŭ "-metro", kaj se iu protestos, ni atentigos, ke ni preferas sekvi la ĉinan/vjetnaman kaj ne la grekan.

Aliflanke, kie mi povas detale scii pri la limigoj de tiu cxi listo, ne volante entrudi per netauxgaj komentoj, kaj precipe ne volante pliigi la cxiutagajn mesagxojn.
Ne estas fiksitaj limigoj. Uzu vian komunan prudenton. Ĉiuj mesaĝoj pri vortoj, kiujn oni povas diri pli simple kaj pli fundamentaj estas bonvenaj.

Vi tute ne estas unu el la multmesaĝantaj.

Amike

Renato



Pablo

unread,
Sep 15, 2008, 5:34:28 AM9/15/08
to la bona lingvo
Saluton al cxiuj:

La vortojn varmo-mezur-ilo, pluvo-mezur-ilo ktp mi preferas al la
korespondaj grekajxoj, kompreneble.Tamen mi sentas ilin iom pezaj,
tedaj, brustopremaj.

Kial do ne nomi la ILOJN kiuj permesas scii kiom estas DA varmo,
pluvo, pezo, alto... tiel: da-varm-ilo, da-pluv-ilo, da-pez-ilo, da-
alt-ilo...?

Alia solvo pli konservativa (sed eble malpli komprenebla) povas esti:
pri-varm-ilo, pri-pluv-ilo, pri-pez-ilo, pri-alt-ilo...cxar ili ja
permesas scii PRI varmo, pluvo, pezo kaj alto.

Bone, jen cxio,

Amike,

Pablo.

Renato Corsetti

unread,
Sep 15, 2008, 6:22:47 AM9/15/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pablo:
da-varm-ilo
pri-varm-ilo
Interesa ideo, sed laŭ mi la rezulto ankoraŭ ne estas komprenebla.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages