komplikajhoj rilataj al "procento"

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 24, 2008, 10:58:12 AM10/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo demandis:

>Cxu la bonlingvuloj jam konsensis pri elcento, procento, percento ?

Ni jam havas la jenan linion:

procent-o [fun] = el-cent-(ajx)-o

Tamen estas problemo kun la indiko pri Fundamenteco. Mi citas el la artikolo "Malklaraĵoj en la Fundamento" de Bertilo Wennergren (vidu lingvakritiko.com/2006/12/03/malklarajhoj-en-la-fundamento/ ):

"La Universala Vortaro prezentas PRO/CENT/, RE/PREZENT/ kaj RE/SUM/ kiel kunmetaĵojn. La signifoj de tiuj kunmetaĵoj tamen ne bone kongruas kun la signifoj de la indikitaj partoj (PRO, CENT, RE/, PREZENT/ kaj SUM/). Tial multaj nuntempe preferas rigardi la vortojn procento, reprezenti kaj resumi kiel unuradikajn. Tiu maniero analizi tiujn vortojn povas esti tute oportuna kaj konsilinda, sed la Fundamento tamen ne enhavas iajn radikojn PROCENT/, REPREZENT/ kaj RESUM/. Tial vortaroj, kiuj listigas procent/o, reprezent/i kaj resum/i kiel unuradikajn vortojn, indiku tiujn kiel ne-Fundamentajn kaj eĉ neoficialajn. Vortaroj, kiuj listigas ilin kiel kunmetaĵojn – pro/cent/o, re/prezent/i, re/sum/i – marku tiujn kunmetaĵojn kiel Fundamentajn."

Do, se ni listigas "procent" sen dividstreko, ni ne povas marki ghin kiel Fundamentan. Aliflanke, la Fundamenta kunmetajho "pro-cent-o" estas nelogika, kaj tial uzoj de la vorto "procento" nuntempe ghenerale estas interpretataj kiel uzoj de aparta neoficiala radiko PROCENT.

Eble ni aldonu apartan informon pri tiu problemo, ekzemple jene:

procent-o --> el-cent-(ajx)-o (la Fundamento listigas la kunmetajxon "pro-cent-o", sed donas al gxi signifon nekongruan kun la signifoj de gxiaj eroj)

Char malmultaj ankau uzas la certe tute malghustan "percento", ni eble ankau havu linion

percent-o --> el-cent-(ajx)-o

Amike,

Marcos

Pilar Otto

unread,
Oct 24, 2008, 3:17:53 PM10/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
> procent-o --> el-cent-(ajx)-o

Cxar interkrampajxo estas forprenebla, se oni cxi-okaze forprenas gxin,
rezultas "el-cent--o" anstataux "el-cent-o". Tial, se oni metas forlaseblan
elementon inter krampoj, oni ankaux metu streketon inter krampoj, por ke
ankaux gxi estu forlasebla. Do: "el-cent-(ajx-)o".

Harfende,
Otto

Fra Simo

unread,
Oct 24, 2008, 10:09:29 PM10/24/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/10/24 Pilar Otto <pil...@online.no>
     Chu harfende ?
     Certe prave kaj grave. Ja niaj streketoj ne estas iaj klarigaj aldonajhoj, sed streketoj intervorteraj apartenantaj al la normala plena skribo de Esperanto kaj tiam necesaj fine de la vorteroj finajhobezonaj ('"radikoj", "prefiksoj" kaj "sufiksoj") kaj che aliaj envortaj vorterolimoj.
     Ke la formo "-" estas malghusta, tio ne tre gravas, char ni interkonsentsis, ke iam ni automate anstatauigos ilin chiujn per aliforma streketo. Ke mi ne komprenas, kial ni tiun simplan faron ankorau prokrastas, tio estas demando pri la funkciado de mia menso, ne pri gramatiko.

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 4:10:58 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

| "el-cent-(ajx-)o".

Fracnisako:
Certe prave kaj grave.
Korektita!

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2008, 4:55:52 AM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Eble ni aldonu apartan informon pri tiu problemo, ekzemple jene:

procent-o --> el-cent-(ajx)-o (la Fundamento listigas la kunmetajxon "pro-cent-o", sed donas al gxi signifon nekongruan kun la signifoj de gxiaj eroj)
Aldonita en la formo de Ssv plio 7, aparta klarig-paĝo.
percent-o --> el-cent-(ajx)-o
Aldonita.

Renato


ro-esp

unread,
Oct 26, 2008, 2:38:50 PM10/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
pro cento ne logikas
per cent ne logikas
po cent ne logikas (aw mislogikas)

el cent jes logikas
gxis, Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages