En la listo “por-esperanto-radioj” estas hodiaux jena anonco:
>Por muzikŝatantoj, precipe de la bando Kajto.
>En la hieraŭa programero „Inter ni“, de Ĉina Radio Internacia, redaktorino Lina interparolas kun Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer pri bando Kajto
Nu, “bando” estas fundamenta kaj zamenhofa, do certe mi ne volas kontesti gxian uzon, sed mi konfesas, ke mi havis momentan sxokon, kiam mi legis ke cxina radio elsendis pri “Bando Kajto”, cxar kiel siatempa leganto de “El Popola Cxinio” mi kutimis je la “Kvarpersona Bando”…
El: Profilo de ZHOU ENLAI verkita de Percy Jucheng Fang Lucy Guinong J. Fang
Esperantigita de Wang Chongfang 1989 E-librigita de Elerno (2006)
http://www.elerno.cn/elibro/Profilo_de_Zhou_Enlai.pdf
He Long estis postmorte senkulpigita malgraŭ la furioza kontraŭstaro de la “kvarpersona bando”, gvidata de Jiang Qing (Ĝjang Ĉing), la edzino de Mao. La anoj de la bando estis la politikaj kaj ideologiaj aliancanoj de Lin Biao,
El “Espero katolika” 10/1986:
http://www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1986_10.htm#2
La falo de la Kvarpersona Bando (1976) finis ĉi tiujn ekscesojn kaj komencis la aktualan tempon de pli kaj pli granda toleremo kaj modernigo.
Cetere, oni povus sin demandi, kiun el la multajn signifoj de “bando” celis Zamenhof: la sola zamenhofa ekzemplo en NPIV estas “bando da rabistoj”; kaj jen aliaj ekzemploj el la Malnova Testamento:
1 Regxoj 11,24: Kaj li kolektis kontraux li virojn kaj farigxis estro de bando,
Hosxea 7,1: sxtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.
Gxis
Antonio
P.S.: amuze, ankaux “Kajto” konsistas el kvar personoj, do iusence gxi estas prave “Kvarpersona bando” (muzikgrupo)…
Mi estas ŝokita vidi, ke tio estas la unua difino donita laŭ PIV, kiu proponas “ĵazbando” ktp. Se oni reiras al PV ne estas tiu signifo. Oni trovas:
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: giovedì 2 febbraio 2012
11.56
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) bando
Renato Corsetti
Via del Castello, 1, 00036 Palestrina, Italujo,
ren...@esperanto.org
Certe “band” en la angla povus havi ambau signifojn.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì
2 febbraio 2012 14.02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) band-o
Nu, “bando” estas fundamenta kaj zamenhofa, do certe mi ne volas kontesti gxian uzon, sed mi konfesas, ke mi havis momentan sxokon, kiam mi legis ke cxina radio elsendis pri “Bando Kajto”, cxar kiel siatempa leganto de “El Popola Cxinio” mi kutimis je la “Kvarpersona Bando”…
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: sabato 4 febbraio 2012 4.15
A: la bona lingvo
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) band-o
gxis, Ronaldo N
--
renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org