aŭtostrado kaj trajno je granda rapido

1 view
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 8, 2010, 4:25:48 AM2/8/10
to ED-LBLdiskutlisto
La LBL-listo gastigas
aŭto·strad·o → aŭto·voj·o
Laŭ mi tiu ssv pensigas pri kiu ajn vojo por aŭtoj.
Eble oni devus traduki la signifo je "granda rapideco", bezonata kaj en la fervoj kaj en la  vojoj.

Do:
- granrapidtrajnoj=trajnoj je granda rapido
- granrapidvojoj=vojoj por granda rapido

J-K Rinaldo


 

Marcos Cramer

unread,
Feb 8, 2010, 4:32:55 AM2/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:
aŭto·strad·o → aŭto·voj·o
Laŭ mi tiu ssv pensigas pri kiu ajn vojo por aŭtoj.

Ne, "aŭtovojo" jam estas kutima vorto por vojo, kiu estas nur por aŭtoj kaj veturiloj kun similaj veturaj ecoj (do motoraj veturiloj kiuj povas simile rapide veturi kiel aŭtoj). Tio estas sufiĉe klara kaj facile lernebla konvencia limigo de la signifo de "aŭtovojo" . Kaj tiaj vojoj ja nepre estas vojoj por rapida veturado, alikaze oni ne malpermesus la nemotorajn kaj malrapidajn motorajn veturilojn sur tiuj vojoj.

Amike,

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages