> La vorto "infarkto" mem ŝajnas al mi tute
> uzinda, almenaŭ en fakaj kuntekstoj. Ni ja povus mencii la nefakecan
> esprimon "koratako" kiel alternativon al "korinfarkto", tamen prefere sen
> malrekomendo de "korinfarkto". Do la linion pri "infarko" mi tute forigus,
> kaj eble aldonus anstataŭe la jenan linion:
>
> kor·infarkt·o (faklingve) ~ kor·atak·o (popollingve)
Lau mi la propono de Marcos estas tute sagha kaj trafa.
La ReVo-difino estas preferinda char tre ghusta kaj simpla, dum la
haltigo de la sango-alveno povas esti siaflanke kauzata ne nur de
embolio, sed ekzemple de trombozo pro ateromo, elekstera premo sur la
arterio pro apuda tumoro, ktp. Kompreneble, diversaj organoj povas
suferi infarktojn, ne nur la koro, sed ankau la cerbo, pulmoj, reno,
intesto k.a.
Amike,
José Antonio
> kor·infarkt·o (faklingve) ~ kor·atak·o (popollingve)
Kion opinias la aliaj?
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
> kor·infarkt·o (faklingve) ~ kor·atak·o (popollingve)Mi pretus ŝanĝi la linion, sed unue mi petas ke oni informu nin kiel oni diras en la suoma, ĉina, vjetnama, ktp.
Kion opinias la aliaj?
> kor·infarkt·o (faklingve) ~ kor·atak·o (popollingve)Mi pretus ŝanĝi la linion, sed unue mi petas ke oni informu nin kiel oni diras en la suoma, ĉina, vjetnama, ktp.
Kion opinias la aliaj?
En la japana lingvo "infarkto" estas "梗塞"(koo-soku). Ĝi signifas ankaŭ "blokiĝo"-n aŭ "ŝtopiĝo"-n, sed estas apenaŭ uzata en komunuza lingvo. Nuntempe ĝi ŝajnas al multaj japanoj fakvorto en medicino.
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
Markos:>> kor·infarkt·o (faklingve) ~ kor·atak·o (popollingve)
En la rusa la vorton "инфаркт" [infarkt] uzas kaj ordinaraj homoj, kaj medicinistoj. Sxajnas, ke fakuloj diras pli ofte "инфаркт миокарда" (infarkto de miokardio). Ankaux cxe ni "koratako" (ruse "сердечный приступ") estas alia (popola) nomo por infarkto, ordinara homo povas uzi ambaux esprimojn. Amike, Anna kaj Mati